Rondirantaj gazetoj. Laŭ la aserto de L. Cogen la ideo pri R.G. estis ĉerpita ĉe la stenografistoj, kiuj rondirigis inter grupo da personoj tiajn manuskriptojn por perfektiĝi en la stenografia arto per reciproka legado kaj korektado. La inicianto de R.G. en E estis Bavay el Douai (Francujo), kreinta en 1902 tre praktikan kaj int. klubeton, nomitan de li «Rondo Int. L’ Unua». La klubo konsistis po unu ano el ĉiu nacio, kaj speciale por tio aranĝitaj kajeroj de maneskribata gazeto «Rondiranto» rondiris inter la klubanoj. Ĉiu skribis en ricevitan kajeron sian originalan aŭ tradukitan artikolon, legis tiun de la alia membroj, korektis ilin kaj sendis la kajeron pluen. Tio estis agrabla kaj interesa maniero por perfektiĝi en E kaj la ideo de Bavay baldaŭ trovis multajn adeptojn kaj imitantojn diverslande. — Preskaŭ samtempe aperis simila «Manuskripta Bulgara Rondiranto», kies artikoloj poste aperis en «Rondiranto» presita. F-ino Ella Scherpeltz el Wallach-Meseritsch (Moravujo) kreis similan gazeton inter germaninoj kaj ĉeĥinoj, poste Th. Renard en Svisujo organizis similan gazeton, kiun partoprenis la ĉefaj tiamaj E-istoj de la lando. En Hispanujo R. Codorniu (en Murcia) kreis tutan stelaron el siaj R.G.: «Vaga Stelo» por alilandanoj, «Hispana Stelo» por hispanoj, «Murcia Stelo» por Murciaj E-istoj, kaj «Arbara Stelo» por teknikaj artikoloj de arbaristoj. Poste aperis R.G. de rusaj E-istoj T. Ŝĉavinskij kaj V. Lojko. En Belgujo tia gazeto «Kunfratiĝo» estas kreita de L. Cogen. Pli malfrue rusa pastro I. Ŝirjaev (Baklanka, gub. de Vologda) dum la mondmilito kaj rusa revolucio longan tempon gvidis similan gazeton (kreitan de li) en Societo de Pastroj Ortodoksaj E-istoj. En tiu epoko estis ricevebla en Rusujo nenia E-gazeto, pro tio «La Rondiranto» havis grandan sukceson: iom post iom al ĝi aliĝis ne sole ĉiuj (ne multenombraj) rusaj pastroj E-istoj, sed multaj famaj ruslandaj E-istoj (P. Medem, V. Dimitriev, V. Szmurlo, S. Surovcev k.a.), preskaŭ ĉiuj tiamaj E-societoj kaj multaj (pli ol 150) E-istoj. Neniu angulo de vastega Rusujo estis trovska, kie oni ne partoprenus ĉi tiun gazeton. Dum la civila milito, kiam estis neeblaj poŝtaj rilatoj de norda Rusujo kun la suda, en la lasta n-ro N. Krassovskij (Ĥarkov) aperigis «Sudan Rondiranton» kaj iom pli malfrue V. Teniŝov (Barnaul, Siberio) «Fajrerĉenon», sed ambaŭ ili ne havis grandan sukceson.
«La London Rondiranto» ankoraŭ vivas; nun proks. 25-jara.
L. pri la temo: L.I. 1902, n-ro 3, 1903, n-ro 8; kaj la artikolojn de L. Cogen en «Belga Sonorilo», okt. 1902 kaj jan. 1904. — I. ŜIRJAEV.
Rook (ruk) Mary Helena, anglino, telefonistino. Nask. 29 dec. 1896. E–istiĝis en 1917. Instruis E-n en Morley College, London, 1918–19. Ano de la administra komitato de BEA ktp.
Roome (rum) George William, anglo, instr. Nask. 27 nov. 1864, en Sheffield. E-istigita de Geoghegan en 1888. Prez. de EF de Yorkshire. Prez. de TAGE.
Rosa Pavel, slovako, oficisto de Ĝenerala pensia instituto en Bratislava (ĈSR). Nask. 9 okt. 1906 en Senica n. M. E-isto de 1923. Aktiva laboranto en la loka movado. Tradukas el la ĉeĥoslovaka literaturo.
Rosals Joan, kataluno, librovendisto. Nask. 15 apr. 1877 en Barcelona, mortis 15 apr. 1917 en B. E-isto de 1904. Diversaj postenoj en kelkaj grupoj, prez. de Katolika Ligo de K-aj E-istoj kaj red. de ĝia organo ĝis sia morto. Kursoj dum multaj jaroj, paroladoj, artikoloj. Senlaca pioniro.
Roscoe (rosko) Norman Keith, anglo, asekuragento. Nask. 24 febr. 1891 en Cambridge. E-isto de 1918. Loĝis en Japanujo, 1915–31, deĵoris ĉe la brita ambasadorejo en Tokio.
Rosenberg Anders, svedo, popollerneja instr., poste, gimnastika dir., akvo-kuracisto kaj higienisto. Nask. 19 jan. 1861 en Tygelsjo. E-isto de 1907. Del. de UEA. Prop., kursgvidado, kelkaj libretoj.
Rosenberg Jakob, estono, komercisto. Nask. 9 febr. 1881 en Soosaare. E-isto de 1905. Fondinto kaj estrarano de la unua ES en Estonio «Revela E-ista Grupo» 1907–1913. Kunfondinto de la unua ES en Tartu «Dorpata E-ista Societo». Gvidis la unuan E-kurson en Tartu en 1911, poste gvidis multajn kursojn en Tallinn. Verkis kaj eldonis du legolibrojn (1911 kaj 1931), E-Estonan kaj Estonan-E Vortarojn (1912, 1923), «Estona Stelo». (1913) kaj kelkajn societajn ludarojn.
Rosenstock (rozenŝtok) Leon, d-ro, advokato. Nask. 28 jun. 1887 en Krakovo. Ĉefsekr. de la UK en 1912. Aperigis E-ajn tradukaĵojn en «P. E-isto», «Universo», «La Revuo» k.a. Laŭreato ĉe Katalunaj Floraj Ludoj.
Rosický Václav, ĉeĥo, d-ro fil. prof. Nask. 28 sept. 1850, mortis 8 febr. 1929 en Praha. Estis prez. de BUE depost ĝia fondo ĝis kuniĝo kun ĈAE.