Sakai Tosihiko, (-ŝi-) japano, konsilanto de socialisma partio. Nask. 25 nov. 1870 en Hukuoka-ken, mortis 1933 en Tôkyô. En 1905 aperigis la parolon de Kroita pri E en «Tyoku­gen», semajna socialisma gazeto de li redaktita kaj donis instigon al socialistoj por E. — (Kuw.)

Sakaria Hillar, estono, dipl. orgenisto kaj komponisto, oficisto. Nask. 29. nov. 1899 en Tallinn. Fondinto de E Inst., fondinto kaj red. de «Informoj de EAE» (1922–31). Posedas la superan diplomon. Aŭtoro de multaj artikoloj en kaj pri E, gvidis kursojn, paroladis publike. La unua ŝtate pagita E instruisto estona (en 1925). Aŭtoro de «Enkonduko en la pedagogion», 1932. Verkis ĥorkantojn, ktp. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Salokannel Hugo William. (ps. Bontemplano), finno, staciestro. Nask. 19 jan. 1880 en Lahti. Fervore agadas en idealismaj movadoj: popolklerigado, pacifismo, vegetarismo. E-isto de 1904. Prez. de EAF ktp., eksred. de «Kristana Espero». Publikigis du novajn eldonojn de la unua finna E­lernilo. Verkis «F-E frazlibreton», 1919; porabstinecan verketon, 1926; kaj amason da flugfolioj kaj broŝu­roj. Daŭre fervora propagandisto.

Saltego Trans Jarmiloj. Romano originale de Jean Forge. 1924, 192 p. Fantazia romano, kies personoj estas transportitaj el nia tempo en alian epokon. Simpla, vigla stilo.

Salvador, Centra Ameriko. Pioniro estis prof. Ricardo G. Abrill en San Salvador en 1904, al kiu helpis d-ro Santiago J. Barberena. La loka gazeto «Revista Cientifico Militar» presis en 1906 kurson de E. Laŭ la Dietterle-statistiko 1928 ekzistis nur izolaj E-istoj en la ĉefurbo. I. ŜIRJAEV.

Samumo. Drameto en la dezerto. Originale de Baghy, ludita dum la UK en Budapest, 1929, aperis en la libro «Migranta Plumo» (v.).

Sandström Albin, svedo finnlanda, dir. de kolor- kaj lakfabriko. Nask. 12 majo 1883 en Uusikaupunki. Gvidanta rolo en la svedlingva junula movado en Finnlando. Diversaj verkoj instrukciaj pri kolorigado kaj lakado. E-isto de 1907. Inter fondintoj de EAF kaj ĝia direkciano de 1907, prez. 1912- ĉ. 1925. Prez. de la LKK por la UK en Helsinki. Ĉefred. de «Finna E-isto», 1907–14, red. de «Movado» (Helsinki), 1924. Fondinto de «Ilarejo -ista» (kaj ĝia dir. 1907–10), prez. de direkcio de OY.-Movado AB, 1920–24.

San Francisco. Urbo en Usono; 626.000 loĝantoj. — 11-a UK 22–29 aŭg. 1915; 163 aliĝintoj el 16 landoj; el Eŭropo partoprenis nur kelkaj. Ĉeftemo: kiel reorganizi la fortojn post la milito?

Santander. Teritorio, historio, kutimoj, monumentoj k. c. Aranĝis, tradukis kaj verkis Julio Mangada–Rosenorn. 128 p. kun ilustraĵoj, 1933. Grava turisma libro pri la hispana urbo S. (85.000 loĝantoj).

Sapunĝiev N. Georgi, bulgaro, ĵur­nalisto, urba bibliotekisto en Varna. Nask. 1898 en Dobriĉ. E-isto de 1922. Trad. el E kaj presigis en bulgaraj gazetoj: «La fundo de l’ mizero» de Sieroszewski, «La interrompita kanto» de E. Orzeszko, «Krurumo» de A. Drozdov, plue pli ol cent orientajn fabelojn, legendojn kaj novelojn. Verkis en bulgara lingvo detalan prezenton de l’ disvolvo de la E-movado en diversaj landoj. E-lektoro.

Sardà-Simó Domenec, kataluno, teksindustriisto. Nask. apr. 1884 en Sabadell, mortis 27 jun. 1911 en S. E-isto de 1905. La «patro» kaj fondinto de KEF, iniciatinto de la Int. Floraj Ludoj. Fondinto de grupoj en S. Senlaca kursgvidinto, konstanta propagandisto. Red. de «K-a E-isto» dum la unua jaro.

Sárossy (ŝarosi) Mihály, hungaro, kantisto. Nask. 1893 en Budapest. E-istiĝis dum la rusa militkaptiteco. Granda sukceso dum la UK en Nürnberg ĉe la prezentado de L.M. Populara kantisto dum artaj vesperoj. Du E-gramofondiskoj kun liaj kantoj.

Sasaki Macue, japanino, edzino de Tasku S., antaŭe f-ino Morita. Hejme instruis anglan lingvon kaj E. Nask. 3 majo 1886 en Tiba-si, mortis 18 jun. 1933 en Tokio, E-istino de 1920. Unue kredis kristanismon, sed poste aliĝis al SAT. Dank’ al ŝia talenta gvido «Klara Rondeto», Tokyo, preskaŭ sola E-istina Klubo en J-ujo, sane kreskis. (v. Vortoj de M.S.)

Sasaki Tasku, japano, licea instr. Nask. 1 apr. 1883 en Tokyo-si. E-isto de 1907, SAT-anigis 1925. Fondis stud­ejon de Z-a gramatiko, kie krom li laboras Ĵ. Iŭaŝita k.a. Ilia esplor­metodo estas tute objektiva: unue elektas kiel eble plej malgrandan temon (ekz. Depost) kaj kolektas ekzemplojn el ĉiuj paĝoj de Z-aj verkoj kaj ilin sisteme klasigas. Multaj gazetartikoloj. Ekz.: «Depost», «La E–isto», Tokyo, 1931–32. Kompilis: «Paroladoj de Z», 1930 (komparis diversajn variantojn, reviziita eldono, 1933).

SAT — Sennacieca Asocio Tut­monda, v. Laborista movado.

Satchell Charles H.H., anglo, komerca vojaĝisto Nask. 1 marto 1864 en Rugby. Tre konata en multaj provincaj grupoj. Konsilanto de BEA por Edinburgh.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги