Mirski Boris, (ps Bela Manto). Mortis dum la milito. Estis talenta E-poeto kaj trad. el Lermontov.

Misiisto. v. Katolika movado

Miss Esperanto. Dum la UK en Budapest, 1929, okazis beleckonkurso en la kadro de la kostumbalo. Parto­prenis ĉ. 100 fraŭlinoj el multaj landoj. Tiun ĉi titolon de la plej bela fraŭlino ricevis Veronika Eksta, estona oficistino.

Mistero de doloro. Dramo el la kampara vivo en 3 aktoj de Gual, el la kataluna trad. Pujulay Vallés, Kolekto de „La Revuo“. 1909, 92 p. «Bela kaj interesa dramo, ludota de profesiaj aktoroj dum la Barcelona Kongreso. Ĝenerale bona estas la traduko». (P.C. — Th. C., L.I. 1909, p’ 380.)

Mistler Alphonse, franco, instr. Nask. 5 febr. 1873 en Tannenkirch, Alsate-Lorraine, Francujo. En sia patrujo li komprenis E-an gramatikon en 2 horoj. 1893 venis al Nagasaki, Japanujo, kaj restis tie ĝis 1933. 1902 skribis pri E en iu fremdlingva gazeto en Nagasaki unua voĉo pri E en J-ujo. De 1903 instruisto de fiziko, kemio en Kaisei Tyŭgaku, kie iam lekciis E-n. Nun instruas francan lingvon en St. Joseph’s College, Bluff, Yokohama. Milda, nesintrudema, serioza. — (Kaw.)

Miŝima Miĉiaki, japano, vicgrafo, membro de Supera Domo de Parlamento, dir. de J-a Ligo de skoltaj grupoj. Nask. 1 jan. 1897 en Tôkyô. Konsilanto de JEI — (Kuw.)

Mittey (mite) Alfred, franco, liter­pentristo. Nask. 26 nov. 1873 en Parizo. Interesiĝas pri sindikataj aferoj kaj interhelpaj societoj. Propagandisto de E, dum 8 jaroj gvidis kursojn en la Pariza Laborborso. En jan. 1931 kreis la ĉiulundan tagmanĝon «Agapo» en Parizo, kunvenejon de multaj E-istoj

Mladenov Stefan, d-ro, bulgaro, univ. prof. de kompara lingvistiko. Amiko de la int. lingva movado, speciale de E kaj skribis artikolojn pri ĝi.

Möbusz Albin Friedrich Richard, d-ro, (ps. Amo), germano dir. de reallernejo. Nask. 8 jan. 1871. Iam volapükisto. E-isto de 1901. Faris multajn prop. paroladojn, gvidis multajn kursojn, fondis grupojn en Lübeck, Flensburg, Schleswig, Kiel, Eutin. Estis dua prez. de GEA, 1909–12, prez. de Nordalbinga EL, 1912–21, prez. de la Lübeck-a ES de 1908 ĝis nun: Verkoj: „E lernolibro por G-oj“, (5-a eld. 1424), „Universala E-Lernolibro“, 1926; „E-aj Instruleteroj“, 1918–20. „Demonstraciaj tabeloj“, 1912, „Dokumentoj de E“ 1921, „Katalogo de E sigelmarkoj“, 1912. Multaj artikoloj en kaj pri E en gazetoj.

Moch (mok) Gaston, franco, oficiro de artilerio, ĝis 1894, poste verkisto. Nask. 6 marto 1859 en Saint-Cyr (apud Paris). En 1893 li verkis francan libron, kie li antaŭvidis ne mallongan, sed kvarjaran militon, kiu unuigos la batalantajn popolojn. En 1894 li eksiĝis kaj sin dediĉis al la propagando de paco per franca-germana akordo, kaj al la defendo de la «Raj­toj de la homo». En 1879, lernanto en «l’ Ecole Polytechnique», li legis libron pri Leibnitz kaj de tiu momento ne ĉesis pripensi la problemon de int. kompreniĝo, tiom pli ke li estas poligloto. Li aliĝis al E en 1889 (la tria aliĝinto en Francujo kaj dum multaj jaroj propagandis per parolo kaj verkoj. La 31 marto 1900 li faris paroladon, post kiu fondiĝis la Pariza grupo, kiun li prezidis. Sed tuj ĉe la komenco li deziris perfektigojn kaj korektojn, kaj post la rifuzo de Z, li daŭrigis sian porreforman agadon, «al kiu, li diras, li fine altiris de Beaufront, unue timigitan». Li partoprenis en la laboro de la Delegacio (1907) kiel anstataŭanto de Boirac. Iom post iom li deturnis sin de E, kaj kiam la komisiono elektita de la Delegacio finis sian laboron (1913), li definitive adoptis la reformitan sistemon. Nun li reĵetas eĉ la ideon de artefarita lingvo. Li redaktis „Espero Pacifista“ (1905–1908). Krom multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj en E precipe pri paco kaj malarmo, li verkis „La question de la langue int. et sa solution par l’ E“, 1897. „Pri la elparolado de E“, 1907. Traduko de Tristan Bernard: „Angla Lingvo sen profesoro“, komedieto, 1907. Traduko de About:, La Rego de la Montoj’, 1909., Pri la transskribo de la propraj nomoj en E’, 1910. LK, 1905–12. — L. BASTIEN.

Moder Hans, germano ĉeĥoslovaka. Longjara sekr. de la EU «Verda Stelo» en Praha. Instr. por E en blindistejo. Verkis en E aron da humoraj skizoj.

Modernaj Robinzonoj. En la Siberia Praarbaro. Rakonto, originale de T. Schwartz, (Budapest) 1924, 88 p. Vivo, suferado, forkuro de militkaptitoj tra multa aventuroj. Simpla, vigla stilo.

Modrijan Fr., jugoslavo, prof. Gvidanto de Isosek-kursoj. Verkis la libron „Fabeloj“, originalaĵoj; tradukis slovenajn beletristikaĵojn.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги