En 1929 okazis la tria Tutpola Kongreso dum la fama ekspozicio en Poznan. Kaj tiel jam regule ĉiujare — landa Kongreso E jam estas respekte vidata en oficialaj rondoj. La Ministerio Eksterafera jam kunhelpas (kaj subvencias) la eldonon de «Gvidlibro tra Pollando kaj Gdansk», la prez. de la pola respubliko akceptas delegacion E-an, en la universitatoj okazas oficialaj lekcioj. En 1928 la plej nevenkebla fortikaĵo ankaŭ cedis: La 15 XII. tra la radiostacio en Varsovio disaŭdiĝis la unuaj E-aj vortoj de Wiesenfeld. Ekde tiu tempo ĉiujare je la sama dato Wiesenfeld parolas tra la pola stacio en E. En 1930 okazis la unua invito je U.K. tra radio: Wiesenfeld en la nomo de PED faris inviton al Krakovo por 1931. En 1934 la Pola Radio jam regule disaŭdigadis E-ajn prelegojn.
PED agas senĉese. Ĉiujare okazas ĝiaj konferencoj dum kongresoj tutpolaj. En 1930 la IV. kongreso okazis en Lodzo (solena malkovro de tabulo en la strato Zamenhofa, radioparolado, oficiala leĝigo de la Pola Instituto de E, fondita dum la I. Tutpola E. Kongreso en 1922 k.a.). En 1931 duafoje okazis U.K. en Krakovo. Kaj la poloj aranĝis eĉ du postkongresojn. Unu — tuj senpere post Krakovo — en Varsovio, kie okazis pilgrimo al la tombo de Z kaj malkovro de honora tabulo sur la domo, kie loĝis Z ĉe strato Zamenhofa 9. La Kongresanoj el Varsovio veturis Bialystokon por ĉeesti la duan postkongreson, kie okazis la inaŭguro de belega impona monumento de Z en la ĉeesto de reprezentantoj de la loka registaro.
En 1932 la V. landa kongreso okazis en Lublin. En 1933 la VI. okazis kun la plej granda soleno en la salonoj de la Varsovia urbdomo sub honora protekto de l’ prezidanto de l’ Pola Ministraro.
Ĉirkaŭ 40 agemaj grupoj, kelkcent regule funkciantaj kaj multe vizitataj kursoj, oftaj prelegoj, oftaj artikoloj en la ĉiutaga gazetaro, sistemaj prelegoj tra radio, ĉio ĉi donas plenan fidon, ke la movado en P. nuntempe iras per grandajpaŝoj antaŭen. Preskaŭ ĉiuj ŝtataj kaj komunumaj registaroj estas favoraj por la movado, socio (en ĉiuj siaj medioj) rilatas respektplene al tiu ideo, la gazetaro, ĝis nelonge obstina, nun gastame lokigas artikolojn, ofte eĉ specialajn fakojn pri E, eĉ eldonistoj mem invitas aŭtorojn. En la Varsovia ŝtata blindul-instituto E estas enkondukita oficiale kaj devige por ĉiuj lernantoj de la vesperaj kursoj. En 1932 la Instituto akiris la unuan elektran Braillepresejon kaj la unua de ĝi eldonita verko estas lernolibro de E.