La nova formo de la organizo ne kontentigis multajn. Precipe oni plendis pri la duobleco de la movado, kiu postulis apartajn kotizojn por la naciaj kaj la internaciaj organizoj. Tial la organiza problemo ree aktualiĝis en la UK de Antwerpen en 1928. Oni tie ree elektis komisionon, sed dum la sekvantaj kongresoj en Budapest, 1929 kaj Oxford, 1930 oni spertis, ke estis tre malfacile veni al solvo, kiu povus kontentigi ĉiujn partiojn kaj kiu precipe ne postulos tro altajn kotizojn de la membroj. Pro tio oni decidis en Krakovo en 1931 forlasi dum kelkaj jaroj la reorganizan demandon kaj klopodi dumtempe plibonigi la funkciadon de la ekzistantaj organizaĵoj.
Dum la UK de Parizo 1932 la Kontrakto de Helsinki venis al surpriza kaj neatendita morto. En kunveno de KR, kie malnova franca kaj nova brita proponoj estis sur la tagordo, la franca societo venis subite kun nova propono, kiu enhavis kelkajn principojn kun tre vasta tendenco pri reorganizo. La plimulto akceptis la proponon malgraŭ energia protesto de kelkaj naciaj societoj kontraŭ tiu procedo.
La akceptita rezolucio simple deklaris la Kontrakton de Helsinki nuligita kaj enhavis decidon pri tasko de UEA, kiu certe estis ekster la kompetenteco de la kunveno de KR.
En sekvanta kunveno de la Ĝenerala Estraro la prezidanto de UEA esprimis sian fortan bedaŭron pro la tiel abrupta rompo de la kontrakto kaj rezervis al UEA ĉiujn rajtojn rilate al la akcepto de la nova statuto, ellaborata tuj post la kongreso de komisiono de 7 personoj.
Dum du jaroj la konsekvencoj de la decidoj, faritaj en Parizo, maltrankviligis la animojn en la E.-a movado kaj ofte minacis detrui ĝian internan pacon.
La komisiono, elektita por la ellaboro de la nova statuto, en kiu UEA rifuzis partopreni, finis sian laboron en nov. 1932 kaj proponis la fondon de Universala Federacio E-ista UFE. Tiu federacio estus organizaĵo, formota de la naciaj societoj, kiu samtempe transprenus la taskojn kaj grandparte la organizan sistemon de UEA, kaj do ne lasus lokon al UEA kiel memstara organizaĵo. La UFE formale starigita de la komenco 1933, havis ne tre prosperan kaj mallongan vivon. UEA rifuzis partopreni en ĝi; granda parto de la naciaj societoj restis firme aŭ provizore ekster ĝi kaj nur relative malmultaj societoj, sub la gvido de la ĝisnuna ICK, akceptis la novan organizan formon. En kunveno de UFE en Genève en majo 1933 ĉeestis nur tre malmultaj reprezentantoj de landaj societoj.
La danĝero, ke tiel la movado disfalos en du konkurencajn kaj eble malamikajn partojn, grupiĝantajn ĉirkaŭ la malnova UEA kaj nova UFE, estis evidenta. Feliĉe dum la sama kunveno en Genève la reprezentantoj de UFE trovis okazon priparoli kun la gvidantoj de UEA kaj per bona volo de ambaŭ flanko oni venis al «Plano de Genève», kiu almenaŭ promesis pli bonan ŝancon al harmonia solvo de la problemo.
Kunvenis la Kongreso de Kolonjo en 1933 kaj kunsidis la reprezentantoj de naciaj societoj kaj de UEA por ellabori definitivan interkonsenton. En multaj longaj kunvenoj okazis la malfacilaj kaj penplenaj intertraktoj, sed fine, dum la ferma kunsido de la kongreso, la reprezentantoj povis solene subskribi protokolon, kiel resumon de la faritaj decidoj, kiu ricevis la nomon de «Interkonsento de Kolonjo».
Ĝia esenca enhavo estas la jena: UEA
Ŝajnis, ke la Kolonja Interkonsento malfermos la vojon al pli trankvila estonteco en la movado, sed la faktoj ne realigis tiun esperon. UEA adaptis sian statuton al la nova situacio kaj la estraro preparis skriban voĉdonon por la elekto de la komitatanoj de la kategorio c, kaj de la Centra Estraro. Sed denove venis opozicio, ĉefe de la franca nacia societo, kiu postulis la ripeton de la voĉdonado en la UK de Stockholm 1934 anstataŭ la skribaj elektoj. Polemikoj en cirkuleroj kaj gazetoj anoncis novajn malfacilaĵojn dum la estonta kongreso.