La 9. 12. Kreuz ricevis 1. premion (175 sil.) en Sachsenhausen.
A. Lefebvre, Paris, publikigis sian alfaron «Provo de St. Int. laŭ la principoj de Conen de Prépean, Aimé–Paris».
La Konsilantaro de IAES estis elektita dum eksterordinara kunveno, la
Flageul komencis publikigi sian alfaron de Metagrafio al E. (finita en 1926).
Depoin reprezentis IAES en la Int. Kongreso de St. en Lausanne.
Le Stén. Illustre enhavis alfabeton Duployé-Flageul.
La 4. 8., dum la franca kongreso pri St. en Charleville estis voĉdonita deziresprimo por E. La «Almanach Sténographique» enhavis adresaron de 114 E. St-oj el 25 landoj. En la jarlibro de la E. Movado (eld. UEA) aperis artikolo kun specimeno de E. sistemoj. Pluraj kursoj estis organizitaj. Kreuz, Genève, stenografis la ĉefparoladojn en la 17 UK., publikigitajn en la oficiala dokumentaro.
En majo
Saman monaton okazis la unua int. konkurso de E. maŝinskribo, organizita de l’ «Association Descartes»: Fino E. Mitchell, f-ino Gabriel, s-roj Gavrin kaj Triouleyre.
Kreuz organizis fakan kunvenon de E. St-oj dum la U.K. en Genève.
T. Mori, Kioto (Jap.) eldonis organon «La Studo St-a».
W. Wingen, Urbparlamenta stenografo, Köln, starigis alfaron de sistemo Palm.
En majo
«La Revue Sténographique Belge» publikigis serion da artikoloj de Cogen-Ninove.
La franca kongreso de St. en Bourgés akceptis deziresprimon similan al tiu, akceptita en 1925 de la teknikaj konferencoj.
R. Kreuz kaj M.C. Butler stenografis la paroladojn dum la 18. U.K. de E. en Edinburgh.
Prof. Dyba, Berlin, aperigis original-sistemon «Ĉies». IAES fiksis regularon por konkursoj de St. kaj maŝinskribo. Cogen alvokas per cirkulero por fondo de belga societo de E. st-oj.
La st. fak-organo «Fach-Beilage» (novembro) publikigis dokumentan resumon: Regularo de Debata St. (metagrafio) por E. Laŭ Stolze-Schrey, de Robert Kreuz, Genève. Dum la sarna monato Felix von Kunovski, kunaŭtoro de la germana National-sténographie» eldonis «Internacional-stenografio», sistemo de st. int. por ĉiuj lingvoj. Gvidilo en E, reviziita de Markaŭ, Potsdam. — En decembro «Deutsche Kurzschrift», Duisburg, resumas siajn ĉefajn artikolojn en E.
Dum marto
Cogen fondis la unuan nacian societon: «Asocio de la Belgaj St-istoj-Gee-istoj» Sekvante tiun ekzemplon, la 5. 6. R. Llech fondis en Paris saman societon «Franca Societo de E-istoj-St-istoj» tuj post 1-a provo de E. st-ado organizita de «Fluganta Skribilo».
En la Int. Kongr. de St. en Bruxelles, en aŭgusto, okazis int. ekspozicio, en kiu E. havis plej grandan lokon. Rekompencoj aljuĝitaj: Ora Medalo: IAES, Cogen, Flageul; Arĝ. Medalo: A. de Maertelaere; Br. Med.-A. Lefebvre; Honora Mencio: Frischknecht, Beaugier.
La 6. 8. okazis la 1-a Ĝenerala Kunveno de IAES en la «Monda Palaco» kaj la 1-a int. kaj intersistema konkurso de St.: V. Hendricx, 140 sil., f-ino O. Piau, 120 sil., R. Llech, 100sil., s-ino A. Picard, 80 sil. Dum la ferma kunsido okazis diskuto en E. pri la utileco de St. por la E-istoj, post kiu la Kongreso unuanime akceptis deziresprimon pri lernado de E. St. kaj edukado de E. St-oj.
En la 19. U.K. en Danzig, en aŭg., R. Kreuz stenografis la ĉefparoladojn; same poste en Antwerpen (1928) Budapest (1929), Oxford (1930), Kraków (1931), Paris (1932).
En septembro R. Llech publikigis la 1-an numeron de «Le Sténographe Esperantiste».