Rotkviĉ Ivo, kroato, juristo. Nask. 23 okt. 1901 en Bjelovar. E-isto de 1921. Ĉefa kunlaboranto de d-ro Ma­ruzzi. Longjara sekr. de la zagreba societo. Unu el ĉefaj organizinto de 1a unua jugoslava E-kongreso (1923) kaj Jug. E-Ligo, kie li sekretariis dum pluraj jaroj. Kunlab. en la Sud­slava E-Servo. Kelkjara red. de «Konkordo» kaj kunred. de la «Balkana Konkordo». Bona oratoro: multaj paroladoj pri E en diversaj urboj. Rekordulo en gvidado de kursoj en Jug. Multaj artikoloj en naciaj gazetoj. Speciale okupiĝas pri lingvistikaj problemoj. Kun Maruzzi verkis kroat–E-vortaron. Tradukoj en diverslandaj E-gazetoj. Kiel apartaj libroj ĝis nun estas eldonitaj: «Aŭtuna vespero» (de M. Ogrizoviĉ), «Pangea» (de R. Herceg) kaj granda romano «Cezaro» de M. Jeluŝiĉ). Nuntempe vicprez. de la J.E.L. kaj Zagreba societo.

Rousseau (ruso) Celestin, (ps. As­pido), franco, farmaciisto. Nask. 22 sept. 1861 en Le Portel (apud Boulogne-sur-Mer). Paroladisto ĉe la Societoj de Ruĝa Kruco; komitatano de diversaj farmaciistaj societoj en Francujo kaj korespondanto de eksterlandaj societoj. Plurfoje raportis ĉe Int. Kongresoj de Farmaci-societoj pri la Unueco de la Sciencaj Nomenklaturoj. Verkis plenan liston de la drogoj de 16 naciaj farmakopeoj kun E-a traduko. E-iĝis en 1902. Fondis grupon en Levallois-Perret. Estis komitatano de la Societo E-Croix-Rouge. Adm. de SFPE (1912–22). Sekr. de ISAE. Organizis kun Rollet de l’ Isle la Int. Konferencon por la Scienco, Paris, 1925. Vicprez. de la Pariza grupo. Ĝen. sekr. de «La Maison de l’ E», de la fondo (1928). L.K. 1924. Sekr. de la Sekcio pri teknikaj vortaroj. Skribis en «Scienca Revuo», en «Int. Medicina Revuo», k.a. Verkis: «Poliglota Vade-mecum de Int. Farmiacio», 1911, kies unu volumo ekzistas en ĉiuj Universitataj bibliotekoj en la mondo, kaj en kiu E estas la ĉefa lingvo. — L. BASTIEN

Rousseau (ruso) Theophile, franco, prof. de matematiko. Nask. en 1876, mortige vundita apud Verdun 11 apr. 1916. E-iĝis en 1905. Allogita de la homfratiĝo, li ankaŭ komprenis, ke E devas esti enkondukata en la ĉiutagan vivon, ke nur utiligo de E por int. servoj povas reteni la aliĝintojn, kaj al tiuj celoj li dediĉis sian tutan laboron, reagante kontraŭ la pure predikema tendenco. Jam en 1905 li klopodis por la apliko de E al la turismo; li propagandis ĉe la hotelestroj, kaj instigis eldonadon de gvid­folioj kaj gvidlibroj. Precipe li iniciatis la E-Oficejojn, kiuj, kun la konsuloj proponitaj de Carles, estis kondukontaj al kreo de UEA. En 1906, li kaj Hodler fiksis la novan programon de la gazeto «E» (v. Berthelot), kiu estis fariĝonta la organo de tiuj institucioj. En 1907 li opiniis, ke por defendi E-n kontraŭ skismaj pereigaj atencoj, estas necese grupigi ĝiajn uzantojn. Tiam naskiĝis ideo pr int. organizaĵo, kiu post kelkaj monatoj konkretiĝis en UEA. Ĝis la milito li alportis al UEA kaj al la gazeto E plej ageman kunlaboradon. — L. BASTIEN

Roux (ru) Alice, francino, prof. de germana lingvo ĉe liceoj por junulino. Nask. 24 apr. 1868 en Monestier-Clermont (apud Grenoble). E–iĝis en 1895, leginte en revuo artikolojn de Lombard. En majo 1897, ŝi aliĝis al la EK de Louhans (v. Chavet), kaj dum multaj jaroj propagandis. En Francujo ŝi estis la unua E–istino kaj la unua profesorino.

Roux (ru) Emile, franco, beletristikisto, antaŭe licea prof. en Grenoble. Unu el la kunfondintoj de SPPE (1898) kaj el la unuaj kaj plej fervoraj propagandistoj. Post du paroladoj en Grenoble, dank’ al la apogo de Lacroix gvidis la unuan publikan kurson en Fr. (jan 1898). Paroladoj kaj artikoloj en diversaj urboj kaj en Svisujo.

Roux (ru) Marcel, franco, sekr. Nask. 3 majo 1903 en Lyon. Sekr. de lab. grupo. Organizinto de la 7-a SAT-kongreso. Prop. artikoloj. Kunlaboris al «Sennaciulo».

Rowe (roŭ) Frederic Geach anglo. Nask 5 nov. 1841 en St. Agnes. E–istigita de J. Rhodes, 1902. Ĉeestis la int. E-kunvenon en Havre, 1904. Fondis grupon de Nottingham, 1905. Verkis E-ajn kantojn.

Royer (rŭaje) Cecile, francino, ŝtat­oficistino. Nask. 25 jan. 1876 en Nuits–Saint-Georges (apud Dijon). De 1903 gvidis multajn kursojn kaj varbis multajn anojn. Estis vicprez. de la sekcio «Latina Kvartalo». Sekr. de Presa E-a Societo (1906–14). Direktis «Juna E-isto». Sekr. kaj kas. de diversaj francaj ES-j. Artikoloj kaj nove­loj. Kun J. de Bloch tradukis: «Estonta Milito», 1907.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги