Richard C. Vincent, franco, loĝanta en Maroko, ĥemia inĝ. Lernis E-n en 1898. En 1905 paroladoj en «Cercle Communiste» en Genève (Svisujo) pri E. Samtempe kunlaboris kun P. Berthelot ĉe la gazeto, «E», poste oficiala organo de UEA. En 1906 fondis kun Evstifeieff, Berthelot, Louis, Blangarin ktp. la gazeton «Int. Socia Revuo». Del. de UEA de ĝia fondo, 1908. Ekpropagandis en Tanger (Maroko) en 1912. Kursoj tie en 1912, 1923, 1925 kun int. aŭdantaro.

Richardson (riĉardsn) Austin, anglo, abato, prof. de la angla lingvo en Instituto St. Louis, Bruxelles. Nask. 21 okt. 1843 en Amugnoabah apud Bombay, de anglikanaj gepatroj. Fariĝis katoliko en 1864 kaj pastriĝis en 1873. Vojaĝante al la UK en Bern kaj al la 4-a Kongreso de IKUE en Roma, pasigis kelkajn tagojn ĉe s-ino M. Milson, en Bossey, Francujo, por prepari la farotaĵojn de la du kongresoj, mortis tie 19 aŭg. 1913 Pro subita sufokatako. Diservon, okazintan por li, 26 aŭg. dum la UK en Bern, parto­qrenis ankaŭ Z. Estis animo de la katolika E-movado, prez. de IKUE kaj de Belga Kat. Ligo E-ista, dir. de «Espero Katolika». Predikis ĉe la UK en Cambridge. Defendis E-n kontraŭ Idistaj atakoj.

Richardson (riĉardsn) Esther S., ­anglino, oficistino. Nask. 16 apr. 1903 en Woodborough. E-isto de 1918. Sekr. de Orientmezlanda EF de 1926.

Richet (riŝe) Charlen, franco, famega scienculo. Nask. 26 aŭg. 1850 en Paris. Prof. ĉe la Fakultalo de la Medicino, ano de la Scicnca Akademio. Publikigis sennombrajn verkojn pri medicino kaj ankaŭ poeziaĵojn, dramojn, romanojn. Pioniro de la aviado, apostolo de la pacifismo, ktp. Ricevis la premion Nobel por la medicino. Tia grandanima sciencisto estis destinita kompreni la E-an movadon. En ĉiu okazo li montris sian simpation, farante paroladojn, skribante artikolojn, ktp. Du el liaj verkoj: «Paco kaj Milito» kaj la tragedio: «Sokrato» estas tradukitaj E-en.

Riedel (ridel) Kurt, germano, d-ro fil., docento ĉe la pedagogia instituto de la Teknika Altlernejo en Dresden. Nask. 29 okt. 1891 en Jugelsburg. Prelegis pri E en la Ped. Instituto, Dresden. Estis red. de «Int. Ped. Revuo», 1929–33.

Riefling Bruno, norvego. Nask. 8 okt. 1895, mortis 22 dec. 1918. Studis filologion. E-istiĝis en 1912. Plej kapabla propagandisto kaj entuziasma E-isto, kun idealista kredo je la mond­lingva afero, laboris por E per artikoloj kaj paroladoj. Aŭtoro de plena lernolibro, 1918. Elektiĝis prez. de NEL 1918, nur 2 monatojn antaŭ sia morto.

Rienzi (Michelis, di) Emile, franco poŝta inspektoro (pensiita). Nask. 23 okt. 1861 en Marseille. Verkis multajn francajn librojn, ŝatas precipe la epizodan historion. Propagandis E-n per paroladoj. Redaktis la «France Postale E-iste», 1921–23.

Rikand Hindrek, estono, poŝtdirektoro, dipl. E lektoro. Nask. 22 dec. 1874 en Vöru. Gvidis multajn kursojn, paroladis kaj skribis artikolojn pri E, verkis «Estonan E-Vortaron». 1931 Eksestrarano de EAE, ktp.

Rikke — Tikke — Tak. Romano de Conscience, el la flandra trad. Maria Posenaer. 1912, 112 p. «Suferoj de du gejunuloj, amantaj unu la alian, sed perforte disigitaj. Korekta kaj bela stilo.» (A.S., «Ondo de E», 1912, p: 177.)

Rimo. Ĉe la unuaj poetoj de E (Z, Grabowski, ktp) ni trovas nur pu­rajn rimojn (sendi-plendi, koro-floro). Sed ĉar tiaj rimoj estas troveblaj nur en limita kvanto, oni tre ofte renkontas ĉe ili sufiksrimojn (adas­ismojn), t. e. rimadon per sama elemento (dividitaj-disbatitaj, plorema–kantema), kiu propre ne estas rimo, nur vortripeto. Lastatempe pli kaj pli validiĝis la tendenco elimini la adas­ismojn, kaj helpi pri la rimmalriĉo per alia rimedo, per la t.n. parenc­rimoj. La parencrimoj utiligas la fonetikan parencecon inter la konsonantparoj b-p, g-k, d-t, f-v, ĉ-ĝ s-z, a-j, r-l, m-n (plenda-fremda, dolĉa — sorĉa, granda-migranta, glaso-nazo, ktp.). Precipe ĉe rusoj oni trovas krome radkrimojn (abortajn rimojn), tio estas: rimantaj radikoj kun diversaj finaĵoj (anĝelo-peli, grandaj–lando); ĉi tiu rimkutimo ŝajnas tute maltaŭga por E, kie la finaĵoj estas klare elparolataj kaj devas ne esti englutitaj. Vastan pritrakton de la tuta rimproblemo oni trovas en «Lingvo, Stilo, Formo» de Kalocsay.

Ĉar la E-aj rimoj estas ligitaj al la radikoj, oni povas, pli facile ol en iu alia lingvo, kunmeti E-ajn Rimarojn. Tiaj Rimaroj aperis de Rhodes (1905), de Parisot kaj Cart (1909), de Avoto (1918), de Jau­motte (1931), de Waringhien (1932). La dua kaj precipe la lasta (v. Parnasa Gvidlibro) enhavas ankaŭ pritrakton de poetiko.

Oni ne malmulte mokis pri ĉi tiuj Rimaroj, asertante, ke al vera poeto ili ne estas necesaj. Nu, estas vere, ke originalajn poemojn, kie la penso devas naskiĝi kun la formo, oni apenaŭ verkas per la helpo de tia lambastono. Sed ĉe tradukoj, ili povas ŝpari multan tempon kaj cerbumon.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги