Sennaciismo. Tiu tendenco en la laborista E-movado naskiĝis en la kadro de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La nova ismo restis dum pluraj jaroj ne precize difinita kaj iuj rilatis al ĝi proksimume kiel al la malpreciza «interna ideo» de Z. Iom post iom la kompreno pri S. formuliĝis per artikoloj de E. Lanti en la organoj de SAT (artikoloj plejarte represitaj en «Vortoj de k-do Lanti» kaj ampleksantaj 23 paĝojn de la libro). En 1928 la aŭtoro publikigis broŝuron: «La Laborista E-ismo», en kiu unu tuta ĉapitro estas dediĉita al la difino pri la nova termino. Ĝis tiam, en la senpartieca organizo, la S-a tendenco tie renkontis kontraŭstaron. Sed en 1929 okazis krizo en SAT kaj la S. fariĝis en la manoj de la opoziciuloj ilia ĉiama argumento por ataki ties gvidantojn. Tiuj opoziciuloj asertis, ke la S. estas porimperiisma kaj sekve «kontraŭrevolucieca». Tiu subita, neatendita atako havis kiel rezulton, ke Lanti en 1931 aperigis anonime 3000-ekzemplere broŝuron: «Manifesto de la Sennaciistoj», kiu poste estas tradukita en kelkajn lingvojn kaj jam aperis en 2000 ekzempleroj en franca lingvo. En tiu Manifesto troviĝas jeno, kiu iel povas pravigi la riproĉon de la pure marksistaj internaciistoj: «Kio karakterizas la S-n, tio estas ĉefe ĝia agnosko pri la grandega rolo, kiun ludas en la mondo la artefaremo. Tia kapablo faris el la homo la reĝon super la aliaj animaloj. La homo adaptas la naturon al si, dum la besto devas adaptiĝi al la naturo. La sennaciistoj sekve ne neas la grandan forton, kiu kuŝas en la volo de l’ homo. Ili sendube scias, ke li ne povas liberiĝi el sia propra pezo, aŭ salti for de sia ombro. Tamen la limigita spaco, sur kiu agas la homo, estas relative larĝa. Lia volo sekve povas fari grandajn verkojn. Tial ni kredas, ke la «fatalaj leĝoj» de la historio estas nur relativaj.» La plia sekva cito pliprecizigas komprenon pri la nova ismo: «La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca; kontraŭ naciaj lingvoj kaj kulturoj, naciaj kutimoj kaj tradicioj. Por ili E estas ilia ĉefa lingvo kaj la naciajn ili konsideras nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo kaj agnoskas kiel necesan kaj profitdonan al la ekspluatata klaso nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn, la naciecojn kaj ĉian ekspluaton.» (Sama verko.) Tial ke la hereza doktrino trovis kontraŭstaron en SAT, la sennaciistoj grupiĝis en «Frakcio» ekster la de ili tamen fervore subtenata organizo kaj eldonas pli-malpli regule la «Sennaciistan Bultenon». Laŭ SAT-fontoj.
Sennaciulo. Klasbatala gazeto, fondita en 1924. (v. p: 182; v. Laborista movado.)
Senŝtatanoj. (Anarkiistoj.) En 1924 kelkaj anarkiistaj SAT-anoj, kiuj opiniis, ke SAT estis tute sub influo de la Komunista Internacio kaj ne prezentis al ili sufiĉe da eblo por propagandi siajn ideojn, starigis propran organizon, la Tutmondan Ligon de E-istaj Senŝtatanoj (TLES). Ĉe ĝia starigo kelkaj anarkiistaj SAT-anoj transiris al ĝi. En la postaj jaroj fondiĝis TLES-grupoj, i.a. en Amsterdam, Berlin, Lyon, Mannheim, Paris, Stockholm. En 1925 TLES eldonis monatan gazeton «Libera Laboristo», kiu aperis malregule kaj mortis en 1931. TLES ne akiris multan influon. Ŝajne la nombro da anarkiistaj E-istoj ne estas sufiĉe granda por bone vivigi propran organizon.
Laŭ G.P. de BRUIN.
Sentabaka kulturo. La tiucela movado pro sanecaj, sociaj, ekonomiaj, k.a. motivoj propagandas kaj progresigas tabakabstinencon, precipe inter junularo kaj protektas la nefumantojn. Al ĝi utilas E por int. kunlaboro kaj informservo. «E-ista tabakkontraŭula asocio», de 1929 nomita «Verda Kruco, laborkomunumo por S.K.» estas fondita dum la UK en Wien, 1924, laŭ instigo de d-ro A. Hloucha, Wien kaj W. Mudrak, elektita afergvidanto. Kunhelpis ĉefe: M.T. Gueritte, s-ino E.L. Osmond, prof. F. Grimm, E. Koblische, B. Gluchowski, R. Horner (mortis en 1927), O. Bünemann, d-ro I. Joó, E. Urbach, A. Neupert («La Junularo»), «Libero». La Verda Kruco havas geinteresulojn en proks. 20 landoj la adreso: Wien, I., Judenplatz 8. Dum la V-a kaj VI-a Int. Kongresoj kontraŭ Tabako en Praha, 1927, kaj Paris, 1929, estas aranĝitaj referatoj en kaj per E. La ĝenerala faka movado gajnis anojn alie ne atingitajn kaj taŭgan materialon por la nacilingva fakgazetaro. Literaturo: «Verkfolioj por S.K.», «La tabako kaj la juna idaro» (de Grimm), ambaŭ elĉerpitaj. — W. MUDRAK.
Sentis (santi) Henri, franco, d-ro de sciencoj (1897), prof. licea de fiziko. Nask. 12 dec. 1850 en Paris, mortis 15 dec. 1933 en Grenoble. E-isto de 1898; gvidis kursojn, faris prop. broŝurojn, kreis la E-grupon en Gr. kaj kunlaboris en E-al gazetoj. Verkis: «Urso», novelo, 1906; «Blua Kardo», 1923 ktp; kun reformemaj tendencoj. Li batalis por «racia evoluo de E», ĝis sia morto li eldonis revueton «E-a Evoluo», kies celo estis enkonduki kelkajn ŝanĝojn en la lingvon.