Mongolujo. Grandampleksa sendependa popola respubliko inter Sovetunio kaj Ĉinlando kun ĉefurbo UlanBator-Roto (Urga). Sur teritorio de M. ankoraŭ en la unuaj jaroj de E–movado loĝis E-istoj, precipe rusaj, ekz. N.P. Evstifejeff en Urga 1900 kaj I. Puĉkovskij en rus-mongola komerca limurbeto Kjaĥta 1889. Inter la mongoloj mem la E-movado komenciĝis nur post sendependiĝo de M. for de Ĉinlando, kiam tien revenis el eksterlando en 1924 instruisto Ĥajan Ĥirob. En 1925 bonan propagancion por E faris en M. vizito de sovetia sesaeroplana flugekspedicio Moskvo-Ŝanĥajo, tiam okazis renkontiĝo inter sovetia ĵurnalisto. G. Rozenblat kaj Ĥajan Ĥirob kaj E, servis inter ili kiel interkomprenilo. Pli malfrue, en 1933, multan laboron por E, en M. faris Junŝebu Rinĉino, estro de lingvistika sekcio de la scienca komitato ĉe ministerio de popolklerigo. Sub lia gvido estis organizitaj unuaj kursoj de E en Ulan-Bator-Roto en 1933. — N. NEKRASOV.
Montezemolo, de Carlo Cordero, markizo, italo, generalo en pens. Nask. 7 aŭg. 1858 en Mondovi. Atinginte la rangon de majoro antaŭmilite, forlasis la soldatan servon, sin dediĉis al kulturo de siaj granda bienoj. Dum la milito komandis montaran artilerian regimenton; estis vundata; du liaj filoj mortis en la bataloj. Li loĝas nun en Castiglioncello apud Livorno. Tuj post la milito li E-iĝis, vigle laboris por E. Post kelkaj jaroj fariĝis prez. de IEF. Prezidis plurajn italajn E-kongresojn. Sindone helpas en la laboro por E.
Monumentoj. v. Stratoj.
Monumento de Zamenhof. Tomboŝtono de la Majstro en la hebrea tombejo de Warszawa ĉe str. Okopowa. La tombo troviĝas vid-al-vide ĉe la enirejo, sur plej honora loko, kiun la hebrea komunumo donacis senpage kaj helpis aranĝi tre solenan funebroceremonion. La komunumo daŭrigas ĝis nun tiun helpon, je propraj kostoj dekoracias la tombejon, kiam okazas ia ceremonio sur la tombo, ktp. Super la tombo — kiu troviĝas sur monteto, kies antaŭa deklivo estas ornamita per granda kvinpinta stelo el plantaĵoj — staras ekde 1926 tomboŝtono. La monumento konsistas el kvin grizaj granitaj blokoj unu sur la alia kaj sur ili la terglobo. La dua bloko (el malsupre) estas tre granda (pezas ĉ. 2500 kg.) kaj havas el ĉiu flanko ŝildojn, sur kiuj troviĝas surskriboj. Ĉar la tombo troviĝas en angulo de aleo, ĝi havas du antaŭajn flankojn. Sur la pli larĝa — super la steligita deklivo — troviĝas surskribo:
Doktoro
Ludoviko Lazaro
ZAMENHOF
kreinto de Esperanto
naskita 15. XII. 1859. mortis 14. IV. 1917.
Sur la piedestalo, t.e. sub la unua bloko, samflanke, oni vidas maldekstre: M. Lubelski, artisto. Ĉe la mallarĝa fronto — sur la dua bloko — ankaŭ sur ŝildeto elgravurita troviĝas surskribo:
STARIGITA
DE TUTMONDA
ESPERANTISTARO
Ĝian starigon organizis la Int. Monumenta Komitato, fondita dum la UK en Praha, 1921. IMK eldonis kuponojn kaj fondis en Warszawa Lokan Monumentan Komitaton (LMK), kies prez. fariĝis d-ro W. Robin, sekr. E. Wiesenfeld, kas. 8. Weinthal, anoj estis reprezentantoj de ĉiuj Varsoviaj E-aj Organizaĵoj. Por anoncita konkurso alvenis 18 modeloj, el kiuj la jugantaro donis 1-an premion de 20 pundoj al la modelo de M. Lubelski. La skotaj E–istoj donacis la veran skotan graniton kaj post la kolektiĝo de la necesa sumo IMK farigis la tutan monumenton en Aberdeen (Skotl.) sub la kontrolo de skulptistoj. Coults kaj honora sekr. Applebaum. Komence de 1926 ĝi estis forveturigita Polujon. La polaj E-istoj kovris ĉiujn elspezojn bezonajn por venigi la monumenton de Danzig al Warszawa kaj starigi ĝin sur la tombejo. Helpis multe per favoroj la pola registaro, la hebrea komunumo, eĉ la laboristoj, prenintaj minimuman salajron. En la tago de la naŭa datreveno, 18 apr. 1926 (oni prokrastis de 14 apr., ĝis la plej proksima dimanĉo) okazis la solena malkovro de la monumento kun la ĉeesto de reprezentantoj de la pola registaro; belegan parolon aŭdigis ministro Grabowski. Samtage okazis la malkovro de la tomboŝtono de Klara Z, kies tombo troviĝas apude. — E. WIESENFELD.
La animo kaj ĉefa efektiviganto de la monumenta afero estis la sekr. de IMK, J.D. Applebaum.
Morariu Eugenia, rumanino, ŝtata oficistino. Nask. 28 marto 1903 en Kassa, (nun Koŝice en Ĉeĥosl.) Dum 1923–28 sekr. de EK en Cluj (Kolozsvár). De jan. 1927 sekr. de UEA por Rumanujo kaj sekr. de EIR.
Morariu Lizzie; nask. Andersson, svedino, E-instr. Nask. 6 okt. 1409 en Lindesberg. E-iĝis en 1929 pere de T. Morariu, al kiu poste edziniĝis. De 1930 ekzamena komitatano de SEI. Propagandas E-n per kursgvidado kaj prelegoj ekde 1929 en Svedujo kaj 1931–33 en Germanujo, Svisujo, Aŭstrujo kaj Francujo.