Sed jen venis en 1914 la mondmilito. P. fariĝis tereno de la plej grandaj fajroj. Ekde 1915 P. jam ne havis sian rusan mastron. Anstataŭe venis germana kaj aŭstra. Nun la polaj teroj ne estis dividitaj inter si per limoj. En 1917 renaskiĝis la E movado en Krakovo. Ĉar la pleja parto de la iamaj aktivuloj servis en la milito, oni devis komenci ĉion denove. En apr. 1918 la grupo jam aperigis ĵurnalon «E-ista Voĉo» sub red. de S. Grenkamp Kornfeld. En Varsovio la movado ekzistis nur kiel simplaj renkontoj de samideanoj ĉu en kafejoj, ĉu ĉe la aŭtoro de E. Sole la multjara delegito de UEA, Oberrotman, kuradis de unu E-isto al alia por enkasigi kotizojn — tiam la sola simptomo de la vivanteco de E.
En 1917 la pola E-istaro travivis grandan ekskuon: la morton de la Majstro. Oni aranĝis la funebran ceremonion kun ebla soleneco. (v. Entombigo de la Majstro.)
La galiciaj samideanoj baldaŭ revivigis ĉe si la movadon kaj per sia organo «E-ista Voĉo», kiun ili disvastigadis ankaŭ en la ceteraj partoj de P. kaŭzis la revivigon de E ankaŭ en Varsovio. Intertempe — en 1918 — P. liberiĝis de ĉiuj okupantoj kaj fariĝis sendependa ŝtato kaj ĉiuj ĝiaj terpartoj ree unuigis. En 1919 fondiĝis en Varsovio la unua laborista (klasbatala) societo «Laboro», kiu baldaŭ evidentigis tre viglan agemon. En 1921 fondiĝis la E-ista rondo «Konkordo». Ĉiuj ĉi societoj agadis tre energie kaj fondadis multe da filioj.
En 1922 estis organizita la Unua Tutpola E-Kongreso, kiu havis brilegan sukceson. La tiama ĉefulo de la ŝtato — Józef Pilsudski — sendis sian reprezentanton (generalon Jacyna), S-ino Klara Z, edzino de la Majstro, ĉeestis, la tuta loka kaj provinca gazetaro ekinteresiĝis kaj E ekde nun havis malfermitajn pordojn en ĉiuj oficialaj institucioj.
En 1923 malfermiĝas ankoraŭ unu tre vigla rondo en Varsovio: AERO (Akademia E Rondo). Tiel do Varsovio posedas jam kvar societojn. Iom post iom en tiu urbo fondiĝas ĉiam novaj (fakaj) societoj, kio kontribuas al la ĉiam plia populariĝo de E. Ankaŭ la provinco jam ekmoviĝis. Post la I. Tutpola Kongreso fondiĝis societo en Bialystok, Bydgoszcz, Lodzo, Ploc , Wilno ktp.
Krom tio ankaŭ komencas disvolviĝi en P la internaciaj societoj (UEA, TEKA, SAT, ISAE, IKUE k.a.). La movado jam komencas dispartiĝadi. Tial oftaj konferencoj inter ĉiuj societoj por unuecigi la planon de l’ propaganda taktiko estis bezonaj. Okazadas ofte tiaj interkonsultoj, konferencoj kaj kongresetoj (kelkfoje eĉ po kelkaj dum unu jaro).
Samtempe laboris tre vigle en Varsovio la Monumenta Komitato por starigi la monumenton sur la tombo de Z. En tiun komitaton (sub prezido de d-ro Robin kaj sekretarieco de Wiesenfeld kun la aktiva partopreno de Klara Z) estis invititaj reprezentantoj de ĉiuj societoj en P. Rezulte de tio okazis la 16-an de apr. 1926 je la naŭa datreveno de morto de Z solena malkovro de l’ Monumento.
En la sama jaro okazis en Krakovo kongreseto de ĉiuj polaj societoj kaj oni decidis unuigi la tutan Polan movadon per unu organizaĵo. Tiel naskiĝis la ĝisnuna reprezentanto de la tuta E movado en P. — PED (Pola E. Delegitaro), al kiu kun fluo de la tempo aliĝis preskaŭ ĉiuj societoj en P. Ekde tiu tempo la E societoj laboras tre intense.
La Varsovia AERO gvidas senĉese multajn kursojn (po 8–10 dum unu jaro), aranĝas prelegojn, akademiojn, E-semajnon, ekskursojn, kongreskaravanojn ktp. La societo Konkordo evidentigas ne malpli energian vivantecon (por propraj kostoj dufoje sendis sian delegiton al Int. Kongresoj U.K. en Vieno kaj Ĝenevo). Pola E Asocio (la iama Pola E Societo intertempe ŝanĝis sian nomon) aranĝas kelkajn siajn proprajn konferencojn kaj eĉ kongresetojn, revivigas la organon «Pola E-isto».
En aliaj urboj la laboro iras ne malpli vigle. Menciinda estas speciale Bialystok, la naskiĝurbo de Z kaj Lodzo, kiuj la unuaj akiris en P. la stratojn Zamenhofajn. Ankaŭ Krakovo, kiu ekde 1926 fariĝis la sidejo de PED, ne restas malantaŭe kaj kunvokas la duan Tutpolan Kongreson en 1928 al Krakovo.
En 1927 la varsovianoj aranĝis imponan manifestacion UK en Danzig venis fini siajn du lastajn tagojn al Varsovio kaj fari pilgrimon al la tombo de la Mastro. Tiu preskaŭkongreso donis la eblon al la tutmonda E-istaro viziti la tombon de Z.
PED kiel ĉefgvidanto de la movado tenas ĉiujn risortojn en siaj manoj kaj regulas la planecon de la propagando kaj disvolvo. «Pola E-isto» fariĝis jam oficiala organo de PED kaj transportiĝas Krakovo, kie ĝin redaktas kaj regule eldonadas prof. Bujwid kaj Hodakowski kun la administro de L. Kutscher.