Severn Walter, anglo, instruisto. Nask. 26 apr. 1883 en Worcester. Dum multaj jaroj laika predikanto en la anglikana eklezio. Predikis ĉe tri BE Kongresoj. Oficiale instruas E-n en ŝtata lernejo. La reĝa inspektoro raportis en 1921 por celoj de la Ligo de la Nacioj pri lia lernejo: «La infanoj en Worcester korespondas kun 27 landoj… La instruistoj diras, ke la infanoj parolas pli bone, skribas pli bonajn verkaĵojn kaj pli kapablas sekvi la komplikan analizon de la angla gramatiko. La inspektoroj, kiuj vizitis la… lernejojn, konfirmas tiun konstaton.» Verkis multajn artikolojn kaj poemojn.

SFPE: Societo Franca por la Propagando de E. v. Francujo.

Sharpe (ŝarp) Richard (ps. RoŜo), anglo, komercisto. Nask. 31 dec. 18 4 en Paris, mortis 1 aŭg. 1923 en Cog­geshall. Lerta lingvisto, kosmopolito vojaĝinta en 14 landoj. E-istiĝis en Buenos Aires, 1906. En 1913 eldonis: «Travivaĵoj de Ro Ŝo». Li estis «ĝis­oste» fidela al Z-a E. Liaj lingvaj konsiloj estas aprobitaj de Z kaj flanke de la «Lingvaj Respondoj» meritas studon ne nur de aliaj «ĝisostuloj», sed ankaŭ de ĉiu, kiu celas bonan stilon. M.C.B.

Shaw (ŝo) Francis William, anglo, inĝ. Nask. 19 apr. 1873 en Manchester. E-istiĝis 1909. Iama sekr. de Coventry ES.

Siba (ŝiba) Teikiti, japano, verkisto, deputito. Nask. 17 aŭg. 1869 en Hukui. Kunfondinto de JEA, 1906. — (Kuw.)

Siedl (sidl) Ludwig, aŭstro-germano, kalkulkonsilisto de la komunumo Wien en pensio. Nask. 23 nov. 1879 en Voitschlag, mortis en majo 1934. E-isto de 1914. Dum la milito prop-is E-n tiel en la tranĉeo, kiel malantaŭ la batalkampo. Postmilite kelkan tempon estrarano de AKLE. Nun vicprez. de Katolika UE en Wien. Gvidis multajn kursojn por junuloj, tramistoj, policistoj, instruistoj, virinoj k.a. Kurso en la Viena ĵurnalo «Volks-Zeitung», kiu en E–angulo publikigis E-aĵojn de li kaj de lia edzino (Christine); artikoloj de ili ankaŭ en «Aŭstria E-isto», ktp.

Sievers» (sivers) Hans, germano, eksministro, eksparlamentano, sociat­demokrata. Nask. 25 febr. 1893 en Hamburg, nun loĝas en Kobenhavn. E-isto de 1909.

Sifo, ĉino, verkisto, la unua anarkiisto en Ĉinujo. Nask. 1884 en Canton, mortis pro malriĉeco, neflegita dum la malsano 27 marto 1915 en Shang–hai. Partoprenis de sia junaĝo politikan revolucion por renversi la Manchu-dinastion. Bombatencis Manchu admiralon en Canton, 1907; malsukcesis; perdis sian maldekstran brakon; en malliberejo dum 3 jaroj. Multe verkis. Helpis sukcesigi la revolucion; rezignis altan ŝtatoficon; sin turnis por socia revolucio. Adepto de la doktrinoj de Tolstoj kaj Kropotkin. Fondis «Konsciencan Grupon» kun vivreformaj principoj. (vegetara, senservista, senedzeca ktp). E-isto de 1912. Kunfondinto de E A en Shanghai. En 1913 eldonis ĉiusemajnan ĉinan E-gazeton «La Voĉo de la Popolo». Fariĝis mem red., kompostisto kaj presisto kaj predikis anarkiistan komunismon.

Sigelmarkoj. Por fermi la leterojn oni uzas la glumarkojn aŭ sigelmarkojn. La kolektado de glumarkoj estas agrabla pasio, ĉar inter ili ekzistas veraj perloj de la malgranda grafiko. Plej ofte la glumarkoj aperas en diversaj koloroj kaj sur divers­koloraj paperoj, kun dentumita aŭ tranĉita rando. La glumarkojn la kolektantoj surgluas kiel la poŝtmarkojn en albumojn aŭ sur egalajn paperfoliojn (kartonojn), ĉar tie ili pli efikas. Inter la glumarkoj oni distingas 2 ĉefgrupojn: a) glumarkoj kun dato; b) glumarkoj sen dato. La unua grupo estas pli valora kaj havas pli multajn kolektantojn ol la dua. ­La glumarkojn kun dato oni kutimas aranĝi laŭ datoj kaj urboj. Ekz.: 1906 Genève, Paris, Reichenberg, Wien; 1907 Antwerpen, Berlin, Budapest, ktp. Oni povas aranĝi ilin ankaŭ laŭ grupoj (int. kongresoj, naciaj kongresoj en aboca vico, foiroj, fakaj kunvenoj, ktp.), sed la laŭjara divido estas pli bona, ĉar tiel la serĉita glumarko estas pli facile trovebla. La unua glumarko kun dato aperis en 1906 por la 2-a UK. Ĉe kelkaj kongresoj la eldonita nombro de la diversaj glumarkoj estas grandega. Ekz. 1917 Girona 156, 1920 Barcelona 209. La nombro de la glumarkoj kun datoj ĝis nun atingis 1700: La glumarkon sen dato oni povas dividi jene: 1. propagandaj; a) naciaj laŭ aboca vico, b) mult­lingvaj, c) E-lingvaj; 2. glumarkoj de firmoj, librovendejoj; 3. de gazetoj; 4. de libroj; 5. de urboj; 6. de komercaĵoj; 7. de societoj, grupoj; 8. de personoj; 9. de Z; 10. helpmonoj; 11. la ceteraj simplaj glumarkoj, kiujn oni denove povas dividi laŭ formato jene: a) kvinpintaj; b) rondaj; c) elipsoformaj; d) triangulaj; e) kvarangulaj; f) kvinangulaj; g) sesangu­laj; h) brikformaj: I. vertikalaj kaj II. horizontalaj. La nombro de glumarkoj sen dato estas pli ol 2000: En «Germana E-isto», 1912 aŭg: dec., «Normanda Stelo», 1913–14, kaj en «E Kolektanta» aperis parteto de katalogo pri glumarkoj. D-ro Mobusz akiris tie multan meriton. En «Tutmonda Kolektanto», 1931 n–ro 6. aperis listo de glumarko kun dato, kaj katalogo pri tiuj glumarkoj de d-ro Jozefo Takács estas jam prespreta. — J. TAKÁCS.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги