Nakahara Syuzi (ŝuuĵi), japano, mastro de Kanija Librejo. Nask. 1 dec. 1894. Eldonis kelkajn E-librojn, inter kiuj J-E vortareton.

Nakamura Kiĵoo, japano, d-ro de scienco, dir. de Japana Centra Meteorologia Observatorio, Kolegio por Fiziko, kaj aliaj sciencaj institucioj. Membro de J. Imperia Akademio. Nask. 19 apr. 1855 en Hagi, Yamaguti-ken, mortis 3 jan. 1930 en Tô­kyô. En 1907 E-istiĝis sur ŝipo al Francujo. Vicpcez. de JEA. Ĉefdir. de JEI ĝis la morto. En komencaj jaroj multe subtenis la movadon morale kaj materie. Multaj originalaj sciencaj artikoloj en E kaj lit. tradukaĵoj: Verkoj de d-ro Naikamura, 1932.

Nakaniŝi Joŝio, japano, mekanika inĝeniero. Nask. 5 nov. 1899 en Wa­kamatu-si, Hukuoka-ken. Ĉefdir. de Budaisma Savarmeo, dir. de J. Budhana Ligo E-ista, del. de UEA kaj prez. de ES en Kisiwada Verkis: Gramatiko kaj Vortareto de E en brajlo, 1928. Red. «La Lumo Senbara», 1925–26, «La Libero» (prop. de B-ismo), 1930–33. — (Knw.)

Nakano Cuiĉiro, japano, okulisto, vicprez. de Kuracista Unio en Kyoto. Nask. en 1813 (?), mortis 14 okt. 1930 en K. Pioniro en K. Komencis E-n per fama koresponda kurso de Gauntlett, 1906. Nobla, bonkora, monhelpema. Li ĉiam diris: kiam mi mortos, metu Fundamenton de E sur mian bruston kaj kantu la E-an Himnon.

Nalli Vitangelo, italo, d-ro med. Nask. en 1876, mortis en 1932 en Genova. En 1903 ekpropagandis en Palermo kaj gvidis kursojn ankaŭ ĉe la Univ. Fondis la Sicilian Fed. E-an, (por kies patronado li akiris altrangulojn), kaj la revuon, Idealo. Verkis gramatikon. Translokiĝinte en Tunision en 1909, li forlasis la movadon.

Narita Sigeo, japano, historiisto de arto, diplomito de Lit. Fakultato de Univ. de Paris. Nask. 1 jul. 1893 en Akitaken. Reprezentis la J-an E–istaron ĉe la 13-a kaj 14-a UK-1.

Nash (naŝ) Geoffrey Dalrymple, anglo, laŭvice multaj profesioj. Nask. 14 jan. 1882 en Aston Cantlow. Verkis poemojn kaj artikolojn por angla kaj aŭstralia gazetaro. Reveninte Anglujon el Aŭstralio, sin dediĉas precipe al E-propagando. Lia poemaro „Miniaturoj“ aperis en 1931.

Natan la Saĝulo. Drameca poemo, verkita de Lessing en 1779, el la germana trad. Minor 1923 208 p. Ĝia problemo: la ideo de la hom­amo kaj toleremo superanta la dogmojn kaj malamon, ĉar unue ni estas homoj kaj nur poste kristanoj, judoj aŭ mahometanoj. Laŭ la tradukinto oni devas konsideri la tradukon unue kiel E-an poemon kaj nur duavice kiel tradukitan el alia lingvo klasikan dramon.

Naturamikoj, v. Sporto.

Naturscienco, Mondkoncepto, Religio. De Reinke, trad. Ewald Brenken. 927, 164 p. Filozofia traktaĵo pri problemoj de la scienco kaj kredo. Multaj citaĵoj porreligiaj.

Naumann Hermann Albrecht, germano, pormetia supera instr. Nask. 13 aŭg. 1890 en Chemnitz. E-isto de 1912. Enkondukis E-n en popollernejojn de Werdau, 1920 kaj 1922 Eldonis la gazetaran servon de GEA de jul. 1920 ĝis dec 1927. En 1928 elektiĝis prez. de Saksa Ligo de GEA, en 1930 organizis infaninterŝanĝon inter Saksulo kaj Danujo, en la sama jaro Cseh-kursojn sub gvidado de ges-roj Morariu el Örebro en sep lokoj kun ĉ. 500 anoj, faris en 1931 radioparoladojn kun Morariu kaj Scherer (Dresden-Leip­zig). Verkis artikolojn kaj kursojn por la gazetaro, prilaboris multajn gvidfoliojn kaj librojn.

Naŭu Ĉanĝia Fu, ĉino, bienulo, negocisto. Nask 16 jul. 1903, mortis 9 marto 1932. E-isto de 1925. Komitatano de SEA (Shanghai). Propagandis energie en Chinking kaj organizis tie asocion.

Naville (navij) Ernest, franco svisa, filozofo, kelkan tempon univ. prof. en Genève. Nask. 13 sept. 1816, mortis en 1909. Unu el la malmultaj scienculoj, kiuj en la 19-a jarcento atentis E-n. En 1899 li sendis gravan raporton al la Franca Akademio de sciencoj, kies membro li estis, pri la lingvo int., kaj konkludis tute favore al E. Eĉ 88-jara li parolis por E en la filozofia kongreso en Genève. Lia verko «Devo» aperis en E-a traduko de Antido.

NEB. Nova E-Biblioteko (v.).

Neceso kaj sufiĉo. La teksto de la fama principo, aperinta unue en la Oficiala Gazeto (majo 1913) estas la jena:

«La Akademio rekomendas al la E–istaj aŭtoroj, ke ili sekvu la du jenajn principojn, kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj estas la logika bazo de vortfarado en E.:

a) Principo de neceso: en kons­truon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto;

b) Principo de sufiĉo: se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa.»

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги