Flavigny kaj Lafaye verkis adapton de Duployé (nur manuskripto).

Aperis samtempe 2 alfaroj por Pitman de Georg Ledger kaj Alfr. Lind­ridge Manuskripto de Antonio Sobezynski «Universala sistemo st-a, uzebla en ĉiuj lingvoj» fariĝis konata, same modeloj de E. St. de A. Saponjko.

En 1906 Schneeberger eldonis st. gazeton «Flugila Plumo», unue hekto­grafite, poste en litografio, de post numero 4, regule kun ekzercoj en debata st. Li plie publikigis sur bazo de sia praktikado en Boulogne s/M. verkon hektografitan: «Regularo kaj Sigelaro de Kongresa St. (Sistemo Stolze-Schrey)», W. Haŭschildt alfaris la sistemon Scheithauer.

En la 2-a U. K en Genève, Schneeberger, Jak, Schmidt (Bern.) kaj Siegfried Auerbach (Franfurt a/M.) postskribis la oficialajn paroladojn de la kongreso laŭ la sistemo Stolze­Schrey.

St. Societo en Szeged (Hungarujo) por la Int. Kongreso de St. en 1907, akceptis favoran decidon. En la kongreso, Schneeberger kaj Cogen (Ninove) ricevis medalon por siaj E. laboroj pri St.

Dum la 3-a U.K. en Cambridge — la 16. 8. 1907 — okazis kunsido de «Int. St. Societo» prezidita de Schneeberger.

Fine dum tiu jaro aperis «Lernolibro de la Natura St. Gabelsberger» alfarita de G. Christofel, kun enkonduko en E. metagrafio.

En 1908 Ch. Barit publikigis propran sistemon: «L’ Espero» kaj Rudolf Sprotte du verketojn: «Simpla st. sistemo» (Charlottenburg) kaj «Aoro» St. internacia. Lernolibro por uzo en la lingvoj E., angla, franca, germana, rusa, hispana. (Berlin).

Pastro Aug. Frohus (Poppenburg–Hannovero) publikigis alfaron de la germana sistemo Scheithauer.

La st. eltrovinto Heinrich Roller (Berlin) aperigis verkon «Kompleta lernolibro de E. st. laŭ la Rollera tutmonda sistemo, uzebla por ĉiuj lingvoj».

En 1909 A. Creux elvenigis alfaron por Ido de l’ sistemo Duployé ĉe la eldonejo Duployé en Paris, kun du parto de adapto por nia lingvo sub la titolo. «St. Duployé por E». A. Ruthardt (Mühlacker, Germ.) aperigis sistemon de int. st., ankaŭ aplikska por E. Instruisto W. Wohlrabe Chemnitz, en «Der Unterrichtsleiter», Liegnitz (majo 1909) publikigis kurson de E. St. laŭ la sistemo de «Nationalstenographie» de fratoj Kunowski.

Dum 1910 d-ro A. Schramm eldonis ĉe Heckners Verlag, Wolfenbüttel (Brunsvigo) la E. St. laŭ la sistemo Gabelsberger. Anglo, Josiah Catton, publikigis en London adap­ton de l’ Pitman-sistemo.

En januaro 1911 d-ro A. Schramm, Dresden, komencis publikigi la gaze­ton «Int St. Gazeto Gabelsberger», organo de la «Int. Ligo Gabelsberger», kun «St. Aldono» (laŭ la sistemo G.-Schramm). Redaktoro Karp Wallon, Frankfurt a. M.-Süd.

Emil Stark, Magdeburg, post aliĝo de Schneeberger al la Ido-movado, aperigis en 1911 duan senŝanĝan eldonon de la lernolibro de Schneeberger. Li ankaŭ publikigis anstataŭ la malaperinta gazeto «Flugila Stelo» novan organon sub la titolo «Flugila Plumo»; ĝi ĉesis post kelkaj numeroj.

Ŝajnas, ke 1912 estis rezervita al sola aŭtoro L. Jakab, Budapest. De li aperis tri verketoj: «Lernolibro de la plej simpla kaj plej facila St.» Poste: Komparaj tabelo de la 15 diversaj sistemoj de E. St. kaj E. sono. Statistikoj. Fine: Klopodoj por la E. St. (hungarlingve). Dum la sekvanta jaro K. Ewald publikigis laŭ tiu ĉi sistemo broŝuron «Bildoj el la besta vivo».

Rob. Kreuz, Frankfurt a. M. (Germanl.) en tiu ĉi jaro diskonigis la unuajn provojn de metagrafio Stolze-Schrey-Schneeberger.

Komence de 1913 P. Flageul, Paris, alfaris la sistemon Duployé al E ka instruis ĝin en la E grupo en Vanves.

Je Pasko 1913, Rob Kreuz postskribis la E. alparolojn faritajn en la germana faborista kongreso en Frank­furt a. M publikigitajn laŭ tio.

Majo: A.W. Lyndridge publikigis «Adaptation of Pitman’s shorthand to E». Junio: aperis en «Le Phare Sténographique»: «Sistemo Duployé por E», alfarita de prof. Sepulveda Cuadra, Santiago de Chile. Aŭgusto: en «Le Journal des Sténographes» prezento de la «Adaptation de la Sténographie Duployé à la langue internationale E» laŭ la alfaro de P. Flageul. Saman monaton Rob. Kreuz prove stenografis en la U.K. en Bern. Oktobro: Flageul publikigis la «Petite Méthode de Sténographie Espérantiste»; en novembro, li komencis eldoni «Fluganta Skribilo», St. monata gazeto.

En januaro 1914 «Le Phare Sténographique» organizis st. konkurson kun sekcio por la E. St. Duployé Flageul. 17. 1, Rob. Kreuz 1-a premio (120 silaboj) en konkurso Sachsenhausen. Aprilo: «Fluganta Skribilo» organizis sian unuan internacian konkurson de E. St. 3. 5. Kreuz 1-a premio (140 silaboj) en konkurso Oberursel, 14. 6. 1-a premio (150 silaboj) en Fulda. Samjare alvoko al la E. st-oj por la U. K de Paris, parolado St. Instituto, Milano, Kursoj en Poitiers kaj Praha.

Pro la milito subite ĉesis la agado en tiu ĉi kampo. De 1916–19 «Fluganta Skribilo» reaperis neregule. En 1919 aperis la «Méthode de St. Espér. et de Stén. Franç.» de P. Flageul kaj poŝtkarto kun la alfabeto Aime-Paris-Lefebvre. En la sama jaro kurso en la Centra Oficejo E. en Paris, skriba, en «Le St. Dact. Moderne», Paris.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги