Rogler Willibald, aŭstro-germano, librotenisto en Schlaflos apud Graz. Nask. 1 jul. 1894 en Lebing-Gleinz. E-isto de 1907. Kunhelpis la 3-an Tutaŭstrian Kongreson en Graz, 1913. Sekr. de Stiria ES, 1914. Post la milito li kun Bartel denove vigligis la E-movadon en Stirio; aranĝis, gvidis kursojn ankaŭ por la «infanoj al Hispanujo» en 1920 kaj en Voitsberg, kie varbis por E Schopfer. Helpis starigi Interligan Oficejon de la aŭstraj ES-j dum Sudgermana E–tago en Salzburg 1921. Kunfondis AED, kies estrarano li fariĝis, poste AEA. Alterne li estis estro kaj sekr. de la EG Graz. De 1913 membro de UEA. Trad. al E novelojn.

Rolandkanto. Popola eposo de la francoj el la 12-a jarcento. Trad. Noel, 1906 175 p. Temo: batalo de Karlo la Granda kontraŭ la saracenoj kaj heroa morto de Roland. (TTB.) Bona traduko.

Rollet de l’ Isle (role dö lil) Maurice, franco, hidrografista ĝenerala inĝ. de la franca maristaro, estinta dir. de la Centra Oficejo hidrografista en Paris. Nask. 19 nov. 1859 en Paris. E-iĝis en 1903. Prezidis la Parizan sekcion «Latina Kvartalo» en 1909. Prez SFPE 1911–23. Kunorganizinto de la UK en Paris, 1914. Prez. la Parizan grupon 1920. Membro de ICK. Ĝen. sekr. de ISAE. LK de 1909, dir. de la Akademia Sekcio de teknikaj vortaroj, redaktis ĝian bultenon. Prez. de la Akademio de 1933. Li tute direktis la francan movadon de 1911 ĝis 1923. Direktante sian atenton al la ĝenerala propagando, li redaktis kolekton da broŝuroj, unuj ĝeneralaj, aliaj difinitaj por individua propagando ĉe personoj de profesioj, al kiuj E povas esti utila (komercistoj, instruistoj, ktp). En 1932 li verkis broŝuron specialan por la deputitoj kaj senatanoj. Tiuj dokumentoj estas modeloj de klareco kaj de konvinka forto. Li agis persone, ĉiam en formo modera, sed per senlaca agado, en la intelektaj medioj kaj el diversaj porscienca societoj. Al li oni dankas speciale la agadon de la Komerca ĉambro de Paris (1920), kiun sekvis la raporto de Baudet, la enkondukon de E en la «Ecole Universelle par correspondance», la proponon de la «Association française pour l’Avancement des Sciences» por E kaj la faman manifeston por E, subskribitan de pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, ĉe kiu Generalo Sébert estis jam klopodinta. Li kunlaboris en diversaj E-aj gazetoj, precipe sciencaj. Krom prop. broŝuroj kaj scienca fundamenta terminaro, li direktis «Provo de Marista Terminaro», 1908; kaj verkis: «L’ Initiation à l’ E», 1928. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. L. BASTIEN.

Roma. Ĉefurbo de Italujo. 1.004,000 loĝantoj. 4-a int. katolika E-kongreso en 1913. — 27-a UK aŭg. 1935.

Romaj Elegioj. — La Taglibro. De Goethe, el la germana trad. Kalocsay, 1932, 80 p., kun ilustraĵoj. «La du versaj verkoj montras la erotikan Goethe. Sed ĉi tiu erotiko puriĝas alta kaj nobla en la flamo de l’ arto kaj amo.» (El la Antaŭparolo.)

Romanal. Lingvoprojekto farita de Michaux. (v.) Ĝi estis propagandata de sia aŭtoro dum kaj post la mondmilito. La aŭtoro emfazas, ke en sia sistemo li ekstermis el E ĉiujn germandevenajn elementojn. (Michaux restis ankaŭ E-isto, laŭ sia letero al M.C. Butler.)

Romano pri Afrika Bieno. Romano de O. Schreiner el la angla trad. S.A. Andrew. 1934, 270 p. «Ŝia romano estis esprimo de kuraĝa liberpensemo kaj indigna feminismo. (1883)… La alegorio pri la serĉado por la vero ŝajnas al mi ĝia plej bele konceptita peco, indiganta la tutan libron… La traduko estas lerte kaj konscience farita, purlingva kaj bonstila.» (W.B. Johnson, «The British E-ist», nov. 1934.)

Romein D.F., nederlandano, oficiro, poste urbestro. Pioniro, helpanto de D. Uitterdijk. Estrarano de la unua EG en Utrecht kaj de la NES. Red. de «Holanda Pioniro» en 1910–12. Aŭtoro de la unua N. propaganda broŝuro kaj lernolibro.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги