Sciencistoj. Multaj sciencistoj favoras E-n. Multaj el ili ne lernas persone E-n por publikigi sian studon, pro la supozo, ke eksterlandaj samfakistoj ne povos legi ĝin. Ekzistas multaj, kiuj volonte skribos E-e, kiam eŭropaj kaj usonaj gazetoj nur akceptos artikolojn verkitajn en E, eĉ se ili aperigos la artikolojn en nacilingva traduko. Kelkaj gravaj gazetoj, ekz. tiu de industria kemio, mekanika tekniko k.a., akceptas artikolojn en E. Jen estas eminentaj nomoj de sciencistoj-favorantoj: INOUE–Zinkiti, Kotaro HONDA Turuiti HAYASI, Otogoro MIYAGI, ĉiuj prof. de Tôhoku Imperia Univ., unuaj du eksa kaj nuna rektoroj; Gen‘itsu KITA, prof. de IU de Kyôto, Bunnroku ARAKAWA, prof. de IU de Kyusyu. Grupo de specialistoj (ekskluzive de la multaj studentaj E grupoj en universitatoj): Hermesa Rondeto, Scienca Rondeto (grupo de biologoj kaj aliaj en Tôkyô), Elektro E-Grupo (kelkaj elektristo en Tôkyô kunvenas ĉiumonate de 1934). UEA mem havas diversajn fakajn delegitojn — (Kuw.)
Studenta Grupo. En J. E-movado studentoj ludis rimarkindan rolon. En 1914, kiam la movado estis ankoraŭ malforta, studentoj en Imperia Universitato de Tôkyô fariĝis sekretarioj de JEA (K. Ossaka, R Sugiyama, en 1915 E. Asai) kaj dank’ al ili la movado iom post iom plivigliĝis. En 1915 ili fondis en sia universitato studentan E-grupon kredeble la unuan. — Post fondo de JEI en 1920, studentoj fariĝis la centro de la movado. En multaj universitatoj kaj kolegioj fondiĝis studentaj grupoj kaj okazis ekspozicioj, kursoj sub ilia gvido kaj naskiĝis multaj junaj laborantoj. Multaj el la studentaj grupoj havis neniun gvidanton inter la profesoroj, kaj studentoj pli-malpli spertaj instruis la lingvon al li novaj kaj tiel daŭrigis grupan agadon. Ekz. Sankoo E-a Grupo en Tria Nacia Kolegio, Kyôto, agadas seninterrompe jam 15 jarojn kun neniu profesorogvidanto. Ĝi eldonadas trifoje jare hektografie presitan organon «Libero» (en jun. 1934 la 39-an n-ron), okazigas ekspoziciojn kursojn, oratoran kunvenon en E ktp., kaj en 1922 kompilis la unuan J-E vortaron kaj en 1928 ricevis oficialan rekonon kaj ekonomian subtenon de la lernejo. En okt. 1931 fondiĝis Japana Studenta Ligo E-ista, kiu havas jarkunvenon okaze de la J-E Kongreso. Organo: Bulteno. Lastatempe ne funkcias tiel vigle, kiel antaŭe.- (Kuw.)
Medicinistoj. Joŝicugu Okamoto kaj Koozoo Ueda,. studentoj en Farmacia Fako de Medicina Fakultato de Imperia Universitato de Tôkyô, okazigis kurson en 1921 por medicinistoj kaj farmaciistoj. Tio estas unua paŝo de E-movado en med. rondo. En 1922 Masataka Murata kaj Hisao Kasai publikigis siajn studojn en E. Ili estas la unuaj med. tezoj en J-ujo originale verkitaj en E. En 1923 fondiĝis en la dirita Med. Fakultato EK «Eskulapida Klubo» (unue «Hipokratida Klubo») kaj per konstanta agado de tiu Klubo E dissemiĝis en aliaj med. kolegioj, kaj aperis multaj med. tezoj tute en E aŭ kun resumo en E. En 1925 en Sesa Kongreso de Ekstrema Orienta Asocio por Tropika Medicino Ogata kaj Murata publikigis siajn studojn en E. En 1926 fondiĝis Japana E-a Medicina Asocio kun prof. Seiho Nishi kiel prez. Prof. Ogata donacis al JEMA 500 enojn, kiujn li ricevis de Imperia Akademio kiel premion por lia eminenta studo pri rizmalsano. Eskulapida Klubo okazigis Somerajn Hejmojn en 1925, 1926, 1927, 1928 kaj Foliaro-Klubo (EK en Medicina Fakultato de Tiba) en 1929. Sed nun JEMA ne laboras kiel antaŭe. Nun prof. Nishi donas E-resumon al ĉiu kajero de med. revuo de si redaktata. Ryôzi Ura laboras konstante kiel landa kasisto de TEKA. Eldoniĝis jarlibroj de JEMA por 1926 kaj 1927. Farmaciistoj kaj medicinistoj registritaj: 276 por 1926, 697 por 1927. — (Kuw.)
Farmaciistoj. Farmaciaj studentoj instigis E-movadon en med. rondo en 1921. En 1926 kvin farmaciistoj (Okamoto Hadano, Hukutomi, Mikumo kaj Yamada) fondis farmacian E-grupon «Hermesa Rondeto» kaj kompilis Leksikonon de Kemio kal Farmacio j-E (I-a vol. Kemia terminaro kaj nomenklaturo, 2-a vol. Nomoj de drogoj ordigitaj laŭ botanika klasifiko, Nomoj de Medikamentoj kaj Drogoj laŭ Japana Farmakopeo, 3-a vol. Nomo de Drogoj kaj Kreskaĵoj.). En 1930 sur bazo de la 2-a vol. eldonis en bela libroformo «Seslingva vortareto de Medikamentoj laŭ Japana Farmakopeo.» — (Kuw.)
Fervojistoj. Jam en 1920 fondiĝis J. Fervojista E-Unuiĝo sub iniciato de T. Tomita. Okazigis prop. kunvenon, kurson. En 1931 okaze de JE-Kongreso fondiĝis J. E–ista Ligo Fervojista konsistanta el laborantoj en Statfervojo. En J-ujo ŝtatfervojistoj povas senpage veturi tra la lando kaj utiligi longadistancan telefonon fervojan. Kun tiaj du unikaj bataliloj, JELF rapide kreskis kaj nun havas viglajn fervojistajn E-grupojn en 11 lokoj kaj 251 membrojn. Organo de JELF: La Fervojisto. Multaj lokaj grupoj ankaŭ havas sian propran organon. Liga ĉefsekr. Kakutarô Tanaka. Konsilantoj: eminentaj fervojistoj. -,(Kuw.)