Krom RES daŭrigas la praktikan laboron la R-Centro E-ista, kies sekr. estas nova pioniro I. Ionescu-Capatana, redaktoro de vegetarismaj revuoj, kiu dediĉas preskaŭ sian tutan agadon al la RCE, kiu troviĝas en propra domo apud la Ekspozicio–Parko Carol kaj havas bibliotekon de ĉirkaŭ 1500 volumoj, pli ol 200 revukolektojn, librovendejon, presejon Eistajn, organizas kursojn, publikas propagandilojn ktp. Krom tio vigle laboras Eugenia Morariu en Cluj, kiu direktas la E-Instituton R-an kaj laboras por la teritorio de UEA.
(La artikolon preparis — E-Centro Rumana, kompletigis A. Cseh.)
Runeberg Hjalmar Johannes (Nino), svedo finnlanda poeto, literaturisto, d-ro fil. Nask. 27 majo 1874 en Roma (Ital.), mortis 15 febr 1934. Verkoj pri literaturo kaj folkloro; poezio originala kaj traduka en sveda lingvo. E-istiĝis en 1901 per Cart en Paris, partoprenis la UK en Boulogne, 1905. Fondinto kaj multjara prez. de la ES «La Polusstelo» en Helsinki, apartenis dum pluraj jaroj al la estraro de EAF. Kurso por blinduloj en 1907 aŭ 1908 kaj en la Universitato de Helsinki dum pluraj jaroj. Trad. la dramon en verso «Jolianto» de H. Hertz.
Runstedt Axel F., svedo, teol. d–ro, paroĥa pastro en Gokhem, preposto. Nask. 28 jan. 1861 en Beateberg. Studento de la univ. en Upsala, li trovis en librovendejo 31 marto 1889 ekzempleron de Nürnberga lernolibro de E. Lernis. Korespondis i.a. kun Grabowski, Einstein kaj Z. Verkis lernilon, 1890. Poste ne aktiva. Mortis 1934.
R.U.R. Kolektiva dramo de
Ruslando. v. ĉe la fino de la verko.
Rust John Cyprian, anglo pastro anglikana. Mortis 29 jun. 1927. Dum 53 jaroj paroĥestro de Soham. Klera lingvisto, kun bona scio pri lingvoj hebrea, araba, siria krom kelkaj modernaj. La traduko de la «Nova Testamento» estas grandparte lia verko. La unua prediko en E estis la lia ĉe UK en Genève, 1906.
Ruus Neeme, estono. Fondinto de EG en Pärnu, kelktempe oficisto de estona ETK. Gvidinto de E-kursoj de Sveda E-Instituto.
S
Sabadell Alfons, kataluno, asekuragento. Nask. okt. 1859 en Barcelona, mortis jan. 1932. en Italujo. La unua E-isto en B. (1901). Fondinto de la unua grupo en K-ujo kaj ĝia prez. multajn jarojn, longjara kursgvidanto, sennombraj paroladoj kaj artikoloj. Vicprez. de la komitato por la 5-a UK. Li estis la sola persono, kiu posedis la voĉon de Z en gramofondiskoj el malnovaj vaksaj cilindroj. Tradukoj de Santiago Ruysinol, el kiuj elstaras la dramo «La Patrino», 1909 (?). L.K.
Sableroj. Verkitaj originale de
Saggiori (saĝiori) Giovanni (ps. Geo de Sabajoz), italo, radioteknikisto, eksurbestro en Fosso (1927–30). Nask. 22 jun. 1892 en Legnago. Li interesiĝis pri E ekde 1908. Del. de UEA de 1913. Prof. de E. Fondis grupojn en Legnago, Padova, Cittadella, Piazzola, ktp. Estras E-fakon de Int. Specimena Foiro de Padova de 1922. Kursoj en P. ktp. Organizis la nacian E-kongreson, 1931. Kunlaboris por Italujo en Schlomann Teknika Vortaro E-on (Vol. VIII.) kun . Tiard, 1925. Trad. el E al itala «Fine mi komprenas la radion» de Aisberg, 1930, trad. el itala «Gvidlibro Tra Padova».
Saĥarov Aleksandr Andrejeviĉ, ruso, instr. Nask 1865, finis matematikan fakultaton de univ. en Kazan, 1890. E-istiĝis en 1904 pro letero de S. Poljanskij. Veninte en 1907 Moskvon, li fondis tie la famekonatan Librejon «Esperanto» kaj Moskvan Instituton de E. En 1909–17 li estis ĉefred. kaj eldonanto de «Ondo de E», ĉeforgano de rusaj E-istoj. Ankaŭ li partoprenis gvidadon de Moskva ES, kiu dum kelkaj jaroj rifuĝis en lia loĝejo. Al la plumo de S. apartenas: «Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj» (bona kolekto da artikoloj pri E en E kaj rusa lingvo); originala rakonto «Superforta ambicio»; «Signifo de akciaj societoj por E-movado»- pluraj lernolibroj kaj vortaroj por rusoj («La tuta lingvo E»). Post la revolucio S. daŭrigis reeldonadon de siaj E-lernolibroj kaj vorfaroj kaj partoprenis SEU-movadon: li estis dum kelkaj jaroj membro de CK SEU kaj aktive laboris en ties instruista sekcio kaj lingva komisiono.