Rimportretoj. Originale verkitaj de
Ritmo. Z adoptis la severan german-rusan metrikon. Laŭ tio, la sinsekvo de la silaboj akcentaj (-) kaj senakcentaj (o) naskas verspiedojn duopajn (jambo: o-; trokeo: -o) aŭ triopajn (daktilo: -oo; anapesto: oo-) kaj ĉiu verso konsistas el egalaj piedoj, do estas aŭ jamba, aŭ trokea, daktila, aŭ anapesta. Krome piedoj povas kombiniĝi, sed nur jambaj kun anapestaj (leviĝa skemo), aŭ trokeaj kun daktila (malleviĝa skemo). La marŝmaniero de la verso do devas resti la sama: aŭ leviĝa, aŭ malleviĝa. Ekzemploj:
jamba verso :
Alaŭdoj kantas super mi… (Z)
trokea verso:
Homoj en la oriento… (Z)
anapesta verso :
Do levante la kapon ni iru (Baghy)
daktila-trokea verso :
Ni ĝin atingos per la potenco… (Z)
Sed jam Z moligis la nepran severecon de la R. Licencoj (poeziaj permesoj) uzitaj de li estas:
1. Trokea komenco de jamba skemo:
2.
La
Al ĉi tiuj licencoj aliĝis lastatempe la
3.
Kial via mord’, se murdi vi ne povas,
Iru eble hejmon
Aŭ:
Sub jug’ vi kiel sekvas en kontento
L’ ageman homon
4. Komenca dutrokeo en jamba verso:
Per ĉi tiuj licencoj la E-a ritmo ŝajnas proksimiĝi al la pli libera latinida metriko, en kiu la ligiteco konsistas nur en la difinita silabnombro kaj en la cezuro, t. e. fiksita ripozo inter la du duonoj de la verso. Ankaŭ ĉi tiu R-sistemo havas jam sian tradicion en E (Grabowski, Jaume Grau Casas). Provizore superregas la Z-a sistemo (kun montritaj licencoj), sed ne estas maleble, ke la E-a metriko evoluos en la direkto de la pli liberaj skemoj.
Sola licenco ne estas ebla en la R-a ritmo, la
Pri la metriko vastan pritrakton oni trovas en «Lingvo, Stilo, Formo» (1931), de Kalocsay kaj en «Parnasa Gvidlibro» (1932) de Waringhien. Kroma literaturo: Parizot: «E-a versfarado kaj rimaro» (1909); Grabowski: «Nova Antologio» (fina noto, 1909); Kalocsay: «Eterna Bukedo» (fina noto; 1931); Dante-Kalocsay: «Infero» (fina noto; 1933); Parizot: «Pri la versarto en Ifigenio» (Lingvo Int. dec. 1911); T. Jung: «Pri la E-a poezio» (HDE, 1 kaj 8 apr. 1927). — KALOCSAY.
Rjaĥovski Ĥristo, bulgaro, d-ro, advokato. Nask. en 1881 en Gara Levski, mortis en 1934. Apartenis al literatura rondeto en Sofia (Nikolov, Petkov, Zografski, Spasov ktp.), kiu eldonis E-lingvan gazeton, el kiu poste fariĝis la «Unua Paŝo». En 1904 eldonis senpagan propagandan gazeton «Trumpetisto» kaj en 1907 «B. E–isto». En 1906 eldonis prop. broŝuron.
Robert (rober) Emmanuel, franco, prof. de muziko, stenografio kaj lingvoj. Nask. 15 jun. 1860 en Vendeuvre (apud Poitiers). Honora prez. de Univ. Asocio de Blindulo-Organizaĵoj (franca sekcio). Eks-kasisto de SFPE. Fondis grupon «Verda Stelo». Kunlaboris en diversaj revuoj. Verkis: kun Cart: «Notions Elimentaires d’ E», 1906; «Dictionnaire français–E», 1907; «Klasika Libro», 1912; «Notions complementaires», 1913. Sola: «Dictionnaire E-français», 1909; «Cifera muziko per E», 1908; «Deuxieme année», 1925; «Supplement commercial à l’ E en dix leçons», 1928; «Klasika legolibro», 1929. Tradukoj: de Kraszewski «Kiel mortis la unuaj kristanoj», 1927; de Catalany «Klari», 1928; de Wiseman «Fabiola», 1928.
Roberts James, anglo, lernejestro, 1859–82. Nask. 21 apr. 1839 en Constantine. E-istigis en 1922. 88-jara gajnis ateston de la Londona Ĉambro de Komerco. La plej aĝa E-isto de Britujo.
Robert (rober) Eŭgeno, franco, fervojisto. Nask. 20 jan. 1881 en Gien (Loiret). E-isto de 1915. Kunfond. de FEO- de 1921 gvidas ties korespondan kurson. Malnova SAT-ano.