La historio de E en P. havas ankaŭ praperiodon, kiam ekzistis nur la prototipo de E, la t.n. «Lingwe Uniwersala». 5 dec. 1878 Z — gimnaziano — festis kun siaj gimnaziaj kolegoj «la ekvivigon de la lingvo». Laŭ tiutempa kredo de Z la lingvo jam havis sian difinitan formon kaj la aŭtoro jam komencis verkadi en tiu lingvo. Tiutempe la solaj E-istoj vivis en Varsovio. La unua E-isto estis iu Waldenberg, kiu tiam kunfestis la solenon de Lingwe Uniwersala, (kaj kiu poste pri la efektiva E preskaŭ ne okupiĝis).

Ekde 1878 Z studas la viveblecon de sia lingvo. Intertempe li ekkonas Volapükon kaj forlasas sian lingvon por atendi kaj konvinkiĝi ĉu Volapük respondas la kondiĉojn bezonajn por L.I. Post kelkaj jaroj Z disreviĝas pro Volapük. Tiam estis ankaŭ granda la merito de tia patro, kiu lin ĝuste helpadis en tiu analizado kaj instigadis al ĉiama perfektigado, por ke la lingvo aperu antaŭ la mondo jam en senriproĉa stato. Tiu faza daŭris 9 jarojn.

En 1887 Z prezentas al ni la finitan formon de L.I. En Varsovio eliris la 21-an de majo la unua broŝura (en rusa lingvo) pri E. En la disvastigo helpis al Z liaj parencoj. Iom post iom revenas eĥoj. Z komencas enregistradi ĉiun nomon revokantan, kolekti subskribojn.

En la unuaj jaroj, t. e. ĝis 1893 nur izoluloj, havantaj iajn rilatojn kun la familio ekinteresiĝis pri E pro simpla scivolemo. Kiam la ideo pri L.I. komencis — pro la progresoj de Volapük — penetri la gazetajn kolonojn, komencis jam tie kaj alie interesiĝi pli serioze diversaj homoj, kaj turnadis sin al la aŭtoro kun diversaj demandoj.

La unuaj sonoj E-aj aŭdiĝis inter Z kaj Inĝ. Antoni Grabowski (ne kalkulame la e-ajn babiladojn inter la Z-aj familianoj). Inter la unuaj interesiĝantoj estis la poeto Leo Belmont kiu jam en 1887 skribis entuziasmoplenan leteron al Z. Iom post iom aperadis aliaj apostoloj de E, precipe inter la studenta junularo.

Pri movado en tiuj tempoj oni eĉ ne povis revi: de unu flanko la registaro (rusa) rigardadis malfide je ĉia ajn organizita movado, aliflanke la polaj societoj, kiuj estis devigata batali por sia nacia lingvo kaj kiuj bone konsciis kiom forte la rusa registaro penas ekstermi la polan nacian senton, ankaŭ suspektadis ion en tiu ĉi movado: ĉu ne kaŝas sin sub tiuj pioniroj iaj agentoj de la rusa registaro? Do la eklernado de E en la unuaj jaroj en P. okazadis individue, aranĝi movadon oficialan estis tiutempe neeble.

Kaj tamen, malgraŭ tio, P. parto­prenis en la disvolvigo de E plej aktive kaj donis ekde la unuaj tempoj al la mondo la plej eminentajn E-istojn. Nur citi tiajn nomojn kiel Grabowski, Kabe, Belmont, Zakrzewski, Wasniewski, Róbin, Brzostowski, Neumann.

La unua kunsido, dum kiu estis tuŝita la temo pri ia ajn organizo, okazis 2-an de dec. 1893 en Varsovio en la loĝejo de la studento St. Goldberg. Ĉeestis kvin personoj (inter kiuj la sola nun vivanta W. Ró­bin). La kunsidoj poste okazadis pli malpli regule, sed ĉiam ankoraŭ ne leĝigite. Z tiutempe ne troviĝis en Varsovio kaj la grupeto transsendis al li en Grodnon siajn salutojn.

Intertempe E diskoniĝadis en Eŭropo. Tie kaj alie malfermiĝadis societoj. Ankaŭ en Rusujo tia societo malfermiĝis kaj agis jam tute malkaŝe, laŭleĝe. La varsovia grupo, vo­lante agi ankaŭ malkaŝe, fariĝis filio de tiu rusa. Kaj la 6. dec. 1904 (ĝuste 11 jarojn post la fondiĝo de l’ unua — neleĝigita — grupo) la varsoviaj E-istoj fondis la unuan oficialan organizaĵon E-an en P. «Varsovia Societo E-ista». Z, kiu intertempe ree ekloĝis en Varsovio, rifuzis funkcion kaj tial fariĝis prez. Grabowski, vicprez. Leo Belmont, sekr. Kabe kas. Zakrzewski, kaj bibliotekisto Brzos­towski. Malgraŭ, ke en Rusujo la kondiĉo tiutempe estis plej fatalaj (milito kun Japanujo, revolucio en la lando, malfido de la pola socio al ĉio, kio havis ion komunan kun rusoj — kaj la varsovia societo estis filio de la rusa — suspektemo al la E-istoj mem), la nombro de la E-istoj post la unua jaro atingis jam 70.

Laŭ la regantaj tiam kondiĉoj, nenia presaĵo povis aperi sen la permeso de la rusa cenzuro. La sola inter ĉiuj rusaj cenzuristoj, kiu posedis E-on, loĝis en Peterburgo kaj eldono de E-a organo en Varsovio ne estis ebla. La polaj E-istoj estis devigataj kontentiĝi per la Nürnberga «Esperantisto».

La pola teritorio en tiu tempo estis dividita inter tri regnoj. Ĉiu el tiuj tri partoj: Polujo (rusa), Galicio (aŭstra) kaj Grandpolujo (germana) havis sian apartan politikan kaj ekonomian vivon. Tamen la spirita kunvivo — precipe inter la rusa P. kaj Galicio — ne estis interrompita. La gazetaro eliranta en unu terparto estis legata en la dua, libroj eldonataj en Galicio estis multe disvendataj en la Rusa P. kaj inverse. Tiel la interrilatoj inter tiuj du landpartoj estis sufiĉe viglaj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги