En aŭg. 1934 pli ol 2000 partoprenantoj en la UK de Stockholm dum krizaj ekonomiaj cirkonstancoj denove donis belan pruvon pri la kreskanta forto de la E-a movado. Sed en la komitataj kunvenoj ree naskiĝis la internaj konfliktoj. Okazis la elekto por la alelektotaj membroj de la komitato, kiu donis tute alian rezultaton ol la antaŭaj skribaj voĉdonoj. Karsch, la ĝisnuna vicprez. de UEA, d-ro Privat, la red. de la gazeto E’ kaj Andreo Cseh, ĉiuj de longa tempo anoj de la komitato, ricevis la plej malmultajn voĉojn kaj pro tio ne estis reelektataj en la komitato. La prez. de UEA, Stettler, trovis en tio kaŭzon por demeti la prezidantecon. Lin sekvis Karsch kaj Mans Jakob, direktoro de UEA. En la kongresa kunsido, kie tiuj decidoj estis konigataj, ili kompreneble vekis grandan konsterniĝon. Speciala kunveno, kunvokita por klarigi kaj diskuti la situacion, vidis grandan tumulton, aŭdis ekscititajn kaj eĉ ofendajn vortojn. Nur kun granda peno oni sukcesis trankviligi la animojn kaj revoki la deziron al paca kunlaboro.
Dume la nova estraro de CIEA, sub prezido de generalo Bastien, staras antaŭ grandaj malfacilaĵoj, kaŭzataj de la malbonaj financaj cirkonstancoj de UEA.
(Prenita el la verko «Historio kaj organizo de la E-a movado» kaj el artikolo en «La Praktiko», okt. 1934.) — J.R.G. ISBRÜCKER.
Notoj de C.C. Goldsmith pci la historio 1932–33. (1) Oni tute ellasis la fakton, ke la nova propono estis necesa, ĉar UEA reduktis sian subvencion al ICK de 2500 ĝis 500 svisaj frankoj, kaj sekve la malnova organizo ne povis vivi. — (2) Ne la franca societo faris la novan proponon en 1932, sed la brita, franca, germana, kaj itala societoj kune faris ĝin. — (3) La Komisiono esperis, ke UEA estus la nova int. organizo, kaj tiucele oni proponis, ke ĝi prenu du el la sidoj en la Komisiono, sed ĝi rifuzis. Krome, tuj post la kunveno de la Komisiono, laŭ peto de ĝia membraro, ni proponis, ke UEA estu la titolo de la nova organizo, la UEA-oficejo estu ĝia centro, kaj ke se eble, Settler estu la unua prezidanto. Merchant eĉ konsentis eksigi por tion permesi. UEA tute ne respondis al la propono kaj nur post tio oni starigis UFE-n. (4) Fakto estas, ke en la unua monato 11 societoj aliĝis al UFE, inkluzive Francujo, Itatujo, Svedujo, Britujo, kiuj estas inter la plej gravaj societoj. (5) La kunveno en Genève en maja 1933 estis aranĝita, laŭ propono de BEA, nur por interrilati kun UEA por vidi ĉu lastmomente oni povus trovi interkonsenton. UEA rifuzis partopreni, kaj nur estis pro la persona interveno de Schoofs, UEA ĉefdelegito en Belgujo, ke Stettler konsentis renkonti la aliajn ĉeestantojn. — (6) La interkonsento de Kolonjo povus esti atingita du jarojn pli frue se UEA nur estus konsentinta diskuti la aferon, ĉar ĝi estas preskaŭ laŭ la propono farita de BEA en majo 1931. — (7) Oni tute ellasis la fakton, ke oni postulis la ripeton de la voĉdonado en Stockholm pro la fakto, ke la skriba voĉdonado estis erare farita, ĉar oni permesis en tiu ke personoj voĉdonu por si mem.
Orientaj fabeloj. De
Oriento. Kvin n-roj de „Ilustrita Biblioteko“, tradukoj kaj originalaĵoj. 1928. «Bona elekto por iom malkovri al ni flankojn de la orienta vivo aŭ animo.» (G.S. „E“, 1928, p: 106.)
Oriento. Tute unika revuo, kiu celis konatigi la historion, etnografion, literaturon ktp. de la orientaj landoj. Red. Seriŝev en Harbin. La I-a n-ro eliris en jul. 1925 kun 114 p. kaj 33 bildoj, la 2-a kaj lasta enhavis 96 p. kaj 28 bildojn, 26×18. P. TARNOW.
Originala Verkaro de L.L. Zamenhbof. Kolektita kaj ordigita de
Örn August Kristian, svedo, policisto en Gevle. Nask. 29 okt. 1881 en Skyttorp. Kunfondinto de EG Gevle, 1907. Estis estrarano de SEF. Ano de UEA de ĝia fondo. Fondinto de la unua EG en Enköping, 1919. Agado en Int. E-ista Polic-Asocio. Kursgvidado kaj prop.