Rebíček (rĵebiĉek) Josef, ĉeĥo fervoja oficisto en Olomouc. Nask. 6 aŭg. 1875 en Salgotarjan (Hungarujo). Ellaboranto de fervojfaka terminaro. Memstare eld.: «Int. konvencio pri fervojaj person-, pakaĵ- kaj fretaĵ-trafikoj», 1930.
Recenzo. V. Kritiko.
Redondo Ituarte Fernando, hispano, militisto, staba subkolonelo. Nask. 2 nov 1882 en Mahón, Bafeares. Estis kunlaboranto de respublikanaj kaj socialistaj gazetoj pri temoj E-a, teozofia kaj politika. Fond. du EG-jn, gvidis multajn kursojn. Kunlab. al kelkaj E-revuoj kaj nun dir. de «HEGazeto». Kunlaboranto de la Enciklopedio.
Reed (rid) Edwin C., usonano, ekonomiisto kaj advokato. Nask. 17 aŭ 1877 en Cambridge (Mass) E-isto de 1903. Sek. de EANA 1908–13.
Reed (rid) Ivy Kellerman, usonanino, edzino de E. C- Reed. Nask. 8. jul. 1877 en Oshkosh (Wisconsin). E-isto de 1905. Aŭtoro de lernolibro, tradukinto de «Kiel Plaĉas al Vi»; ’ kaj «Reĝo de la Ora Rivero».
Reformoj en E. Reformo estas sistema ŝanĝo de fundaj lingvo-elementoj. La R-ismo naskiĝis kune kun E: de 1891 ĝis 1894 la gazeto «Esperantisto» estis plena de diversaj R–provoj. Devigite de multflankaj postuloj, Z mem publikigis en 1899 plenan R-projekton kaj submetis ĝin al voĉdonado. La projekto kaj ĉia ŝanĝo estis forĵetita (v. Reformprojekto de Z 1894.) Malkontente pro tio, multaj R-emuloj forlasis E-n, sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile. Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la — eterne diskutebla — perfekteco. Vere post la ĉeso de la diskutoj E tiel bone prosperis, ke kelkaj eminentaj R-uloj (inter ili Grabowski) revenis al la movado. La R-agitadoj de la Kanada gazeto (La Lumo) kaj de Paul Berthelot (1903–04) restis neatentitaj. En 1907 sekvis danĝera atako, fare de l’ «Delegacio por la adopto de helplingvo internacia», kiu «principe adoptis E-n», sed praktike — Idon (v. tie). Tamen, E estis jam tiom fortikiĝinta, ke ĉi tiu atako ne povis ĝin grave vundi, malgraŭ ke proksimume la dekono de la E–istaro, inter ili tre eminentaj E-istoj: de Beaufront (patro de Ido), Moch, Ahlberg, Kofman, Schneeberger ktp. aliĝis al la nova lingvo. Sed la E–istaj amasoj (jam ekzistis tiaj) restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la R. ĉesis esti interna afero, ĝi izoliĝis. La reago de l’ skismo estis, ke inter la E-istaro pliiĝis la konservismo, ĉio nova iĝis suspektinda. La ĉefa celo de la E-a Akademio kaj Lingva Komitato estis de tiam la konservo de la lingvo kontraŭ ĉia R. Post ĉi tiu tempo R-oj ne plu endanĝerigis la lingvon; la provoj de
Oni ne devas intermiksi kun R. la pacan
KALOCSAY.
Noto de M.C. Butler. «Deper» estas privata inventaĵo absolute neakceptebla.