Portugalujo. La unua portugalo, trovebla en la E dokumentaro, estas d-ro
En la unua periodo de la movado Proenca, Horner kaj Bemaldo estis la sana cerbo de la movado; Godofredo, d-ro Costa Esteves, Acacio Lobo, Eduardo Moreira iliaj viglaj helpantoj. Iliaj nomoj aperis ĉiam tra kursoj, paroladoj kaj artikoloj. Multaj efemeraj grupoj stariĝis kiel multaj kursoj en metropola kaj koloniaj urboj. Kiam okazis la registarŝanĝo en P en 1910, E servis por detrui neverajn noticojn dissendatajn eksterlanden de la malamikoj de la nova reĝimo. En 1916 la movado ĝuis gravan favoron de ĉiutaga ĵurnalo «Jornal do Comercio e das Colónias», kiu malfermis rubrikon sur la unuapaĝo sub titolo: Oficiala Fako de la Komitato «Por E en la Komerco». La komitato estrata de Bemaldo redaktis pli ol kvindek artikolojn. Pro sia agado meritas specialan mencion Lisbona E-Societo, en kiu sindone laboris Adelino de Carvalho kaj Etelvina Silva. La laboristoj tra Lisbona Verda Stelo kaj la Vero eldonis 6 n-rojn de la gazeto «Laboro» kaj poste 12 de «La Vero». En 1924 la societo «Rondo Amikeco» kaj aliaj fondis la PE-Asocion, kiu nacia societo laboris vigle en la sidejo de framasona lernejo, ĝis kiam militistaj diktatoroj ĝin okupis. De tiam PEA vivas kvazaŭ nur en poŝtkesto 279 Lisboa, en la espero de pli favoraj kondiĉoj. Saldanha Carreira oficiale gvidis kurson ĉe la Polico. La policistoj uzis kaj uzas E distingilon kaj iliaj turismaj servoj estis kaj estas oficiale uzataj de la ĉefdelegito de la P Teritorio de UEA laŭnecese. Post fermo de la unua kurso la kursanoj malfermis asocion PE Polica Asocio, bele meblitan de la ĉefkomandanto. Dum 1925 aperis 6 n-roj de la oficiala organo de PEA ĉefe per la donaco de Teixeira Lino-Fundao (Esk. 12.000 S 00). Dum 1927–30 la movado dormadis, nur la laboristaj E-istoj daŭrigis konstante kaj senlace la propagandon, kiu eĉ nun estas tre vigla. Registrindaj nomoj: Costa Junior, Irmundo Barros, Vicente Junior kaj Armando d’ Almeida. La ĉefaj nunaj laboristaj asocioj estas Ligo de l’ Okcidentaj E-istoj, Antaŭen kaj Nova Vojo.
En 1932 la movado reviviĝis post parolado kaj kurso gvidita de Saldanha Carreira antaŭ la mikrofono de la Radio Stacio CT. 1AA Lisboa de Abilio Nunes dos Santos. La instruo estis vera apostolado, la paroladanto profitis ĉiam la korespondaĵojn elvenantajn el la Asocio de Blinduloj, el la Malliberejoj ktp., por sin turni al ĉiuj, kiuj bezonis protekton kaj komforton kaj beni ilin per ripozigaj, mildigaj vortoj. Kiel sekvo, la unua kongreso de Radiotelefonio (1932) aprobis ĉiesvoĉe tezon prezentatan de radioamantoj de Barreiro, aklame apogante la decidojn de Kongreso de Radio-Kluboj okazinta en Cannes. La konkludoj de la unua Nacia Kongreso, por ke E estu akceptata kiel lingvo de la Radiotelefonio estas prezentitaj oficiale al la ministro.