Ĉe sia fondiĝo IPE havis 7 landajn sekciojn kaj unuigajn komitatojn kun proks. 5.500 membroj. Fine de 1934 IPE havas 10 landajn sekciojn kaj 11 unuigajn komitatojn kun proks. 14.000 membroj; nome — sekcioj: SEU — 8000, GLEA — 2000, JEP — 800, Bulg. LEA — 500, Ĉinlando — 400, Brita LEA — 300, Japana Prol. E. Unio — 150, LEANA — 100, Saarlando — 100, Aŭstralazio — 100; unuigaj komitatoj: Nederlando — 200, Svedlando — 75, Hispanlando — 75, Norveglando — 50, Ĉeĥoslovakio — 50, Estonio — 50, Laivio — 50, Islando — 25, Danlando — 25, Greklando — 15, Svislando — 10 k.a. v. La. borista Movado. — N. NEKRASOV.
Proletaria Kantaro. 1924, 180 p. «La elekto de la kanto, ilia proleta tendenco, ilia int. valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank’ al la muziknotoj, faras el tiu volumo unikan verkon.» (Laŭ SAT-jarlibro, 1929/30.)
Prologo. Jubilea kolekto de originalaj poemoj, 1918–28, de
Promesoj. Kartetoj, aldonitaj al la unuaj lernolibroj de Z, kies teksto estas la jena: «Mi subskribinto, promesas ellerni la proponitan de D-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.» Subskribo. Sur la dorsa flanko: nomo, adreso. Personoj, principe kontraŭaj al ideo de lingvo int., aŭ neantaj ĝian eblecon, estis petataj resendi la karteton kun subskribo: «kontraŭ». Tiuj, kiuj estis pretaj ellerni la lingvon en ĉiu okazo, sendepende de nombro de adeptoj, devis respondi per la vorto «senkondiĉe». — ŜIRJAEV.
Prononco. v. Elparolo.
Propaganda pledvojaĝo al la oka Int. E-ista Kongreso (de Paris ĝis Kraków). Originale verkita de
Protestantoj. La strukturo de la prot. eklezio tute ne estas favora al enkonduko de helplingvo, ĉar int. rilatoj preskaŭ ne ekzistas. Eĉ en la naciaj eklezioj mem estas tiel profunda malunueco, ke int. organizo ŝajne ne estas ebla. Nur en la lastaj jaroj komenciĝis int. movado, kiu ne nur celas la prot. sed ankaŭ aliajn ekleziojn: La Tutmonda Unio por int. amikeco inter la eklezioj. Prot. pastroj ofte uzis kaj fervore propagandis E-n. La unuaj inter ili certe estas Schneeberger, (Svisujo) kaj Rust (Anglujo). En 1908 ili eldonis gazeton La Biblia Tradukisto, ties celo estis baldaŭ kunmeti plenan tradukon de la Biblio. Pastro Ashley (Anglujo) en 1913 komencis kolekti la E-istajn prot. ekleziulojn en speciala Ligo: «Eklezia E-ista Ligo» kaj li komencis eldoni revueton. Sed la agado baldaŭ finiĝis. En Finnlando la luterana pastro H. Pätiälä, eldonis gazeton «La Kristana Espero» en 1920. Li tre fervore propagandis E-n. Ankaŭ lia laboro devis ĉesi pro manko de intereso en la ekleziaj rondoj.
Inter la neekleziaj prot. organizaĵoj estas du grandiozaj movadoj de la
(v Biblio, Diservoj, KELI Societo de Amikoj.) — P. HÜBNER.
Organizo fondita en 1913, de protestanta pastro A.J. Ashley (v.) estis la Eklezia E-Ligo. La Ligo, precipe ĝia fondinto, eldonis de 1918 ĝis 1923 propran revuon «La Eklezia Revuo». Celo estis per E kunigi la laboron de diversaj eklezioj kaj krei laborkomunumon inter ili. La Ligo de 1923 ne plu funkcias. P.B.
Proverbaro Esperanta, aranĝis Z laŭ la verko de sia patro (Frazeologio rusa-pola-franca-germana). Dua eld. 1905, 82 p. 1932 proverboj, aranĝo laŭ temoj; aboca registro. _