En 1921 la Int Oficejo de la Telegrafa Unio en Bern enketas pri E per cirkuleroj apud la diversaj administracioj. Samjare en julio aperas la unua numero de La France Postale E-iste» (Rienzi). En aŭg. okaze de la UK estas la unua kongreso de ILEPO. Nova estraro — Reber, Rienzi, Spielmann, Rippel. Laŭ la enketo de Telegrafa Unio E-istaj P.T.T.-istoj estas entute 1874 (Argentino 1, Aŭstrujo 2, Belgujo 5, Brazilo 34, Britujo 10, Ĉeĥosl. 307, Finnlando 15, Jugos­lavujo 32, Egiptujo 1, Estonujo 23, Francujo 70, Germanujo 1230, Nov­zelando 2, Nederlando 75, Rusujo 11, Svedujo 2, Svisujo 37, Hungarujo l, Usono 27).

En okt. 1922 aperas en Francujo la int. fakorgano «La Interligilo de l’ PTT». Ĝin eldonas la Unueca Poŝta Federacio de Francujo. La organo estas dissendita tra la tuta mondo petante informojn pri la diversaj federacioj. Ankaŭ dum la UK-j E kaj poŝtafero interrilatas. Kolegoj deĵoras ĉe la giĉetoj dum tiuj grandaj kunvenoj kaj estas uzataj specialaj stampiloj (v.). En 1923 en La Policisto aperas nova fakorgano: La Poŝtisto. La du organo ne estas aparte aboneblaj. La kunlaboro ebligis sekve de interkonsento de Manch (red. de La Policisto) kaj Reber (red. de La Poŝtisto). La inter konsenton aprobis la samjare okazinta Liga Kunveno en Nürnberg. Ekde tiu tempo la Ligo nomiĝas ILEP­TO ĝia prez. estas Spielmann.

En 1924 la Poŝta Federacio de Francujo ĉesas subteni la eldonon de la Interligilo de l’ PTT. Dum la kongreso de Wien La Interligilo farigas oficiala organo de la ILEPTO. Ellaboro de petskribo favore al E. Oni prezentas la petskribon al la Universala Poŝt-Unuiĝa Kongreso en Stockholm, tamen senrezulte. La sve­da kaj URSS-aj Federacioj aliĝas al la Ligo. La Ligo de la Nacioj rekomendas E-n por telegrafado kiel klaran lingvon.

En 1925 la USSR-a Poŝtadministracio eldonas la unuan poŝtmarkon en E. Kongreso de Genève. Petskribo al la Unuiĝo Telegrafa celante akcepton de E en telegrafado. La akcepto okazas helpe de Komerca Ĉambro de Paris kaj de ICK. La brita fakfederacio aliĝas ĉi-jare al ILEPTO.

En 1926 aperas la grava lernolibro de Behrendt «Lehrbuch mit Schlüssel für Post-, Telegraphen-, Fernsprech­und Funkbeamte» (Lübeck). Aperas la dua E-a poŝtmarko en USSR okaze de kongreso de SAT. La kunveno de la Internacionalo de l’ PTT invitas ILEPTO-n. En 1927 la movado forte vigliĝas. Aliĝas la irlanda kaj latva fakasocioj. Aperas la tria oficiala E–lingva poŝtmarko en USSR. En 1928 la int. aertrafika kompanio Farman sciigas sian plenan subtenon al ILEP­TO. Okaze de la UK en Antwerpen, kunvenas la ILEPTO-anoj. Ellaboro de ĝenerala regularo, kiu ankaŭ nun estras la afergvidon ĉe la Asocio.

En Ĉinujo, pere de agado de kolego Sun, en Ĉina Telegraf­isto (Sanghai) aperas tuta rubriko en E. En Bulgarujo la Ĉefdirektoro de l’ PTT permesas kaj rekomendas E-n en la poŝtservo al la tuta personaro.

En 1929 aliĝas Aŭstrujo Polujo, Jugoslavujo, USSR, Germanujo. Dum la UK en Budapest (ankaŭ kunveno de ILEPTO) barono Szalay, ĝenerala direktoro de la hungara poŝto, estas nomita hon. prez. de ILEPTO por danki lin pro la granda subteno de la movado. En 1930 la Interligilo fariĝas ilustrita revuo kun fakrilata parto. Sendo de petskribo, favore al E, al 100 poŝtadministracioj de la tuta mondo. Liĥtenstejn eldonas E-surskriban poŝtkarton.

En 1931 komenciĝas la preparaj laboroj por starigi Int. Poŝtakademion. La preparanta komitato akceptas E-n kiel helplingvon. Sukcesoj, dank’ al la agado de Borel, ĉe la Lyon la Doua Radiostacio. En la unua kvarono de 1932 Grekujo kaj Jugoslavujo akceptas kaj oficiale propagandas E-n inter la poŝtistaro. Dum la UK de Paris, Spielmann abdikas kaj nova prez. estas elektata: Dufrenne (Holandano). «Interligilo» festas dekjaran aperadon. Rumana poŝtdirekcio akceptas kaj subtenas E-n, donas informojn en «Interligilo». Dufrenne faras depost la komenco de 1933 skriban kurson en la holanda fakrevuo «Orgaan». Kune kun la Cseh-instituto de Arn­hem li sukcesis organizi fakkurson por la tutmonda poŝtservistaro. La Univ. Unuiĝo en Bern invitis al la kurso ĉiujn PTT-administraciojn de la mondo. La kurso okazis kun plena sukceso. Partoprenis 117 gekolegoj el Belgujo, Francujo, Hungarujo, Nederlando, Svedujo kaj Svisujo. La lasta grava okazaĵo: la poŝta administracio de Hungarujo printempe 1933 eldonas oficialajn poŝtkartojn kun teksto en E; ĝin sekvis aŭtune Brazilo per simila eldonaĵo.

La E-a PTT-movado havas sian specialan rolon en la E-movado. Kiel bonsukcesa fakmovado, ĝi apogas kaj subtenas la tuton.

Noto. La artikolon reviziis H. Rippel (Würzburg)

ROBERTO kaj PETRO FILLIATRE.

Puff Ludwig, germano, seruristo. Nask. 1 junio 1888 en Frankfurt a. M. E-isto de 1921. Funkciulo en la lab. ­E-grupo kaj distrikto. Gvidis (ankaŭ en Svedujo) kursojn laŭ rekta metodo, kaj verkis lernolibrojn. Kunfondinto de la Socialista E-Asocio kaj estis ties prez.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги