Pro kio? Kriminal-romano originale de Argus (ps. de F. Ellersiek). 1920, 158 p. «Vera policromano. Temas ne nur pri terura krimo kaj lerta trovado de l’ krimulo tra diversaj aventuroj kaj landoj, sed ankaŭ pri amnaskiĝo kaj ĝia evoluo al edziĝo inter la ĉefpersonoj. La verkisto mirinde uzas nian lingvan riĉecon.» (G.S. „E“, 1921, p: 55.)

Proleta Esperantistaro. Internacio de Proleta Esp-istaro (IPE) fondiĝis en 1932 rezulte de grava skismo en mezo de SAT, kiu estis ĝis tiam unueca mondorganizaĵo de iuj proletaj E-istoj (v. SAT, Laborista movado). Pro sia speciala «sennacieca» ideologio kaj gvidado, SAT jam en la unua tempo de sia ekzistado malkontentigis multajn prol. E-istojn. Ankoraŭ en 1922–1923 la ideaj kaj organizaj principoj de SAT estis forte kritikitaj el la flanko de SEU, kiu eĉ eldonis specialan deklaracion pri tio titolitan «Nia pozicio». Tamen ĉe la 3-a kongreso de SAT en Kassel 1923 estis atingita interkonsento kaj dum la pluaj kvin jaroj SAT kaj SEU harmonie kunlaboris en plena konkordo. Tiuj ĉi jaroj estis la plej progresaj jaroj de SAT-movado.

De post la jaro 1927, kiam la direkcio de SAT en Parizo komencis pli insiste propagandi en SAT-gazeto la ideologion de sennaciismo en ties malproksimen evoluinta formo, denove komenciĝis en SAT forta kritikado kontraŭ tiu tendenco. Grandan skandalon elvokis nova broŝuro de Lanti «Laborista Esp-ismo», kiu estis eldonita kiel kvazaŭa programo de SAT kaj kiu enhavis diversajn asertojn ne akcepteblajn laŭ la marksisma vidpunkto. Ĉefe la kritikoj devenis el la flanko de SEU-anoj.

Por repuŝi tiujn kritikojn, la direkcio de SAT en Parizo entreprenis fortan atakon kontraŭ SEU kaj precipe kontraŭ ties ĝenerala sekretario Drezen. Utiliginte la malfacilajn kondiĉojn de montranspagado el Sovet­unio al aliaj landoj, la direkcio akuzis SEU pri «intenca» retenado de la mono por malutili al SAT. Kaj kiam la opozicio decidis eldoni gazeton por kontraŭbatali, la direkcio eksigis el SAT Drezen kaj multajn aliajn opoziciulojn sovetiajn kaj alilandajn.

La konflikto atingis apogeon en okt. 1930. En Berlino fondiĝis Organiza oficejo de klasbatala SAT opozicio, kiu entreprenis eldonadon la gazeto «Internaciisto» responde al «Sennaciulo». En Leipzig komencis laboron nova sendependa eldonejo de revolucia E. literaturo «Ekrelo». Kontraŭ la alte leviĝinta opozicia ondo la direkcio de SAT asekuris sin per enkonduko de nova regulo ebliganta voĉdonrajton en SAT nur al la plenjarabonantoj de «Sennaciulo». Tiamaniere estis senrajtigita granda plimulto da SAT-anoj. Por ricevi aprobon al sia konduto, la direkcio aranĝis voĉdonadon, en kiu partoprenis nur ĉirkaŭ 600 personoj. Responde al tiu ĉi direkcia voĉdonado, la opozicio organizis en marto 1931 alian ĝeneralan voĉdonadon inter ĉiuj SAT-anoj senescepte: el 1256 voĉdonintoj el 30 landoj 1218 voĉdonis malfidon al la direkcio (sume, kun subskribintoj de kolektivaj rezolucioj entute 2700 SAT-anoj esprimis malfidon al la direkcio).

Ĉe la vica SAT-kongreso en Amsterdam en aŭg. 1931 la opozicia anaro aranĝis propran kongreseton, kiu decidis anstataŭ la organiza oficejo fondi Int. Unuigan Komitaton de Proleta E-Movado. Krom SEU, al la opozicio plene aliĝis Germana Lab. E. Asocio, Japana prol. E. Unio, Bulgara LEA kaj Nord-Amerika LEA (LEANA)­. Aliĝis ankaŭ certaj partoj de la lab. E asocioj franca, pola, brita, sveda, nederlanda, hungara, ĉeĥoslovaka, finna, norvega, aŭstra, hispana k.a.

Kiam evidentiĝis la neebleco devigi la direkcion de SAT reakcepti la eksigitajn membrojn kaj tiamaniere restarigi la unuecon de proleta E-movado, la skismo realiĝis definitive. Granda nombro da membroj forlasis SAT: el 6.500 membroj en 1929 — post du jaroj en 1932 en SAT restis apenaŭ 1500.

En aŭg. 1932 en Berlino okazis 1-a fondkongreso de IPE. Ĉeestis 348 delegitoj el 12 landoj. Ĉe tiu kongreso IPE konstituiĝis kiel unuecfronta klasbatala organizaĵo de ĉiutendencaj proletaj E-istoj dezirantaj praktike labori per E. por socialismo.

La faŝista ekrego en Germanlando detruis la junan IPE-centron Berlino. Estis ĉesigita la eldonado de «Internaciisto». Int. IPE-oficejo estis transportita el Berlino al Amsterda­mo, Holando. Kiel organo de IPE de post julio 1933 komencis aperadi nova gazeto «Sur Posteno» en Moskvo (de post okt. 1934 ĝi aperas en Amsterdamo).

En aŭg. 1934 en Lille (Franclando) estis kunvokita int. konferenco de IPE, partoprenita de 73 delegitoj el 9 landoj. Ĝi decidis starigi int. IPE–cenhon en Leningrado, plifortikigante samtempe la IPE-oficejon en Amsterdamo. Samtempe la konferenco alvokis ĉiujn e-istojn al IPE, SAT, ISE k.a. partopreni la laboron de PEK (Proleta E. Korespondanto), kiu prezentas la plej bonan bazon por unuecfronta agado de ĉiuj anoj de tiuj organizaĵoj. La 2-an IPE-kongreson la konferenco de Lille decidis okazigi en Antverpeno en 1935.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги