Revoluciaj Esp.-Verkistoj unuiĝis en Int. Asocio de Rev. E.-Verkistoj (IAREV) en 1931. IAREV iniciatiĝis samtempe en du diversaj landoj, komence sen ia reciproka interligo — en Sovetunio kaj Germanlando. En Moskvo la asocion iniciatis N. Borisov (el Rarkov), N. Hohlov kaj N. Nekrasov. En Germanlando, en Leipzig la ĉefa iniciatinto estis J. Flamo (el Estonio) kun partopreno de la konata germana rev. verkisto Ludwig Renn, kiu tiutempe nur antaŭnelonge E-istiĝis kaj komencis verki en E. Baldaŭ la ambaŭ grupoj unuiĝis kaj la nomitaj personoj ekformis provizoran estraron de IAREV, samtempe Renn estis unuanime elektita kiel prezidanto. Kiel centro de IAREV estis elektita Moskvo, sub la senperaj aŭspicioj de Int. Unio de Rev. Verkistoj. La sekretariaro de tiu ĉi lasta elektis specialan komisionon por enketi pri IAREV, konsistantan el itala verkisto G. Germanetto, hungaro J. Matejka kaj bulgaro G. Bakalov. Laŭ la raporto de tiu ĉi komisiono IAREV estis konfirmita oficiale kiel sekcio de IURV.
Baldaŭ al IAREV aliĝis kaj subskribis ĝian ideologian deklaracion: L. Bergiers, V. Bobinskij, A. Arima, M. Irĉan, L. Ivn, E. Izgur, V. Jurezanskij, V. Kuzmiĉ, M. Ljubin, I. Majeroviĉ, S. Michalicska, E. Miĥalski, I. Miŝin, N. Pargaĉevskij, S. Pilipenko, V. Polakov, S. Rublov, A. Schwenk, G. Sevak, D. Snejko, E. Spiridoviĉ, I. Tkaĉuk, Samil Usmanov k. a Krom tio multaj konataj verkistoj proletaj esprimis sian simpation al IAREV kaj promesis sian helpon, inter ili Henri Barbüsse, Romain Rolland, grupo de ukrainaj kaj blankrusaj verkistoj.
En 1932–1933 en Moskvo estis eldonata ampleksa revuo de IAREV «La Nova Etapo», red. de N. Nekrasov kaj dediĉita precipe al literaturo, kulturo kaj lingvoscienco. Samtempe Ekrelo eldonis kelkajn apartajn verkojn de IAREV-anoj: J. Flamo — «La maja festo», Ĥ. Ĥrima — «Ĉe abismo», V. Kuzmiĉ — «Solidareco», M. Ljubin — «La Himno», E. Miĥalski — «Fajro kuracas» k.a.
En 1934 post kiam ĉesis aperi «La Nova Etapo», red. de N. Nekrasov, IAREV transiris al E. Miĥalski en Stalino (Ukrainlando), kiu entreprenis kun helpo de H. Bourguignon en S. Maximin (Franclando) eldonadon de alia organo de IAREV. «Proleta Literaturo». N. NEKRASOV.
Revolucio en la lingvoscienco. Skizo de
Revuo de la Kongresoj. E-a aldono al «Revue des Congrès» oficiala organo de la «Office Central des Institutions Int.» en Bruselo. De apr.-sept. 1910 aperis 11 n-roj, la lastaj 5 n-roj estis nomataj: «Int. Revuo de la Kongresoj kaj Paroladoj». Entute 50 p. 29×20. P. TARNOW.
Revuo Internacia. Monata gazeto por la vivo int. kaj por la lingvo E. Red. Ivan Seleznjov kaj Ŝidlo. Nov. 1902-marto 1903, Bystřice-Hostýn. Eld. Čejka. Entute 160 p. 20×13 cm. «Progresema, klera, ĝi estis tro bona por sia epoko, kaj pro tio ĝi ne trovis merititan sukceson, nek subtenon.» (BIL, 3193.)
Rhodes (roŭdz) Frank Cockshott, anglo, agento. Nask. 27 sept. 1879 en Oakworth, Keighley. Propagandisto de 1904.
Rhodes (roŭdz) Joseph, anglo, ĵurnalisto. Nask. 9 jul. 1856 en Keighley, mortis 28 febr. 1920 en K. Ekaŭdis pri E en 1901 (E-isto 5260). Starigis la unuan E-societon en Anglujo en K., nov. 1902. Verkoj: Traduko de „Ekzercaro“ — «First Lessons in E»; «Vortaro de E-aj Rimoj»; kaj la ankoraŭ uzata E Dictionary», 547 p., 1908.
Rhorer (rorer) László, hungaro, d-ro, prof. de la medicina fiziko en univ. en Pécs. Nask. 18 okt. 1874 en Budapest. Prelego pri la televido dum la Somera Univ. UK en Budapest. Estis prez. de la loka grupo.
Rian Ragnvald, norvego, komercisto en Frondheim. Nask. 17 sept. 1891 en Skogn. E-isto de 1906. Multjara prez. de EG en T, kursgvidanto en Levanger kaj T. Sekr. de NEL 1912–13. Del. de UEA de 1913. Verkis gramatikon por koresponda kurso 1923 kaj Plenan N-E Vortaron kun 20 mil vortoj kaj vortderivaĵoj, 1932.