La Pola Literaturo estas jam de la komenco multe reprezentita. La nomon de Orzeszko famigis Z per la traduko de «Marta». Grabowski liveris al la E-istaro tre multe da polaj juveloj, el kiuj ni citu: «S-ro Tadeo» de Mickiewicz, «Pekoj de l’ Infaneco» de B. Prus, «Mazepa» de J. Slowacki, «Halka» (unua opero en E) de Wolski, «En Svisujo» kaj «Patro de Pestuloj» de J. Slowacki, «Consilium Facultatis» de J. Al. Fredro, Leono Zamenhof liveris al ni: «Aspazio» de Swietochowski, «Protesilas kaj Laodamia» de Wyspianski, verkojn de Reymont ktp. Kabe: «Fa­raono» de Prus, «Fundo de Mizero» de W. Sieroszewski, «La Interrompita Kanto» de M. Konopnicka k.a. Aliaj verkoj: «La Neĝo» de Przyby­szewski (trad. Ficowski), «Ŝi — La Tria» de Sienkiewicz (Grabowski), «Ni Sekvu Lin» de Sienkiewicz (Kuhl). «Quo Vadis» de Sienkiewicz, (trad. Lidla Zamenhof). El aliaj polaj aŭtoroj konataj estas en E: Balucki (trad. Ender kaj Grenkamp), Belmont (mem E-isto), Zeromski k.a. Nuntempaj polaj aŭtoroj: Tuwim (mem E-isto), Wittlin (trad. Wiesenfeld), Rzewski (trad. Domostawski) k.a. Poloj laborantaj ageme sur la lit. kampo de E: Zamenhofoj (Lud., Leono, Felikso, Lidja), Grabowski, Kabe, Zakrzewski, Brzostowski, Bujwid, Kuhl, Wiesenfeld, Dratwer, Dreher, Grenkamp, Alfus, Zawada. Originalaj verkistoj: Forge, Belmont, Karolczyk, Lejzerowicz, Sapiro k. a. Sciencaj verkoj: «Kvin prelegoj pri bakterioj» (de prof. Bujwid), «Estetiko en Medicino» (K. Ŝwiecicki) k.a. Kolekt­verko: Antaŭen Kun Kredo (eld. «Pola E-isto», 1912).

Aldono. Apartajn biografiojn de ĉ. 60 polaj E-istoj oni trovas sub la litero de ĉiu meritulo. Ne ĉiuj tamen estas tie troveblaj pro diversaj kaŭzoj (manko de loko aŭ materialo, ktp). Ĉi-loke ni mencias kelkajn nomojn de agemaj aŭ verkemaj pioniroj polaj. Ili estas (aŭ estis): d-ro Chybczynski (red de «La Kuracisto»), St. Czarnowski (vortaro kaj lernolibro), Kaz. Domoslawski, d-ro I. Dubrowicz, d-ro J. Geliebter el Zamoŝĉ, M. Guterman (vortaro), f-ino Emilja Hermelin (nevino de Z), F. Hiller (aŭtoro de E-a opereto), Jurysta, d-ro Karlsbad, J. Kaszycki (Krakovo), M. Kaus, J. Kostecki (L.K.), Cz. Kozlowski («Petaloj»), L. Krysta, A. Lipski, F. Lotto, O. Kuzma, Maske (polo eksterlande), J. Mikulski (artisto drama), d-ro P. Muszkatblat, d-ro A. Naumann, s-ino H. Neuberg (Krakovo), Pankratz (membro de la pola parlamento), Rudnicki, E. Ryttenberg (blinduloj), R. Rybczynski (lernolibro), H Schnü­tzer, W. Skalski (lernolibro) d-ro Sochacki el Deblin, A. Stankiewicz, prof. Swiecimski (dir. de gimnazio, kiun li disponis por la Pola E-Societo), prof. M. Sygnarski (lernolibro), St. Szabuniewicz el Moskvo, N. Szapiro (agema eldonisto e-a, Br. Szczepankiewicz, S. Szyk el Wilno, M. Trochimowski, J. Tuwim (plej fama nuntempa pola poeto), d-ro Wajsblum, K. Wasilewski, L.Wiener (lernolibro), d-ro Wizel, Al. Zambr­zycki (ced. de «La Farmaciisto») kaj K. Zajaczkowski.

Noto. Specialajn dankojn meritas pro grava helpo aŭ kunlaboro:

S-o J. Alfus (Krakovo)

«    W. Pfeiffer (Lodzo)

«    Dr W. Róbin (Varsovio)

«    Dr Sofio Zamenhof (Varsovio)

«    Dr Felikso Zamenhof †

F-ino G. Spiess (Dancigo)

«     G. Berg (Stokholmo)

S-o   H. Fischbach (Drahovice)

«     G. Vermandere (Antverpeno)

«     R. Kreuz (Ĝenevo)

F-ino E. Pastein (Varsovio)

«     H. Edelbaum (Varsovio)

E. WIESENFELD.

Pontz (ponc) Josef, germano, d-ro jura, notaria kandidato en Jablonec a. N. (Gablonz, Ĉeĥosl.). Nask. 5 jul. 1895 en Haslau apud Aŝ. E-isto de 1909. Aktive kunlaboris en la landa organizo, prezidis GEL.

Popov Aristo, bulgaro, instr. en vilaĝo Dolna Orjaĥovica. Nask. 17 apr. 1870 en D.O. Aktivulo de ĉ. 1897. Lernolibro, artikoloj, paroladoj.

Populara Esperanto-Biblioteko estas fondita en Amsterdam 1933 de neesperantistoj. Ĝi celis doni ĉiumonate bonan romanon malkare al abonantoj. Ĝi aperigis kvin numerojn, kaj poste ĉesigis la eldonon.

Por Recenzo. Novelo, originale de Sturmer. 1930, 61 p. «Brila pruvo pri la mozaikarta talento de la aŭtoro. Li estas nia plej hodiaŭa verkisto, kiun amuzas la akvoguto, ĉar en ĝi oni ludas la dramon de la mondhistorio. La lingvo estas moderna, ku­raĝa.» (Szilágyi, L.M., 1931, p: 49.)

Porto Carreiro Neto (portu karejru netu), Luiz de Costa, brazilano, d-ro, Inĝ., docento kaj asistanto ĉe la Politeknika Lernejo de Rio de J. Ĝen. sekr. de BLE kaj vicprez. de BKE, vicĉefdel. de UEA. Poeto kaj prozverkisto, du trad. romanoj en manuskripto. Kunredaktas kompletan P-E Vortaron.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги