Prozo Ridetanta. Noveloj, originale de R. Schwartz. 1928, 172 p. «La aŭtoro majstre uzas nian lingvon, kiu ĉe li estas ĉiam vivplena. Li brile sukcesas kiel humoristo kaj vortludanto. Li ĵonglas kun la vortoj, kiel ĵonglas la vivo mem.» (Akademia Raporto, 1929.)

Pruski Czeslaw, polo, magistro de juro. Nask. 1897 en Siedlce. E-iĝis en 1913 en Kronŝtadt (Rusujo), fondinte gimnazian E-rondeton. En multaj rusaj urboj laboris por E. Post la milito revivigis la movadon en S. Multaj kursoj, prelegoj aranĝaĵoj.

P.T.T. (Poŝto, telegr,afo, telefono). Se iu medio nepre bezonus int. ligecon, ĝi estus la universala organizo pri poŝto kaj telekomunikoj. Multaj malhelpoj devenas el manko de lingvo komuna, ne nur por la administraciaj rilatoj, sed ankaŭ por la uzantoj.

Jam en 1892–93 en Rusujo oni sendis senmalhelpe telegramojn en E. La administracio oficiale donis 30 dec. 1904 permeson sendi telegramon en E lande kaj eksterlanden, je la kondiĉo prezenti samtempe nacilingvan tradukon.

Dum la unua UK en 1905 Dueros proponis akceptigi E-n por telegrafaj rilatoj. La poŝtisto Chavet rimarkigis, ke tiu propono bezonas fakan studon, kreskado de la movado ne okazas pro oficialaj decidoj, sed kontraŭe la permesoj, akceptoj, decidoj rezultiĝas el la uzo mem de la lingvo.

En 1906 la «Boletin telegrafico» de Brazilo 30 nov. entenas oficialan akcepton de E, kiel klaran lingvon por telegramoj en la landa servo. Tiun gravan decidon oni ŝuldas al la deputito kaj ĵurnalisto Medeiros E. Albuquerque, prez. de la Brazila E Klubo. En 1908 la poŝt­ministerio de Germanujo komisias d­ron Schwelembach, ĝen. poŝtinspektoro, ĉeesti la 4-an UK-n. Raporto favora aperas en la «Deutsche Verkehrszeitung».

En la personaro mem jam eksentiĝas la volo grupiĝi por komuna laboro. En 1909 amerikana kolego Lisle Teewilfeger skribas pri E al la ĝen. poŝtdirektoro de Usono. Tiu akceptas la proponon raporti pri la stato de la lingvo. En 1910 Paŭlo Schmidt, agema leterportisto ekinteresas plurajn personojn: kursoj estis organizataj kaj societeto «Post-E-isten Verein Z» estas starigata. En 1911 li notas, ke en multaj landoj la UEA-delegitoj estas P.T.T.-istoj. Nova fakgrupo aperas en Görlitz, la «Deutsche Post» publikas varbajn artikolojn. En Francujo la poŝtisto Ballandier prezentas deziresprimon al la 11-a Kongreso de la ĝen. Asocio de P.T.T. en Francujo, kaj ĝi estas unuanime akceptata. Ĝi petas, ke E estu akceptata por la diversaj fakekzamenoj apud la ceteraj lingvoj.

Schmidt (Dresden) iniciatis starigi 17 aŭg 1911 la Int. Ligilon de P.T.T.-E-istoj (ILEPO). Unua prez. fariĝis A. Behrendt. Samtempe Ballandier kaj G. Chavet starigas P.T.T.-asocion de Francujo kaj Kolonioj en Paris sub la prez-eco de M. di Rienzi. Samjare E-istaj kolegoj oficiale deĵoras ĉe la Int. Ekspozicio de Dresden. Dum la UK en Antwerpen okazas la unua int. kunveno de P.T.T.-istoj; bonaj novaĵoj el Francujo kaj ankaŭ el Rusujo, kie kursoj okazas. Sub la lerta gvidado de Behrendt la ligo vigle laboras. Int. organo Poŝtista E-isto aperas, red. Behrendt; interesaj fakstudoj. Behrendt prezentas al la «Reichspost» plenan raporton rilate al la E-movado inter P.T.T.- istoj.

La poŝtadministracio de Holando en 1913 permesas, ke la E-istaj poŝtistoj surportu la verdan stelon ĉe uniformo. La unuan fojon oni povis vidi en Belgujo en poŝt­ejo de Charleroi pendindikilon «Oni parolas E-n». Samjare la ligo Informiĝis, ke d-ro Kroita gvidas kurson ĉe la faka lernejo de Tokio. En 1914 la administracio de Francujo permesas kursojn en la ĉefa poŝtejo de Paris, sed la mondmilito ĉesigas ĉion.

En 1919 kelkaj E-istaj poŝtistoj per korespondado denove prenas kontak­ton. En 1920 ILEPO regrupiĝas. Provizora komitato: R. Huber, Svis­njo; O. Reber, Germanujo kaj Rienzi, Francujo. La franca E-ista Poŝtasocio revekiĝas; prez Rienzi, vicprez. Dupeil. Bona artikolo en «La France Postale» de Rienzi. En Rusujo aperas unuarange nova ideo. Kvar­ diversspecaj poŝtkartoj kaj kovertoj en kelkmiliona preskvanto havas tekston en E: Poŝta Karto», «Por Respondo», «Kun afrankita respondo», «Poŝto», «Fermita letero», ktp. ILEPO laboras pli efike. Kursoj en Berlin, Düsseldorf, Essen, Münster, Leipzig. En Brazilo Couto Fernandez daŭrigas la laboron­; estona poŝtdirekcio permesas en poŝtejoj indikilojn montrantajn la adresojn de E-grupoj. Kursoj okazas en Finnlando, Hispanujo, Portugalujo. Persujo kaj Japanujo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги