Orthal (ortal) Heinrich, germano, d-ro jura, advokato, «Justizrat». Nask. 27 jun. 1878 en Kempten. E-isto de 1908. Kiam la antaŭe E-a «Welt­sprachenverein» en Nürnberg sub gvido de ĉefinstruisto Schmidt (amiko de Z) transiris al Ido, li fondis tie komence de 1909 lokan grupon de GEA, kiu ekzistas ankoraŭ nun. Li faris en la sekvaj jaroj pli ol 100 prop. paroladojn en tuta Bavarujo, estis kelkan tempon prez. de la Bavara E Ligo. De 6 jaroj instruas E-n en la malliberejo en N.

Osida Tokurô, japano, kuracisto. Nask. 24 marto 1875. En 1919 fondinte Nippon E-Sya, eldonis multajn E-lernolibrojn kaj vortarojn. Poste importis E librojn el Eŭropo.

Osmond Emma L., anglino. Nask. 7 okt. 1868 en London. E-isto de 1917. Instruis E-n 1918–29. Multe korespondis, verkis ĉ. 250 artikolojn en diversaj E kaj A gazetoj. Tradukis al E el multaj lingvoj.

Plej milda kaj kompata larmo,Pri homa sorto malfacila.En Old Vic, la Shakespeare-azila,Inter la tragedia svarmo,Sin ne altiras murd-alarmo,Sed saĝa fraz’ virinsubtila…(Kalocsay: Rimportretoj.)

Ossaka Kenji, japano, mekanikainĝeniero, sekciestro de Ŝtata Fervojo, Nagoya. Nask. 28 jun. 1888 en Tôkyô–si en familio de militisto sed arda idealisto-pacamanto. Lernis en kadeta lernejo 1901–07 sed 1907 eksiĝis el milita servo pro malsano, vizitis Imperian Universitaton kaj fariĝis inĝeniero, 1916. E-n lernis en 1906 unue per «Sekaigo» de Futabatei kaj poste en kurso de «Nippon ES» de Misao Kato, kaj post foriro de Kato sindone laboris por E en Yokosuka. 1916 venis al Tôkyô kaj dediĉis sin al centra administrado de JEA, kaj kiam JEA perdis funkcion, en 1919 kun aliaj fondis novan movadcentron JEI, kiu bone kreskis dank’ al supermezure energia klopodado de li kaj junaj studentoj varbitaj de li. Historio de J E-movado estas kvazaŭ sinonimo al E-ista agado de Ossaka. Li dediĉis ĉiujn liberajn horojn al E-aj laboroj. Dir. de JEI. Red. «Jokoska E-isto», 1907–15, «Orienta Stelo», 1911–15, «Japana E-isto», 1916–19, LRO, 1920–25. 1925–27 vojaĝis en Usono kaj Eŭropo. Unuaklasa E-gramatikisto. Liaj prilingvaj artikoloj mirinde multe verkitaj en diversaj gazetoj, ĉefe en LRO, estas tre ŝatataj de J-aj E-istoj kaj donas gravan servon al eduko de kapablaj posteuloj, kune kun liaj verkoj. Verkis: «Elementaj Lecionoj de la lingvo E» (anonime), 1914 (Taihoku). «Ekzercolibro de E», 1920; «Klaŝlibro de E», 1920; «E-aj Partikuloj», 1921; «E-a Prozodio», 1922; «Memlernanto de E» (kun Akita), 1923; «Plena Kursolibro por J», 1924. «E, kompleta kurso por J», 1927 (11-a eldono en 1929 plej ŝatata vastigita lernolibro en J-ujo). Trad. «Perloj el la Oriento», 1921 (tradukoj el J-aj kaj ĉinaj klasikaj verkoj). «Vortoj de Konfucio», 1923; «Fabloj de Ezopo», 1932. — KUWAHARA.

Ostanieviĉ Kazimir Osipoviĉ, ruso. Nask. en 1859, mortis en 1911 en Petrograd. Pioniro de E. En 1899–1902 estis prez. de ES «Espero» en P. Propagandis multe per la gazetaro, oferis multe da mono por posedi riĉan bibliotekon.

Ostrovskij Ilja, ruso, kuracisto en Jalta (Krimeo). Nask. en 1855. E-isto de 1892. Li multe prop-is E-n kaj en 1895 sukcesis ricevi permeson de la registaro por eldoni la unuan E-rusan gazeton „E“. L.K. 1905–10.

Ostwald Wilhelm, germano, mond­fama scienculo. 1859–1932. Kelkan tempon amiko de E, poste fariĝis ĉefa subtenanto, eĉ subvencianto de Ido. En 1916 ellaboris universalan germanan lingvon «Weltdeutsch». En 1926 skribis pri la bezono ellabori novan int. lingvon. (Drezen, Hist. de Mondlingvo, p: 144.)

Osugi Ei, aŭ Sakae, japano, verkisto. Nask. 17 majo 1885 en Marugame-si, mortis 16 sept. 1923 en To­kyo. Dumlonge oni konsideris lin kiel tipon de «socialisto» (malamiko de J-a Imperio), sed verdire li estis anarkiisto. Ĉe tertremego en Tokyo 1923, ĝendarmoj buĉis lin kaj lian edzinon, kaj sufokis lian kuzon ,,por ­la bono de la ŝtato». Estis pioniro de E, fondis E-lernejon en sept. 1906, kie Chif estis lernanto. Trad. «Momotaro», plej populara J-fabelo.

Oxford. Urbo en Anglujo; 57.000 loĝantoj. — 22-a UK 2–9 aŭg. 1930’ 1200 kongresanoj el 30 landoj. Granda sukceso de la Cseh-metodo. Ĉeftemoj: E en la radio kaj komerco.

<p>P</p>

Pacifismo. P. estas aro de la ideoj, kiuj «anstataŭigas militon per juĝo por la solvo de la malkonsentoj internaciaj.»

Estas nature, ke E de komenco trovis multajn rilatojn kun P. Precipe, ĉar Z mem estis ekstrema pacifisto. Ankaŭ en preskaŭ ĉiuj naciaj prop. broŝuroj de la unuaj adeptoj sin trovas pacifistaj rimarkoj. Sed Gaston Moch estis la unua, kiu sisteme uzis E-n por servi al P.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги