Praha. Ĉefurbo de Ĉeĥoslovakujo; 848.000 loĝantoj. — 13-a UK 31 jul. — 6 aŭg. 1921; 2561 kongresanoj el 35 landoj. Grava oficiala simpatio. Decido pri centra organizo de la E­movado. — Samtempe 1–3 aŭg. okazis la fondo kaj 1-a kongreso de SAT. Honorprez. H. Barbusse. Oni malakceptis la neŭtralecan starpunkton. — Int. Konferenco Paco per Lernejo 16–20 apr. 1927, kunvokita de la Int. Eduka Oficejo el Ĝeneve. E kiel nura traduka lingvo. — 14-a Int. Katolika E-Kongreso en 1929 en la kadro de la miljarfestoj de s-ta Venceslav; 211 kongresanoj el 16 landoj.

Pratdesaba Josep, kataluno, astronomo, (posedas gravan privatan observatorion). Nask. 6 aŭg. 1870 en Vic. E-isto de 1906. Fond. kaj estis prez. de l’ loka EG; propagandisto ĉe sciencaj medioj.

Preĝlibroj (katolikaj). La unuan kat. preĝlibron verkis Beaufront (1893, 46 p., dua eld. 1902, 65 p.), kiu en 1906 prezentis ĝin al Papo Pio X-a. Pluaj preĝlibroj: «Katolika preĝaro», (v.) eldono de Espero Katolika, 180 p 1907. — «Spirita Juvelaro», 1910, 292 p. trad. el la nederlanda P.P. Pastro, 1910, 292 p. — «Migru kun mi», (v.) el la germana trad. Clemente, 1913. 336 p. — «Kat. Preĝlibro» (v.) de Carolfi 1922: 160 p. — E-a Preĝareto por katolikoj dum int. kunvenoj, 1924, 36 p. — «Kat. Preĝareto», 1929, 32 p. — «Preĝareto» de Carolfi, 1931, 48 p.

Frato W. van ZON.

Preĝo sub la verda standardo. Poemo de Z, kiun li verkis en 1905 okaze de la I-a UK kaj deklamis en la fino de sia kongresparolaĵo… el ĉiuj poemoj de Z estigas la plej ampleksan sentadon.,. Estas pulsado de la tuta mondo, kiu donas vivon al ĉi tiu poemo, kaj la koloron de l’ vivo.» (Artikolo de Behrendt en «Kongresa jubilea Libro», 1933.)

Preller Frans Jozeph, nederlandano katolika sacerdoto kaj dominikana pastro. Nask. 18 marto 1885 en Arn­hem E-isto de 1907. Starigis kun J.P.L. Niesten grupon en Nijmegen en 1909, helpis fondi NKEL, kies estrarano li estis dum multaj jaroj. Fa­ris prop. prelegojn kaj verkis multnombrajn artikolojn. Kunlaboris al «Ned. Katoliko».

Prengel Francis August, verkisto astrologia «Bydgoszcz, Polujo. Nask 26 jun. 1899 en Chicago, Usono. Teatro- kaj muzikkritikoj. Ĉiujare eldonas almanakon pri kosmaj influoj. Fervora propagandisto, gvidanto de la E-movado en B. Aranĝas ofte prelegojn kaj kursojn. Dum multaj jaroj gvidis agentejon «P. E-Servo». Estis la iniciatinto de l’ unuiĝo de ĉiuj polaj ES-j.

Presa Societo Esperantista. Fondita en Paris en 1904 por la presado kaj eldonado de E-aj gazetoj kaj libroj. Ĝi estis la unua pure E-ista entrepreno. Prez. de la administracio estis prof. Th. Cart, komerca dir. d-ro P. Fruictier, teknika dir. P. Lengyel. Inter la gazetoj de ĝi eldonitaj la plej grava estis la LI, kies red. Cart, ĉiam energie batalis por la Fundamento. Dank’ al tiuj gazetoj kaj al la multnombraj nur purstilaj libroj, kiujn ĝi eldonis, la ŝanĝemuloj de E estis venkitaj. Post la milito tiu societo devis ĉesigi sian ekzistadon kaj tute malaperis. Sed jam de 1908 la akciuloj de la societo decidis vendi la presejon al ĝia laborestro Viktoro Polgar kaj konservis nur la librejon–eldonejon. Laŭ I. POLGAR.

Preter la Vivo. Poemaro de Baghy. 1922, 128 p., dua eld. 1931. «En nia int. poezio ĝi estas nova venko, nova atingita ŝtupo kaj samtempe nova elira punkto por la estontaj formoj kaj serĉadoj. La tuta libro spiras per la plej alta kaj pura romantikismo kun aldono de la vagabonda estetiko.» (Skito, L. M, 1923, p: 98.)

Pri Esperanto. De C. Aymonier, el 1a franca trad. R. Ferter. 1913, 68 p. «Diskutado pri kelkaj ŝanĝoj de Ido proponitaj.»

Pri la origino de l’ homo. De Keith, el la angla trad. Brown kaj Cormick. 1928, 64 p. «Riĉa je interesegaj faktoj, je pripensigaj deduktoj». (G.S., „E“, 1928, p. 176.)

Pri l’ Moderna Arto. De Jan Brzekowski kaj S. Grenkamp. 1934, 32 teksto- kaj 68 kliŝopaĝoj. «Ĝi alportas multe pri la novaj «ismoj» de la pentroarto kaj en densa, drasta formo, plej taŭge konigas ĉion, kion estas necese scii pri la diversaj tendencoj.» (G. Avril, «Lingvo Libro" 1934, p: 29.)

Primmer John Boyd, skoto, kuracisto. Nask. 30 marto 1877 en Town­hill, Dunfermline. Dramverkisto. Prez. de Skota EF, 1918; kontribuanto al «Int. Medicina Revuo.»

Princo Serebrjanij. Historia romano de Alekseo Tolstoj, el la rusa trad. M. Ŝidlovskaja, 1912, 286 p. «Ĝi prezentas al ni la strangan caron, … kiam li fortege premas la bojarojn per la nove kreita korpuso de la «opriĉnikoj». La tradukistino skribis laŭ tre perfekta E-a stilo.» («La Revuo,» VII-a vol., p: 142.)

Printempo en la aŭtuno. Rakonto pri dolĉe melankolia renkonto. Originala romaneto de Baghy. 1931, 114 p. Aperis ankaŭ en hungara traduko. «Tiu idilio inter studento kaj filino de foirarlekenoj havas freŝe­con, koloron, naivecon ĉarmajn.» (G S. „E“, 1931, p: 145.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги