Militrezista movado. Dum la milito izoluloj diverslande rifuzis ĝin partopreni iel ajn, bazante sian rifuzon sur motivoj aŭ religiaj aŭ moralaj. En Anglujo stariĝis la «No-Conseription Fellowship», kies membroj kuniĝis por rezisti la milit-servon. En Britujo 16.000 malliberiĝis pro tiu rifuzo. En 1921 diversnaciaj militrezistantoj starigis la Internacionalon de Kontraŭmilitistoj («War Resisters’ International») religie kaj politike neŭtralan. Ĝiaj membroj unuiĝas en la konvinko, ke ĉia milito estas krimo, kaj ili firme rifuzas subteni ian ajn militon, kaj penadas forigi ĉiajn kaŭzojn de la milito. Ili kredas, ke la plej bona metodo forigi la militon, estas rifuzi ĝin partopreni. De la komenco la I.K. uzadis E-n, kaj eldonis broŝurojn kaj modele redaktatan regule aperantan informbultenon en E. Pere de E la I.K. enradikiĝis en multaj landoj, kie sen ĝia helpo kontakto ne estus ebla. La Homaranismo de Z havas parencecon al la idealoj de I.K. Pro tio I.K. atendas kaj efektive trovas multe da helpo ĉe la E-istaro. La sekr. de I.K. estas H. Runham Brown, 11 Abbey Rd., Enfield, Middlessex, Anglujo. I.K. havas 48 sekciojn en 27 landoj, kaj individuajn membrojn en 64 landoj. En fino de 1932 pli ol 100 junuloj diverslande estis en malliberejo pro rifuzo de milita servo. I.K. multe helpas al tiuj, kiuj tiamaniere suferas por la paco de la homaro. M.C. BUTLER.
Millidge (miliĝ) Edward Alfred, anglo, komercisto. Nask. 13 jul. 1865 en Kingston on Thames. E-isto de nov. 1903. Ĉeestis de 1905 ĝis 1911 la UK-jn en Boulogne, Genève, Cambridge, Dresden; Barcelona, Antwerpen. Redaktis kun kaj sen W.W. Mann kaj A.E. Wackcill, The British E-ist’. Verkis multajn artikolojn. Kompilis, E-A Vortaron’ (1932, V-a eldono), kaj kun G.E. Gordon indekson al la sama vortaro. LK kaj multajn jarojn estis ankaŭ akademiano.
Milsom Maria, (ps. Ramo), francino. Mortis 82-jara en Bossey 14 aŭg. 1933. Pioniro de E en katolikaj rondoj. En Genève ŝi aktive kunhelpis kaj mone subtenis la movadon. Trad. la faman romanon de Wiseman: „Fabiola“, 1914. „En Svislando“ 1908, , Eĉ en doloro ni estu ĝojaj’ de Kamm, 1910 ktp.
Mincev (minĉev) Dimitr Nikolov, bulgaro, publicisto. Nask. 18 jun. 1905 en Constanta (Rumanujo). Red. de rumana lit. revuo, kunlaboranto de multaj revuoj, batalanto por la bulgara-rumana kultura amikeco. E-isto de 1928 Grandnombraj artikoloj por E. Fondinto kaj red. de la trimonata gazeto, E-istul’, 1932. Prop broŝuro, 1929. Prez. de EG.
Miniaturoj. 50 originalaj poemetoj de G.D. Nash. 1931, 58 p. «Nash sternas mozaikaĵojn ĉie kolektitajn; ili iĝis versoj sub lia mano, kiun estras saĝo, mildo, ĉionkompreno, amo al ĉiu subsuna kreaĵo kaj senlima bonkoreco. Lia lingvaĵo estas pure poezia belforma kaj formriĉa.» (Butm, HE, 1931, n-ro 45.) Ĉarmaj poemoj, sed kun ĉieaj adasismoj, tro oftaj gramatikaj eraroj kaj aliaj makuloj, kiuj povas neniigi eĉ la plej allogan ĉarmon.» (Newell, The B.E. 1931 p. 109.)
Mimbeck (minibek) Arnold, aŭstrogermano, d-ro, jura kaj fil., komercministeria konsilanto. Nask. 15 jul. 1878 en Lienz, Tirot, mortis 17 jul. 1930 en Wien. Prez. de la 16-a UK en Wien, 1924.
Minke Jan Willem, nederlandano. Nask. 5 jun. 1896 en Amsterdam. E–isto de nov. 1926. Estrarano de «Ni volas Lumon» de 1927–1932. Regiona SAT-peranto, 1931–33. Kunaŭtoro de E-lernolibro.
Minkov Stefan, bulgaro, prof. de mekanika-elektroteknika lernejo en Sofia. Nask 23 majo 1883 en Razgrad. Fakulo en la metala tekniko; gravaj verkoj, multaj artikoloj. Jam en 1906 li ricevis ateston pri kapableco de SFPE, Francujo, kie li perfektiĝis kiel mekanikisto 5–6 jarojn, samtempe vigle partoprenis la E-movadon kaj spertis ofte la praktikan utilon de E. Ano de BEA, Bulgarujo, de 1912, io sekr. dum la mondmilito kaj kunred. de, B. E-isto, nun estas vicprez. Ano de UEA de 1915, nun ĝia komitatano. Gvidis kursojn.
Minnaia Luigi, italo ŝtatoficisto. Nask. 21 jan. 1899 en Pisticci. E-isto de 1926. Fervora propagandisto. Sekr. de la loka grupo en Roma.
Minoda Takuma, japano, komercisto de konstrua maŝinaro. Nask. 1 sept. 1875 apud Sendai. Unu el la dir. de JEI. Kompilis: «Japanaj Komercaĵoj,» 1911
Minor Karl, anglo, loĝanta en Germanujo, reklamisto kaj eldonisto en Hamburg. Nask. 21 septembro 1891 en London. Konatiĝis kun E en 1908, aktiviĝis en la movado en 1921, fariĝis literatura red. de „G. E-isto“, kie ankoraŭ nun estas recenzisto de novaj verkoj. L.K. Prez. de ES. Verkis: „E-G Vortaron“, 1924 trad. „Natan la Saĝulo“, dramo de Lessing, por la festprezentado ĉe la UK en Nürnberg, 1923.
Mirejo. De Mistral, tri kantoj unuaj, el la franca trad. Champion kaj Noel. 1909, 72 p. Ĉefverko skribita en unu el plej malnovaj kaj samtempe plej ĉarmaj lingvoj de Eŭropo.» (El la Antaŭparolo.) Bona traduko.
Mirinda Amo. Romano, originale de Luyken. 1913. 295 p. Interesa enhavo kun morala subtendenco. Bona stilo. Verko kronita de la Akademio.