Rublov Sergej, ruso, sovetiano, inĝ., kemiisto en farbo-industrio (pigmentoj por ole-farboj). Nask. 14 jan. 1901 en Odessa. E-isto de 1919. En 1921–29 unu el la gvidantoj de la E-movado en O. En 1925–2 membro de CK SEU. De 1925 membro de la Lingva Komisiono de SEU, de 1929 LK. Lia ĉefa scienc-esplora laboro pri E estas kvanta kaj kvalita analizo de E-aj radikoj. La kvanta analizo estas farita en 1926–27 per grupo da E-istoj, sub lia gvidado, kaj la rezulto publikigita en la almanako «Kvardek Jaroj», 1927. La kvanta analizo donis bazon por verkado de la lernolibro «E-Rondeto», aperinta en rusa (eldonkvanto 90 miloj), ukraina, germana, franca kaj bulgara lingvoj, entute en 15 eldonoj. De 1931 li preparas grandan Strukturan Vortaron de E, kiu resumas la kvalitan analizon de E-aj radikoj. Trad. «La kemio de universo» de Fersman, 1925; «La vojo al scienco de estonto», 1928; kunlaboris en la trad. de la romano «Ruĝa stelo» de Bogdanov 1929; kaj de la versaĵoj «Per voĉo plena» de Majakovskij 1930. Multaj artikoloj en revuoj.

Rudnicki Stanislaw, polo, oficisto. Nask. 7 majo 1877. Fervora disvastiganto de l’ bicikla sporto. E-isto de 1906, UEA-del. 15 jarojn. Organizinto de la 8-a UK, ĉefsekr. de la 23-a UK, ambaŭ en Krakovo.

Ruĝa Kruco. Laŭ la konvencio de Genève (1864) la vunditoj kaj malsanuloj sur la militkampo ne estas rigardataj kiel malamikoj kaj oni deklaris la neŭtralecon ankaŭ de la kuracistoj kaj flegistoj. La insigno de tiuj ĉi helpaj organizaĵoj fariĝis laŭ la blazono de la urbo Genève la ruĝa kruco kaj iom post iom en la tuta mondo fondiĝis R.K. societoj kaj funkcias ankaŭ int. organizo de la R.K.

La iniciatinto de aplikado de E ĉe la R.K. estis la propagandisto de E en la franca armeo, kapitano Bayol. Antaŭ la 2-a UK li eldonis libreton pri utileco de E por flegado de divers­lingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo. Post tio E komencis penetri en la naciajn societojn de R.K. Ekz. en 1907 en la urbodomo de Ant­werpen Van der Biest legis referaton pri E por anoj de Belga R.K. Samjare en la franca societo de R.K. oni fondis nacian komitaton por prop. de E. En 1909 admiiiistracio de la germana R.K. en Königsberg proponis al sia subularo lerni E-n. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto «E et Croix Rouge». En 1911 por ruĝkrucanoj estas aranĝitaj E kursoj en Dresden; same en Kovno de Devjatnin.

Dum la 4-a UK en Dresden, 1908 je unua fojo reprezentis sin la Int. Komitato de la R.K. per A. Moynier, kiu ĉeestis eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k.a. estis farataj sole en E. Partoprenis 50 portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj en la korto de la Saksa R.K. La sama estis ripetata dum la 5-a UK en Barcelona 1910. En 1916 Justin Go­dart, honora ano de UEA, franca ŝtata subsekretario de la saneca fako (nun ministro) cirkulere rekomendis la lernadon de E al la militistaj flegistoj kaj tiucele mendis 10.000 e­rojn de la lernolibro de E-Ruĝa Kruco de Bayol.

Post la milito la 10-a Int. Konferenco de la R.K. 1921, kiun prezidis G. Ador kaj partoprenis preskaŭ ĉiuj registaroj de la mondo, havis tre solenan karakteron. Ankaŭ E havis rolon tie. La ideoj de la dummilite mortigita apostolo de E ĉe R.K., kapitano Bayol, estis prezentata al la deligitara komisiono. Ĝi diskutis proponon de finna delegito d-ro Wang kaj favore raportis al la plenkunsido. La 7 apr. la konferenco unuanime voĉdonis la jenan rezolucion: «Konstatinte la fakton, ke la lingva malfacilaĵo multmaniere malhelpas la realigon de l’ int. idealo de la R.K., ĉu por savhelpo sur batalkampoj, ĉu inter militkaptitoj aŭ eĉ en la kongresoj de la R.K., la konferenco instigas ĉiujn ruĝkrucajn organizaĵojn, ke ili disvastigu la lernadon de la helplingvo E inter siaj anoj, kaj speciale ĉe la junulaj sekcioj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj al int. kompreniĝo kaj kunlaborado laŭ la celo de la R.K.» Laŭ tiu ĉi rekomendo la nova statuto de la hispana R.K., adoptita la sekvintan jaron, jam enhavas unu paragrafon pri la devo lerni E-n. — I. ŜIRJAEV.

Ruĝa Stelo. De A. Bogdanov, trad. el la rusa. 1929, 166 p. «Utopia romano pri socialisma ŝtato sur la ruĝa stelo Marso. Kvankam la diversaj ĉapitroj estas tradukitaj de 7 tradukistoj, la impreso estas tute unueca.» (Jofo, «La Socialisto», 1930, p: 52.)

Ruĝo kaj Blanko. Rakontoj originale de L. Ivn. 1926, 68 p. «Karikaturoj, amuzaj, sed ankaŭ akraj. Estas mokataj la organizo kaj faroj de l’ nuna rusa reĝimo.» (G.S., E, 1926, p: 181.)

Ruĝuloj. Esprimo uzita en la antaŭmilita lab. E-movado, kiel komuna nomo por diverstendencaj socialistoj (socialdemokratoj kaj anarkistoj).

Rumana Bonhumoro, en kvin elektitaj rakontoj, trad. P. Firu kaj S. Pragano, 1932, 62 p. «Tre bona stilo. La rakontoj posedas lokan kol­oron, tipajn karakterojn, sed estas ofte pli ironiaj, ol simple bonhumoraj.» (G S., E, 1932, p.105.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги