Rahamagi Johannes Adolph, estono, presejestro, ĵurnalisto. Nask. 28 jan. 1883 en Maidla, pereis dum la mondmilito senpostsigne. La unua antaŭenvida, celkonscia organizanto de la E-movado estona, kunfondinto de la unua estona ES (Tallinn, 1907), red de la unuaj estonaj E gazetoj «Eldonaĵoj» kaj «Estlanda E-isto» (1907–08). Verkis kaj eldonis kelkajn lernolibrojn.
Rajcz (rajci) Rezsö, hungaro, d-ro, fervojoficisto. Nask. 1886 en Debrecen, mortis en 1919 en Budapest, sekve de pulmmalsano, ricevita kiel arestito pro politikaj akuzoj. Dum multaj jaroj vivigis la E movadon en Debrecen, poste laboris en Budapest. Ĉe la UK en Bern gajnis la oratoran konkurson. Fervore partoprenis ankaŭ la vegetaran E movadon. Multaj artikoloj pri kaj en E, tradukoj kaj originalaj poemoj en La Verda Standardo kaj aliaj gazetoj. (I. «H. E-isto», febr. 1920.)
Rajtigitaj delegitoj. v. Organizo.
Rakonto al mia Belulino. De
Rakontoj de
Rakontoj por Geknaboj. De
Rakontoj pri Feinoj. De
Rakuŝa R., prof. en Maribor (Jugosl.). Trad. la slovenan rakonton de Ivan Cankar «La servisto Jernej kaj lia rajto» (aperis en «E-a Praktiko»), verkis por «Konkordo». Komitatano de JEL.
Ramboux (ranbu) Georges, (ps. Max Roub), franco, pastro kaj ĵurnalisto. Nask. 28 jul. 1887 en Reims. Direktas aŭ redaktas multajn katolikajn revuojn en Francujo, kunlaboranto de la Papa Katolika Jarlibro, ktp. De 1910 kunlaboris en la katolika E-ista movado. En 1924 dir. de «Espero Katolika». Fondis dusemajnan gazeton «Katolika Vivo» (1931). Restarigis la francan kat. Ligon E-an (1924), kies sekr. li estis, poste prez. ĝis 1932. Organizis Katolikan E Kongreson en Paris, 1925. Fondis «Skolta Heroldo,» 1926.
Ramo E. — ps. de s-ino M. Milson, tradukinto de la romano «Fabiola». (v)
Ramstedt Gustav John, finno, d-ro, prof. eksministro. Nask. 22 okt. 1873 en Tammisaari. Univ. prof. pri altaja lingvoscienco, 1918, de 1919 ĝis 1930 ambasadoro de F. en Tokio por Japanujo kaj Ĉinujo. Sciencaj esplorvojaĝoj en Mongolujo kaj Ĉinujo. Unu el la unua finnaj e-istoj (de 1891). Propagando kaj kursoj. En 1908 serio da prelegoj en la Univ. de Helsinki pri «Lingvoscienco kaj E». Tradukis el finna kaj japana lingvoj multajn versaĵojn, kiuj aperis en diversaj eldonaĵoj, i.a. en «Voĉoj de popoloj» (Kabe). Per sia aŭtoritato kiel lingvisto kaj diplomato multe helpis al la movado ĉe la oficialaj rondoj. Dum sia restado en Japanujo subtenis E-n en tiu lando.
Ranft Walter, germano, bankoficisto. Nask. 2 apr. 1892 en Niederlössnitz apud Dresden. E-isto de 1911. Veninte al Dresden en 1920 li unuigis la tieajn grupojn al 500-membra societo, kies prez. li estis dum kelkaj jaroj. Afergvidanto de GEA, 1920–24. Fondis en 1922 la KEU en Dresden-Radebeul, kies prez. li estas, kaj red. ties bultenon «La Komerco».
Raporto de la Aerologia Observatorio de Tateno (apud Tutiura). Verkita de Oishi. Unua volumo 1926, 213 p, sesa 1931, 210 p. Pri la lasta. Grandformata kajero, kun multaj cifertabeloj, pri la observadoj, tarifaj surtere, pri ĉiuj aeraj fenomenoj. Plie estas raporto kun teksto.» (G.S., „E“, 1932 p:106.) Gravaj dokumentoj pri la scienca uzado de E en Japanujo.
Rawson (roson) Roy Robert, aŭstraliano, librovendisto. Nask. 11. majo 1898 en urbeto Wood’s Point, Victoria. Sekr. de la EK en Melbourne de ĝia fondo en 1921 ĝis nun, UEA del. dek jarojn. Organizanto de la sola Aŭ. E-ekzameno. Donis prelegojn monate de la Melburnaj radiaj stacioj aŭ 3 LO. aŭ 3 AR. de 1923 ĝis 1932. Komencis instrui la lingvon ĉiu dusemajne de 3 AR de 1932 ĝis nun. Vizitis la 13-an UK-n en Praha 1921 kaj poste travojaĝis la ĉefajn eŭropajn landojn.
Reaperantoj, dramo familia de