Seppik Henrik (Allari), estono, E–instruisto. Nask. 9 febr. 1905 en Parnu. Okupoj pri turismo. E-iĝis 1920. Multaj kursoj en Tartu, Tallinn, Pärnu kaj Petseri 1924–28. Dum pluraj jaroj estrarano de E-societoj. Lektoro de E en la popola universitato en Pärnu, 1924 kaj en Tartu, 1928. Cseh-metoda instr. kaj propagandisto en Svedlando, 1929–31, en Norvegujo, 1932. Fond. kaj prez. de la estona E Turista Komisiono. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

Sep Rakontoj. Originale verkitaj de Ivan Malfeliĉulo. 1906, 74 p., dua eld. 1908, 96 p. «En plena konfido ni rekomendas ĝin pro la bonegaj studadoj enhavataj pri la rusa vivado.» (British E-ista 1906, p: 17.)

Sepulveda Cuadra Luis Enrique, (ps.: Luensecua; Luiso Vidinte), ĉiliano instruisto de blinduloj kaj tradukisto de la lingvoj franca, angla, itala kaj portugala al la hispana. Nask. 9 okt. 1873 en Valparaiso. Fondis la unuan societon de E, red. la unuan prop. gazeton en Ĉilio. Prez. de la unua landa kongreso de E, Santiago, 1910. Fondis en 1932 junularan ES. Verkis kelkajn prop. broŝurojn, tradukis la literaturaĵon «Por Koleriĝi» (23 p., 1910, Meksiko). Kunlaboris por multaj E-gazetoj.

Seriŝev Inocento, siberiano, ruso; grek-ortodoksa pastro, pedagogo, «E–isto». Nask. 15 aŭg. 1883 en Kudara. De 1906 ĝis 1917 laboris kiel pastro en Siberio, okupis sin multe pri popoleduko. Dum cara reĝimo sidis en la malliberejo pro politika akuzo kaj Sovetion li forlasis «pro ruĝa despotismo kaj arbitro». Tri jarojn loĝis en Japanujo, esploris la japanan eduk­sistemon, por kio piede vojaĝis 200 mejlojn. Nun loĝas en Sidney. E-isto de 1410. Unu el pioniroj de E en Siberio. En 1910 faris kune kun sia fratino (Varvava S.) rondvojaĝon tra 13 landoj de Eŭropo per E. Ĉiam, ĉie kaj ĉiel li propagandis E-n multaj paroladoj, artikoloj, prop. broŝuroj kaj kursoj. Ĉiuj familianoj estas E–istoj. Kunlaboris al «Int. Socia Revuo» kaj aliaj E-gazetoj. Aperigis 250-paĝan verkon pri «Siberio» (originalaj kaj tradukitaj verkaĵoj), 1914, kaj du cent­paĝajn volumojn de revuo «Oriento», Ĥarbin, 1925. Ampleksaj originalaj kaj trad. verkoj en manuskripto.

Seriŝeva Varvara N., sovetianino, rusino, fratino de la antaŭa, instr. Aŭtoro de rimarkinda porinfana E–lernilo «Verda Steleto», 1926.

Servokapabla! Marcus Tybout. Du noveloj de Eekhoud, el la franca trad. Bergiers. 1927, 70 p. «Amo al la suferantoj kaj mizeruloj. La tradukanto havas fluan stilon. Li tro-, eĉ misuzas afiksojn.» (R. Göndör, «L M.», 1931, p: 70.)

Ses Noveloj de Poe, el la angla trad. A.F. Milward, 1924, 80 p. Prenitaj el «Rakontoj de mistero kaj imago».

Setälä (setele) Vilho Suonio (ps: kelkfoje Vilho Suonio), finno, redak­toro kaj fotografisto. Nask. 4 apr. 1892 en Helsinki; gepatroj: prof. d-ro E. N Setälä ŝtatkonsilanto kaj verkist­ino Helmi Krohn. Filozofia magistro, 1922, fakoj: fiziko, kemio, matematiko. Eniris en la servon de eldona akcia societo Otava, 1922, kaj red. i.a. praktikan enciklopedion de hejma tekniko kaj arto, verkis manlibron de fotoartisto. E-istiĝis en 1907, aktive aliĝis al la movado en 1911. Multaj kursoj kaj paroladoj. Sekr. de EAF 1918–22, del. de UEA de 1912, nun la komitatano. Membro de la Akademio. Dir. de EIF de ĝia fondo, 1920. Ĝenerala sekr. de la XIV-a UK. Depost 1917 ĉefa gvidanto de la movado en F. Verkoj: «E-a legolibro», 1917, aperis 4 eldonoj en 18.800 ekzempleroj; «Klariga Vortaro por Finnoj», 1917; «Lernogvidanto de E», 1919; «E-F Vortaro», 1919; «Plena Vortaro F-E», 1923; «E-kurso finna», 1925 (aperis ankaŭ en sveda kaj estona lingvoj). La eldonnombro de liaj finnaj lerniloj entute estas 56.200 ekzempleroj. Tradukis novelon de Linnankoski, 1919.

SEU: Sovetrespublikara E-ista Unio. v. Ruslando.

Sevak Gurgen (familia nomo: Grigorjan), sovetiano, armeno, lingvisto. Nask. 15 apr. 1904 en Tiflis, Kaŭkazo. En la Univ. de Erivan li gvidas la katedrojn de armena lingvo kaj metodologio de lingvoscienco; docento. E-isto de 1921. Multaj prelegoj, kursoj, artikoloj en Tiflis ĝis 1924, poste en Erivan. Organizo de Armenuja E-ista Unio, 1925 kaj ĝia prez. sekr. de Armenuja komitato de SEU. Membro de LK kaj de Lingva Komisiono de SEU. Verkis lernolibron por armenoj, 1930, tradukis por HDE kaj SR. Romanoj, dramoj, versoj en manuskripto.

Sevenhuijsen (sevenhojsen) Jan Willem, nederlandano, lernejestro. Nask. 3 sept. 1858 en Bronwershaven, mortis 10 febr. 1923. Propagandisto en instr. rondoj. Prez. de TAGE kaj la Vegetara Ligo E-ista, estrarano de loka grupo. Reprezentis la ministron de instruado en la 12-a kaj 13-a UK. Aŭtoro de lernolibro por infanoj kaj de bildkartoj klarigantaj la gramatikon.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги