Persujo, Azio. La unuaj pioniroj estis (laŭ UEA-Jarlibro 1928) M. Abesgus, (rusa bankoficisto) en Teheran, 1901, E. Rebrik en Recht kaj A. Ter Hovhanisians en Tabriz. En 1910 la ĵurnalo «Begar» presis artikolojn pri E. Nur en 1911, kiam Abdul Baha, la ĉefo de la bahaismo, proklamis, ke ĉiu ano de la movado devas lerni E-n, aperis en la lando intereso al la lingvo kaj komenciĝis ĝia propagando. En 1912 en Tabriz oni aranĝis E-kurson kaj ĉiusemajnajn kunvenojn, gazeto «Karadag» en 1913 parolis ofte pri E. En 1913 E-istoj en Tabriz intencis eldoni prop. gazeton sed la registaro ĝustatempe komprenis la «danĝeron» kaj anstataŭ permesi la gazeton la urbestro eldonis cirkuler-anoncon, kiu malpermesis eĉ legadon de «malutilaj» gazetoj. Tiutempe E-istoj jam estis en la urboj Tabriz, Teheran, Reŝt, Gulfa, Urmia, Meŝediser, Koĉan, Ardebil, kaj Sovuĉbulag. En 1914 E-n energie propis en Teheran la bahaano Princo Bahmen Sidani kaj Resser, rusa bankoficisto. Ili laboris dise, longe nenion sciante pri la laboro unu de la alia, nur en 1916, konatiĝinte, ili agadis kune. Ŝidani tiam havis 10 E-istajn instruistojn en la urbo kaj 100 gelernantojn. De tiam la movado ĉiam altiris novajn batatantojn. En 1925 fondiĝis grupoj en Sultanabad (Vaghinak Sarkisjan kaj Reza Tahert gvidis kursojn) kaj en Tabriz (Ati Akber Nemseĉi). Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 8 lokoj de la lando. Laŭ ICK-raporto en 1930 Darjus-Nemseĉi (Tabriz) «faris eksterordinaran oferon per aperigo de la persa ŝlosilo en 6.000 ekzempleroj». En 1933 UEA-del. troviĝas en Espahan, Recht, Sultanabad, Tabriz kaj Teheran. E-lerniloj en persa lingvo aperis de Ŝidani (1915, 16 p., 1923 112 p.), Tabatadi Seid Shafi (1920, 64 p.) kaj lernolibro trad. de Becker kaj Grosjean-Maupin (1927, 194 p.) — I. ŜIRJAEV.
Peruo, Suda Ameriko. E estis enportita el Francujo en 1901: La unua pioniro kaj fervora propagandisto de E en Suda Ameriko estis d-ro Fr. Villareal (v.), kiu ekde 1901 laboris por E per multaj artikoloj en «Revista de Clencias», kiun li redaktis kaj «El Comercio» la plej malnova perua gazeto. Samjare li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de E por hispanoj kaj en 1903 fondis en Lima Societon por prop. de E; ekeldonis E-H gazeton «Antaŭen E-istoj!» (longe kaj regule aperintan). La societo estis malfermita solene en ĉeesto de multaj pedagogoj kaj studentoj, kiuj scivole-rigardis modestan E-ekspozicion, (aranĝitan de la «strangulo» profesoro), kiu konsistis el 22 maldikaj verkoj pri kaj en E, 8 jarkolektoj de E-gazetoj, 60 leteroj 340 poŝtkarto en albumoj, ricevitaj el 25 landoj. Poste, en 1903, estis aranĝataj kursoj en la urboj Chiclayo, Arequipa kaj Humachuco. En Huaraz oni aranĝis E-kursojn en 1906 en Societo «Evolucion juvenil». Daŭrigintoj kaj helpantoj de Viltareal estis en 1905 pastro D. Cerna en Jesus kaj Em. Fetzet, direktoro de la nacia kolego en Arequipa. En 1906 laŭ la interveno de la deputitoj Nunez del Areo kaj Malaga Santolatta la parlamento donis subvencion al la E-Societo. Samjare oni komencis instrui E-n en la Komerca lernejo de Lima. Dum la pluaj jaroj la E-movado apenaŭ vegetis. En 1928 laŭ la Dietterle-statistiko ekzistis nur tri izolaj E-istoj en Lima. Laŭ raporto de ICK en 1927 fondiĝis denove ES en la lando, sed ĝi «pro trompa interveno de izolita idisto ne povis bone disvolviĝi.» I. ŜIRJAEV.
Per Voĉo Plena. Revoluciaj poemoj de V. Majakovskij, el la rusa trad Rublov, Nekrasov, Hohlov kaj Sutkovoj. 1930, 71 p. «Supermodernaj poeziaĵoj. Mi komprenis ilian sencon nur post kelkfoja tralegado.» (Butin, HDE 1931, n-ro 5.)
Petaloj. Versaĵoj originalaj de
Petiau (petio) Henri, belgo, komerca dir. en Gent. Ĝen. sekr. de BLE, komitatano de UEA. Multajn jarojn estis prez. de K.R.
Petit (pöti) Pierre, franco, redaktoro pri ŝipkonstruado. Nask. 18 jul. 1904 en Reims. E-iĝis en 1919 Sekr. de EG en Rosny-sous-Bois (1920–22), de la Federacio de la Pariza Regiono (1922–24, de SFPE (1923–24), adm. de SFPE (1924–29), helpsekr. (1924–29), konstanta sekr. (de 1929), vicdel. de SFPE en KR (1932), kaj sekr. de la Plenpova Komitato pri reorganizo de la neŭtrala E-a movado (1932–33). laboris ĉefe pri la reorganizo de la Federacio de la Pariza Regiono (1921–22), kaj de SFPE (1922–24). Mirinde agema propagandisto per paroladoj ktp, kaj organizanto. Al li SFPE dankas multajn el siaj progresoj dum la dek lastaj jaroj. Publikigis rakonton pri vojaĝo en Italujo (en la «Tribune E-iste»).
Petkov Simeon, bulgaro, advokato, publicisto. Nask. en 1886 en Silistra (nun en Rumanujo), loĝas en Sofia. Ekagis por E jam en 1906. En 1906 red. «Unua Paĝo», en 1907 «B. E-isto». Prez. de BEA de 1912 ĝis 1920.