ISAE klopodis kun ne konstanta sukceso por konigi E-n en plej diversajn sciencajn kaj teknikajn mediojn, profitante je ĉiuj favoraj okazoj, ĉefe la int. kongresoj. La rezultato ne estas gravaj pro ĝenerala indiferenteco de la sciencistoj pri tiu temo. Tamen du novaj faktoj multe favorigis ĝian agon; ili estas «Aera navigacio», kiu necesigis int. lingvon por la meteorologiaj sciigoj — kaj la T.S.F. kiu montris barojn starigitajn kontraŭ ĝenerala interkompreno de la sendaĵoj, pro la diverseco de la lingvoj, en kiuj ili estas faritaj. Malrapidaj, sed certaj, estas la progresoj, laŭ tiuj du direktoj.
Atentinda estas la disvastiĝo en Japanujo, kaj komprenebla, ĉar la sciencistoj de tiu lando devas publikigi siajn verkojn en angla lingvo, kies lernado estas malfacila kaj longa. En la medicina kaj meteorologia fakoj, la progresoj estas rimarkindaj.
Inter la verkoj de sciencistoj aŭ teknikistoj publikigitaj de dudek jaroj estas citindaj:
«Medicina teknika vortaro» de Briquet,
«Arkitekturo Arkeologio, Konstruo kaj Arto» de Azorin,
«Farmakopea vortaro» de Japana Hermesa rondo,
«Maŝinfaka esperanta vortaro prielementa» de Wüster,
«Komerca Vortaro en Esperanto» de Kreuz-Mazzolini,
«Leksikono Japana-esperanta de Kemio kaj Farmacio» de Japana Rondeto de Fakistoj,
«Juristisches Wörterbuch Deutsch–Esperanto» de Liebeck ktp.
ISAE publikigas trimonatan Bultenon, kiu estas ankaŭ organo de la «Sekcio de Teknikaj Vortaroj». Ĝi entenas arlikolojn pri diversaj temoj, kaj plej ofte tradukojn. En ĝi aperis «Scienca Fundamenta Esperanta Terminaro» de Rollet de l’ Isle, kiu entenas ĉiujn sciencajn vortojn jam uzitijn de E-istoj, kaj kiuj rilatas al elementaj konoj de ĉiuj sciencoj. Plie aperas de kelkaj jaroj «Scienca Gazeto» publikigita en Usono, kiu donas diversajn artikolojn kaj sciencajn sciigojn.
ROLLET DE L’ ISLE.
Scott (skot) Herbert Moore, usonano, advokato (ĝis 1926 muzikinstruisto). Nask. 19 aŭg. 1884 en Moundsville, West Virg. E-isto de 1906. Konsilanto ĉe fondiĝo de EANA, 1908, ekzamenestro diversajn fojojn. Kunlaboris al «La Revuo», 1908–14; «The E Monthly», kunlaborinto aŭ kunred. de «Amerika E-isto» post 1907. En 1928 eldonis «Filatelan Terminaron» (E, angla, franca, germana). Nun verkas Praktikan Konkordancon de Klasika E ampleksanta ĉiujn verkojn de Z, Kabe kaj ĉ. 60 aliajn ĉefverkojn.
Scougal (skugl) Andrew Edward, skoto, ĉefinspektoro de lernejoj kaj kolegioj en Skotlando. Nask. apr. 1846, mortis 4 nov. 1916. Prez. de Skota EF kaj de Edinburgha ES. Varme propagandis la enkondukon de E en la lernejon.