Seleznjov (seleznev) Ivan, ruso. Mortis en 1904. En 1902 pere de E li vojaĝis tra Bohemujo kaj Francujo kaj la unua pruvis al Parizanoj, ke E povas esti parolata kun la sama facileco, eleganteco kaj rapideco, kiel iu ajn nacia lingvo. Kune kun Čejka kaj Krumpholc li fondis en 1902 kaj redaktis «Revuo Int.» Li kunlaboris en multaj E-gazetoj, tradukis «Bolesĉjo» de Gorkij. (v. pri li la artikolon de Bourtet en BIL, p: 307.)

Selzer (selcer) Bernhard, aŭstriano, privata oficisto en Wien. Nask 1902 en Podwoloczyska (nun Polujo). E–isto de 1922. Sekr. de AED, 1929. Trad. «La mortado» de Nothnagel, 1930. «La juda ŝtato» de Herzl; kaj «Anhelli» de J. Slowacki (manusk.).

Senalkohola kulturo. Sociaj, sanecaj, etikaj-moralaj kaj religiaj, ekonomiaj kaj aliaj motivoj klarigas la laboron, por la savo de la alkohol­malsanuloj (drinkemuloj). Ĉefaj rimedoj: eduko de la junularo, forigo de la trinkkutimoj, progresigo de la senfermenta fruktutiligo, kreo de senalkoholaj societa vivo kaj kulturo ktp. Al la diversmaniere organizita movado E prezentas rimedon, plifaciliganta int. interrilatojn, kunlaboron, inform- kaj gazetservon. — Jam en 1911 laŭ alvoko de sanitara konsilisto d-ro Karl Briegleb, Worms, estis fondita «Tutmonda E-ista Bontemplana Asocio» (TEBA), prez. fariĝis la iniciinto; sekr. A. W Bodger. Antaŭe jam ekzistis (ne plu laŭ detaloj konata) E-ista kontraŭalkohola societo, kiun prezidis rektoro Boirac, Dijon. Oficiala organo de TEBA estis «La Bontemplano», aperinta ĉe A. Stark, Magdeburg de 1908 kiel aldono al «Germana E-Gazeto». La ĝis 1920 dusemajnan, de 1911-12 semajnan gazeton, plej ofte 8-paĝan, laŭ formato 14×21, redaktis G. Brockhot, Bom­litz, kiu de 1913 eldonis kaj redaktis novan oficialan gazeton (E kaj germanlingvan) «La Int. Abstinenta Observanto», 8-paĝan, 15×22 formatan, favoratan de la tiama mondtemplano Ed. Wawrinski, amiko de E. — Post la tiun agadon ĉesiginta mondmilito montriĝis, precipe en Balkanaj, Baltikaj kaj Skandinavaj landoj ĝojiga vigliĝo. Laŭ tio la partoprenantoj de la fakkunveno de la abstinuloj dum la 21-a UK en Budapest 1929, decidis la fondon de «Int. E-ista Laborkomitato por senalkohola kulturo» (IELK p. s. a. k.) kun prez. samtempe del. por Nederlando A. Bramkamp-Weber, Schevenirgen, sekr. del. por Aŭstrio, W. Mudrak, Wien. IELK (poste nomita IEL Komunumo) disvastigas E-n inter tutmonda abstinularo, servigas E-n al la int. kontraŭalkohola movado, helpas kunigon de ĉiuj samcelaj fortoj kontraŭ la alkoholkapitalismo, IELK, helpe de siaj delegitoj, precipe de d-ro A. Skatariĉ, Zagreb, instruistoj J. Jodal, Holbak, F. Ahn­feldt, Torskors, B. Gluchowski, Warszawa, J. Polaĉek, Breĉlav, Wr. Chandler, Sidney, instigis kaj aranĝis kursojn de E aperigis artikolojn por E kaj per E-ajn tekstojn, raportojn (tradukojn) en la nacilingva fakgazetaro, klopodis por E ĉe landaj kongresoj, partoprenis ĉe ekspozicioj ktp. — Inter bontemplanoj laboras por E precipe Werner, f-ino G. Spiess, Danzig, d-ro K. Briegleb, Worms, majoro Watson, Letchworth, Anglujo (mortis en 1932), prof. d-ro J. Longo, Mödling k.a.; ekzistas E-rubriko en la oficiala int. organo, E-kursoj en landaj gazetoj; fincelo estas restariga de TEBA. — En IELK kunlaboras ankoraŭ d-ro St. Kadiev, Slivan, Bulg. A. Kurmis, Riga, P. Roose, Brügge, s-ino A. Berger, Wien, «La Juna Batalanto», Luxembourg, K. Nohara, Chofu, Jap., R. Banham. Melbourne. Organon de IELK anstataŭas cirku­leroj kaj publikigoj en la favora E-gazetaro. IELK kunlaboras laŭeble kun parencaj movadoj precipe kun la movado por sentabaka kulturo, vegetara, porpaca, ktp.

Literaturo. «La alkoholdemando», la fama verko de d-ro Bunge, trad. de Briegleb, en «La Bontemplano» 1912. «Grava popolhigiena kaj socia demando», originalo de H. Salokannel, 1926; plue presaĵoj, varb­folioj. W. MUDRAK.

Senbedaŭre amo rabas. De Ariŝima, el la japana trad. Tooguu. 1931, 103 p. «Tiu ĉi profundanaliza libro atestas pri renkontiĝo de l’ orienta kaj okcidenta penso. Iom peza stilo.» (Totsche, L.M., 1932, p: 96)

Senior (sinjor) Watson, anglo, mezurilinspektoro en Edinburgh. Nask. 7 febr. 1868 en Dewsbury. Prez. de Unuigita Soc. de Inspektistoj de Pesiloj kaj Mezuriloj. E-isto de 1910. Prez. de ES en E.

Sennacieca Asocio Tutmenda (SAT). Tutmonda organizo de lab. E-istoj, celanta praktike utiligi E-n por la klasaj celoj de la laboristaro tut­monda. Fondita en 1921. (v. Laborista movado.) BRUIN.

Sennacieca Revuo. Klasbatala gazeto, fondita en 1921. (v. p: 182; v. Laborista movado.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги