Terricabras (terrikabras) Josep M, kataluno, d-ro kuracisto. Nask. 12 sept. 1878 en Vic, mortis samloke 9 jan. 1928. E-isto de 1907, prez. de la loka EG, membro de la komitato por gastigo de la aŭstro-infanoj post la milito. Prop. artikoloj.

The Esperantist. Kvankam multaj aliaj landoj — eĉ ne tiel gravaj ­ havis jam E-ajn periodaĵojn, Anglujo restis komence retenema. Nur en nov. 1903 H.B. Mudie eldonis la 1-an n-ron de TE. La antaŭparolo estis skribita de la fama publicisto W.T. Stead. Inter la tiutempaj E-aj gazetoj TE okupis altan lokon, enhavante bonajn lingvajn artikolojn (ofte iom danĝerajn) kaj multajn originalaĵojn de konataj E-istoj. Vol. 1. n-roj. 1–1 nov. 1903-dec. 1904-14×IV+224 p. Vol. II: n-roj 15–26, jan: dec. 1905-12×IV — 192 p. 24×19. Pro la bono de la E-a movado en Anglujo Mudie faris la oferon, enkorpigi TE en «The British E-ist» en jan 1906. — P. TARNOW.

The Esperanto-Monthly. Red. William W. Mann kaj de jan. 1914 W.M. Page. Enhavis precipe kursojn kaj materialon por instruistoj (lingvostudoj, rakontoj, poezioj) Vol. I. 1913, IV+192 p. Vol. II. 1914, IV — 188 p. Vol. III. 1915, 188 p. Vol. IV. 1916, IIXIV — 128 p. Vol. V. 1917-13×IV+1 p. Vol. VI. 1918–13×IV+140 p. Vol. VII. 1919-13×IV- 136 p. 24×15. En jan. 1920 TEM estis enkorpigita en «The British E-ist». — P. TARNOW.

The Esperanto Publishing Company Limited estas eldonejo, fondita en februaro 1928 de E. Robertson, E.W. Willcocks kaj C.C. Goldsmith. Nunaj direktoroj la samaj personoj kaj K.R.C. Sturmer. Kapitalo (sept. 1933.) pundoj 565: Dividendoj pagitaj 5%, 3%, 3%. Dum la sesjara ekzisto ĝi eldonis 13 literaturajn kaj du anglalingvajn verkojn, inter ili: Dickens: La Vivo de Jesuo, unu el la plej belaj libroj E-aj. La orvaloro de ĉiuj eldonaĵoj estas ĉ. 38: svfr.

Thevenin Lucien Jacques, franco, fakestro por int. komerco. Nask. 15 apr. 1891 en Nervieux, Loire. E-isto de 1907, aliĝis al EG en St. Etienne en 1910, nun ĝia vicprez. Du jarojn sekr. de Rodana EF. Trad. prozon kaj versojn el la franca literaturo, el kiuj aperis en L’Eclaireur du Soir (Nice), La Tribune E-iste, La Ligilo, Pola E-isto.

Thieme et Cie presejo-eldonejo en Nederlando, eldonis preskaŭ ĉiujn verkojn de H.J. Bulthuis, la tradukon de Odisseias (Manders) kaj vortarojn, gramatikojn kaj laste nederlandlingve la verkon de E. Aisberg: Fine mi komprenas la Radion. La de ĝi eldonitaj libroj estas ĉiuj ampleksaj, belaj kaj tial ĝi atingis famon, malgraŭ ke la tuta eldonita verkaro ne atingis dekon dum la agado. La vendovaloro de tiuj libroj estas ĉ. 60: frsv.

Thilander Harald Josias Eusebius, svedo, presisto, redaktoro. Nask. 25 okt. 1877 en Breared, blindiĝis 13-jara. Lernis la presadon de porblindulaj libroj. En 1908 li iĝis red. de sveda blindula ĉiusemajna gazeto kaj en 1912 red. de la gazeto porblinduta «E-a Ligilo», (ĝis hodiaŭ). Tiujn gazetojn kune kun aliaj gazetoj kaj libroj li pretigas en sia presejo. E-isto de 1900. Fervora aganto, artikoloj kaj vasta korespondado por kaj pri E. Oni nomis lin profeto en la popolo blindulara.

Thitander, nask. Höjer Karin, sve­dino, orgenistino kaj muzikinstruistino. Nask. 4 sept. 1866 en Stockholm, mortis 13 okt. 1927. Blindiĝis en la unuaj jaroj de sia vivo. Jam post 1900 vigle partoprenis la E-propagandon inter blinduloj. Edziniĝis en 1919 je Harald Th., kiun ŝi tiam jam dum preskaŭ du jardekoj helpis en lia E-laboro.

Thilander nask. Järvenpää Varma Elisabet, finnino, masaĝistino kaj manlaboristino. Nask. 1 majo 1899 en Illo. Post blindiĝo ŝi poste rericevis ioman vidpovon. Verkis originalajn E-poemojn kaj tradukaĵojn; premiita de la Floraj Ludoj. Venis Svedujon por lerni blindulpresejan laboron kaj edziniĝis en 1928 je Harald Th.

Thisell, nask. Cederblad Hilda, sve­dino. E-istino jam antaŭ 1898. Multe kaj bone verkis traduke kaj originale dum la unua periodo de E. Artikoloj en L.I., «L’E-iste» k.a.

Tholt (tolt) Pal, hungaro, prof. en Versec. Mortis en? Apartenis al la unuaj pioniroj en H-ujo. En 1904 grupfondo en Versec. Prop. broŝuro en 1905. Artikoloj en E, tradukaĵoj.

Thomas Herbert Moy, (Hometo), anglo, inĝeniero. Nask. 31 dec. 1863 en Brixton London. Ĉefa distraĵo: muziko. Fariĝis E-isto en 1908 kaj ĉefdel. de UEA por Anglujo de 1928. Verkis kaj komponis multajn E-ajn kantojn, el kiuj «La Kongres-Amatino» verŝajne estas la plej bone konata. Kiel kantulo sin akompananta per gitaro estas tre konata inter londonaj kaj alilandaj rondoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги