Morariu Tiberio, rumano, E-instruisto, redaktoro, kunlaboranto de diversaj gazetoj ktp. Nask. el geedziĝo de rumano kaj hungarino 28 sept. 1901 en Kassa (Koŝice). E-isto de 1921 pere de A. Cseh. De 1921 sekr. de EK en Cluj, de 1923 sekr. de REC en Bucuresti. En 1924 instruis E-n en la policoficira altlernejo en B. Fondis en 1924 la RE Instituton kaj estis ĝia dir. Estis ĉefdel. de UEA por Rumanujo. Gvidis Cseh-kursojn en Rumanujo, 1922–28; en Svedujo 1928–31, 1933. Dum la sama periodo li gvidis plurajn kursojn por instruistoj en Stockholm, Helsingborg kaj en Danujo (Odense). Post lia edziĝo al L. Andersson, ili ambaŭ gvidis kursojn en diversaj landoj. Lian instruistan kaj propagandistan sukceson montras la datoj: 100 kursoj, ĉ. 5000 kursanoj, 200 paroladoj, (15 per radio). Kunlaboris al „E. Triumfonta“, poste al HDE, „E“ kaj LM (originalaj noveloj, skizoj, kaj tradukaĵoj). Dume aperis liaj fidelaj, artaj kaj esprimriĉaj tradukaĵoj el la rumana literaturo: „Niĉjo-Mensogulo“ (de Bratescu-Voinesti, 1927), „Nobela Peko“ (de Sadoveanu, 1929), ambaŭ premiitaj de la Akademio, „Sonorilo kaj Kanono“ (de Isac, 1930). Premiita oratoro dum la UK 1931. — F. SZILÁGYI
Moraviaj Esperanto-Pioniroj. v. Ĉeĥioslovakujo.
Moravujo, v. Ĉeĥoslovakujo.
Moreau (moro) Arie Leopold (ps. Leo; Adepto), nederlandano, instr en Arnhem. Nask. 6 majo 1888 en Doorn (Utrecht). 5 jarojn prez de loka EG, nun sekr. Aranĝis la 4-an Ned. E-Kongreson sept. 1929 en Arnhem. Organizis kaj gvidis Cseh-metodajn kursojn en Arnhem kaj en ĉirkaŭajo, instigis la sekcian estraron inviti eksterlandajn instruistojn. Fondis kaj gvidas la Nelderlandan E-Rondon. Gvidis la int. balon dum la 24-a UK 1932. Organizis la rondvojaĝon de V. Bleier sept.-okt. 1933 tra Ned. Artikoloj, gramatiko en la loka gazetaro. Nun mastro de la Esperanto–Domo en Arnhem.
Morgaŭ Matene, tragikomedio de
Morris Alice V., nask. Vanderbilt, usonanino, edzino de diplomato (nun ambasadoro en Bruxelles). Kreis la asocion IALA (v.), akcelis la kunlaboron inter la diversaj int. lingvoj. La «Bibliografio de Int. Lingvo» aperis per ŝia subteno.
Morrison (morisn) William, skoto, vinkomercisto. Nask. 16 okt. 1861 en Edinburgh. Ricevis ateston pri kapableco de SFPE, en Paris, 10 dec. 1903. Instruis E-n dum kelkaj jaroj. Verkis teatraĵon (el Dickens) por la 4-a UK; du originalajn prop. komedietojn („A Norman Conquest“ kaj „The Object Lesson“); kaj kunverkis tradukon de „Doktoro Jekyll kaj S-ro Hyde“ (R.L. Stevenson).
Mortished (mortiŝed) R. J P, irlandano, iama sekr. de Irlanda Laborista Partio. Kunfondinto kaj prez. de IEA. Prelegoj en multaj rondoj.
Morton (mortn) James F., usonano, kuratoro de muzeo, mineralogo. Nask. 18 okt. 1870 en Littleton. Kunfondinto kaj prezidinto de ES en New York; estis dufoje ĉefo de la aga komitato de EANA. Artikoloj.
Moscheles (moŝeliz) Fetix Stone, anglo, portretpentristo. Nask 8 febr. 1833 en London, mortis 22 dec. 1917 en Tunbridge Wells. Baptofilo de F. Mendelssohn; tre konata en ĉiaj rondoj artistaj kaj pacifistaj. Prez de Londona EK kaj vicprez. de BEA. Entuziasma propagandisto kaj pioniro.
Mosse Rudolf granda eldon- kaj reklamentrepreno en Berlin. Laŭ la instigo de Friedrich Ellersiek ĝi starigis E-fakon en 1926. Kun la celoj eldoni serion de libroj sub titolo Internacia Mondliteraturo. La E-fako laboris per granda reklamo kaj bonaj eldonaĵoj, kies ĉiu n-ro kostis en serio 0.40 Rm. tamen post la eldono de 25 n-roj la firmo ĉesigis la fakon kaj ĝian librostokon transprenis F. Ellersiek.
Mota Mendes (mendiŝ) Hernani, brazilano, d-ro, ing. Kunfondinto de «Grupo Verda Stelo» en Rio de J. Estis ĝen. sekr. de BLE. Faris plurajn kursojn kaj paroladojn.
Motono Seigo, japano, prof. de Teknologia Kolegio en Kyoto. Nask. 15 sept. 1882 en Tokio-si. Verkis «Funkciecaj elementoj de Malnova J Arkitekturo kaj nova sento» (E-)); «Arkitekturo Internaciac».
Motteau (moto) Achille, franco angliĝinta, presisto. Nask. en Francujo, mortis 70-jara 3 marto 1906 en London. Verkis diversajn lit. verkojn en franca lingvo. Antaŭe Volapükisto. E-istiĝis en 1901. Verkis: „Seria Kurso“ (1903?); „E-A Vortaro“, 1904. Trad.: „La Ventego“ (Shakespeare), „Ŝi kliniĝas por Venki“, k.m.a. Fondis E G-n en Forest Gate.
Mouton (muton) Henri, franco, dir. de la Krimaj Aferoj, ano de la ŝtata konsilantaro. Nask. 30 sept. 1873 en Carcassonne. Reprezentis Francujon en la Kongreso de Int. Polico en Monaco, tie voĉdonigis la principon de Int. Polica Ofico, kaj akceptigis principe uzon de E. Honora Prez. de la Amika Asocio de la francaj E-aj policistoj. Prez. de la Int. Polica Ligo.