Musella Vincenzo, d-ro, italo, blinda prof. pri beletristiko kaj filozofio en la por vidantoj ŝtataj liceoj. Nask. 27 apr. 1894. Antaŭmilita E-isto, havas la diplomon por la supera instruado de E. Kursoj en Napoli, prop. artikoloj. Dufoje gajnis la premion de itala lit. konkurso, E-igante novelojn de Boccacio. Kunlaboranto de HDE. Preparas originalan aldonon al «Plena Vortaro».
Mustapha Haĝi Raden, javano, ĵurnalisto. Nask. 11 sept. 1911 en Semarang (Ned. Hindujo). En 1929 forlasis sian landon kaj vizitis 16 landojn en- kaj 6 landojn ekster Eŭropo. E-iĝis en Praha 1931. Laŭ la aranĝo de Ĉeĥosl. AE li faris en 15 febr. 27 marto 1934 prelegvojaĝon en ĈSR, parolante en 29 lokoj, antaŭ 10.000 homoj. De sept. 1934 ĝis majo 1935 li faras paroladojn en Svedlando laŭ la invito de SEF, ĉiumonate parolante en 25 lokoj.
Muto Marks (ps. Armilov), japano, tradukisto kaj verkisto ĉefe pri int. kaj ĉinaj problemoj. Nask. 7 febr. 1906 en Nagaoka, Niigata-ken. E-isto de 1919. Partoprenis la fondon de Instituto por Scienco Proleta, Tokyo, kaj de J. Proleta E-ista Unio. Ĉefred. de „Kamarado“. Kompilis kun aliaj 6-voluman „Proletan E-Kurson“, 1931.
Muzika Labirinto. Ludo por muzikistoj kaj muzikamantoj, amuza kaj instrua, (kies celo estas eduko de la muzika memoro), elpensita de komponistino prof. Everaerts-Zlica (Bruxelles). Ĝi konsistas el 400 slipoj, sur kiuj estas presitaj fragmentoj el muzikverkoj ĉiuspecaj. Ĉiu slipo havas sur la dorsoflanko ordan numero kaj, en aldonita broŝureto, flanke de ĉiu el tiuj samaj numeroj, staras la titolo de la respondanta muzikverko, ktp. E estas vaste uzata por disvastigo de la M.L., precipe de L. Cogen, 52 Dreve, Ninove, Belgujo.
Muziknotado, aŭtonoma, elpensita de belgo J. Hautstont, celas ĝeneralan revizion de la muzika signaro. Laŭ aserto de ĝiaj adeptoj «A.M.N. estas la ununura solvo plena de l’ problemo de la reformo de l’ muzikskribo, per la reguligo kaj la plisimpligo de la signoj.» Por disvastigo de A.M.N. servas int. societo, kiu uzas ankaŭ E-n; ĝia gvidanto: L. Cogen.
Muziko. Iugrade, muziko estas mem int. lingvo. Ĉe kantado, tamen, aperas malfacilaĵoj, kiujn nur E kontentige solvas. La koncertoj en E-istaj kunvenoj, la kantado de infanoj en lernejaj E-kursoj, kaj la vasta E-a muzika literaturo, pruvas ĝian taŭgecon por kantado. Efektive, pro sia riĉeco de puraj vokaloj, E sone egalas la italan. E-a traduko povas esti pli fidela, ol nacilingva; kaj ebligas internacian kantadon kaj komprenon de naciaj kantotrezoroj. — Inter multo da kantaroj naciaj, religiaj, laboristaj elstaras „Internacia Kantaro“ (Bennemann), „Koncerta Kantaro“ (Ziermans), „Kantaro Esperanta“ (Butler), „Himnaro Esperanta“ (Butler), „Proletaria Kantaro“, aliaj kolektoj de laboristaj kaj popolkantoj, fine rimarkinda serio de kantoj eldonitaj de la firmo „Simfonia“ en Moskva. „La Espero“ de F. de Ménil estas sur la lipoj de ĉiu E-isto. — Prova „Muzika Terminaro“ estas eldonita de F. de Ménil en 1908 kaj kompletigita de li mem, kaj multe plibonigita de Adela Schaefer, en „Int. Scienca Revuo“ (1910). Tamen la E-a muzika terminaro restas en preskaŭ ties ĥaosa stato, kiel la naciaj: la E-aj
M.C. BUTLER.
Mybs (mibs) Eduard, germano, d-ro med., kuracisto. Nask. 30 dec. 1858, mortis 4 jun. 1923 en Altona. Estis LK, vicprez. de la Akademio kaj de la 1-a UK en Boulogne 1905, prez. de UK en Dresden 1908, fondinto de GEA kaj ĝia prez. dum multaj jaroj, same de Unua EG de Hamburg-Altona kaj de Nordalbinga Ligo. Faris multajn paroladojn kaj multajn kursojn en ĉiu partoj de G., verkis artikolojn por gazetoj, jarlibroj k s.
Myslik (mislik) Karl, aŭstro-germano, paroĥestro. Nask. 19 sept. 1872, mortis 24 jun. 1930. Trad. „Undine“ de Motte-Fouquet, verkis originalajn poeziaĵojn. Multe laboris por E.
N
Naciismo. Studo, originale de E. Lanti pri la deveno, evoluado kaj sekvoj de la naciismo. SAT, 1930, 124 p.
Nagata Hidezirô (-ĵiroo), japano, verkisto membro de Supera Domo, prez. de Imperia Eduka Asocio, prez. de patriota grupo Kenkokukai. Nask. 23 jul. 1876 en Hyôgo-ken. Favoranto de E. Por la viktimoj de tertremego en 1923, li, tiama urbestrode Tôkyô, verkis konsolfrazon kaj enterigis ĝin kun ĝiaj E-a kaj angla tradukoj en budaisman monton, por konservi ĝin je dek mil jarol. (Kuw.)
Nagy (nadj) József hungaro. Malnova E-isto, kunfondinto de HESL kaj ĝia reviviganto post la milito, en 1924 ĝia prez.
Nagy-Molnár (nadj-molnar) István, hungaro, pens. ŝtatoficisto, nun loĝas en Györ. 63-jara. Antaŭmilite energia laboranto por E en Pozsony (nun Bratislava en Ĉeĥosl.) Estis vicprez. de HES. (l.
Nakagaki Koĵiro, japano, pentristo.
Nask. 20 apr. 1894 en Kumamoto-ken. Unu el la gvidantol de J Prolet-Eista-Unio. Verkis lernolibron, trad., Malsato en riea rikolto, 1932.