Orengo Rinaldo (ps.: Mevo; Kos­mopolito; ro), italo, d-ro, inĝ. Nask. 13 nov. 1895 en La Spezia. E-isto de 1920. Kunfondis grupojn en Brindisi kaj La Spezia. Vicprez. de IEF en 1926–28. Fondis en 1930 en Milano la oficejon «E Centro Itala». Paroladoj; prelego ĉe Somera Univ. en Edinburgh. Verkis pri teknikaj temoj ankaŭ en E. Sub direktado de inĝ. Rosher el S. Francisko, li kunlaboris por la E-traduko de V-a volumo de Schlomann-vortaro, kreis sistemon de teknikaj vortaroj «Oro», akceptitan de la komisiono por konvencia help­lingvo de la Unio de Int. Foiroj, tradukis la gvidlibron „Milano kaj Lagoj de Lombardio“ kaj verkis ties fakajn vortaretojn. Tradukaĵoj drama poemo «La Cena delle Beffe» de Sem Benelli; poemo kaj prozaĵo de G. Leopardi; «Un Curioso Accidente», komedio de Goldoni. Poemoj, rozaĵoj, artikoloj en E-revuoj. L.K. Kunred. de „Lingva Kritiko“, aldono de HDE.

Oreŝkov Georgi, bulgaro, doganperisto, antaŭe telegrafoficisto. Nask. 1864 en Koprivŝtica, logas en Burgas. Aliĝis al E en 1899. Eldonis gazeton „Rondiranto“, verkis broŝuron kaj lernolibron en 1900, fondis en Plov­div E-klubon. Kunlaboris al „L“ E-iste’ kaj „Tra la Mondo“.

Organizo. En la UK 1911 la deziro al int. organizo akiris pli konkretajn formojn. Oni starigis komisionon por studi tiun problemon kaj jam akceptis regularon pri «Rajtigitaj Delegitoj». En la UK 1913 la kongreso akceptis regularon por «Int. Unuiĝo de E-istaj Societoj», (IUES), al kiu aliĝis diversaj naciaj societoj. Tamen pro eks­plodo de la mondmilito en 1914 la IUES neniam aktive funkciis. La UK 1920 reprenis la demandon kaj elektis komisionon por prepari definitivan solvon por tiu problemo.

En la UK 1922 la jam tiel longe pendinta problemo pri ĝenerala int. organizo fine trovis praktikan solvon. Malhelpo ĝis tiam estis la iom malsamaj interesoj de la ekzistantaj organoj de la movado. Ĉe unu flanko troviĝis la tiel nomataj Oficialaj Institucioj, grupiĝantaj ĉirkaŭ la Cenha Oficejo en Paciro. Ili deziris bazi la int. organizon sur la naciaj prop. societoj, kiuj devus kuniĝi en ia int. societo, kia estis jam la en 1913 starigita IUES. La rajtigitaj delegitoj, t. e. delegitoj de naciaj societoj, pagintaj certan kotizon, kiuj pro tio havas la solan voĉdonrajton en la kongresoj, baziĝis sur la samaj principoj. Sed aliflanke staris la jam bone organizita UEA kun siaj individuaj membroj tra la tuta mondo, kiu ĝis tiam ne apartenis al la oficialaj institucioj de la movado. Multaj deziris la int. organizon bazitan sur tiu jam regule funkcianta int. asocio. Iom da antagonismo inter Parizo kaj Genève kaj personaj influoj malfaciligis dum longa tempo la trovon de kontentiga solvo.

Dum la vojaĝo al Helsinki d-ro Privat, tiama prez. de UEA kaj Chavet, ĝenerala sekc. de la Centra Ofieejo, ridiskutis la problemon kaj sukces s veni al projekto de interkonsento, submetota al la kongreso. Forlasante nun la ideojn pri la antaŭa IUES kaj pri la rajtigitaj delegitoj, la UK en Helsinki 1922 venis al la jena organiza sistemo.

Oni kreis novan komitaton, la Konstantan Reprezentantaron de la Naciaj Societoj (KR), konsistantaj el reprezentantoj de la prop. societoj, kiuj pagas kotizon proporcian al la nombro de siaj anoj. La KR, kiu elektis prezidanton kaj sekretarion-kasiston, havis siajn kunvenojn dum la kongresoj kaj konferencoj kaj prizorgis la rilatojn kaj kunlaboron inter la aliĝintaj naciaj societoj.

Plue UEA estis ankaŭ akceptata kiel oficiala institucio, unuiganta la individuajn E-istojn.

Por ke estu gvida centro por la tuta movado, oni fine fondis Centran Komitaton, konsistantan el 6 mem­broj diversnaciaj, pri kies elekto KR kaj UEA devas interkonsenti. Do la CK ne enhavis reprezentantojn, elektitajn 3 de KR kaj 3 de UEA, sed ĝi estis grupo de 6 membroj, pri kiuj ambaŭ organizaĵoj devis akordiĝi. La nomo de la CK estis poste ŝanĝata en tiun de Int. Centra Komitato — ICK. Ĝia sidejo estis ankaŭ en Genève. Ĉar la anoj de ICK loĝis en diversaj landoj, iliaj interrilatoj estis ĉefe skribaj, sed dum la kongresoj ili havis siajn apartajn kunvenojn. Estrho de la oficejo en Genève estis ĝenerala sekretario, kiu poste ricevis la titolon de direktoro.

Dum la kongresoj ankaŭ okazis komunaj kunsidoj de ICK, KR kaj la komitato de UEA. Tiuj kunvenoj kvazaŭ funkciis kiel parlamento de la movado, ĉar al ili apartenis la studo de la organizaj problemoj kaj la leĝdonanta povo, antaŭe prizorgitaj de la ĝeneralaj kongreskunsidoj. Post 1928 tiuj komunaj kunsidoj ricevis la nomon de kunsidoj de la Ĝenerala Estraro».

Tasko de la ICK estis la ĝenerala gvidado de la movado. Ĝi reprezentis tiun movadon por la ekstera mondo, organizis la kongresojn kun la helpo de la Loka Kongresa Komitato, prizorgis la eldonon de la Oficialaj Dokumentoj, administris centran kason ktp. Siajn enspezojn tiu kaso ricevis el la kontribuoj de KR kaj UEA, el libervolaj subvencioj de tiel­nomataj patronoj de ICK, kaj el procentaĵo de la kongresaj kotizoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги