Thomsen H. Th., dano, tipografisto. E-isto de 1905. Dum multaj jaroj la ĉefa gvidanto de la E-vivo en Oslo. Fondis la unuan E-klubon en Oslo 8 febr. 1906. Pro ekestinta disputo inter la anoj de la gazeta komitato je propra risko redaktis kaj eldonigis la unuan n-ron (1 jan. 1909) de «N E-Gazeto» Norsk E-blad. Kunfondinto de NEL 1911. Disponigis por la E-klubo propran ĉambron en sia hejmo. Aranĝis grandan E-ekspozicion en 1909. Verkis artikolojn, poemojn lernolibrojn, unu el ili aperis en 10.000 ekzempleroj.
Thomson (toms‘n) Alexander William (ps. Avoto), brito, taksa komizo en fabrikejo de elektraj kabloj. Nask. 15 marto 1896 en Hammersmith, apud London. E-isto de 1911. Fondinto de grupo en Bexleyheath (instruis skoltojn kaj belgajn rifuĝintojn), 1914. Fondinto kaj prez. de Skolta E-ista Ligo, 1918. Fond. de Psiĥa EL, 1934. Predikis ĉ. 12-foje ĉe E diservo en London. Verkoj: «Rimvortaro E-a», 1918; diversaj artikoloj kaj versoj en E gazetoj.
Thomson L.E., aŭstraliano. E-isto de 1911. Sian pioniran agadon li mem priskribis en artikolo por Enciklopedio, kies ĉefkunlaboranto li estas. v. Aŭstralio.
Tiard (tiar) Marcelle, francino. Nask. 18 jun. 1861 en Paris mortis 1 jun. 1932 en P. Interesiĝis pri feminismo kaj teozofio. E-iĝis en 1903. Senlaca propagandistino dum 25 jaroj. Prezidis grupojn (Nice, Alger), Federacion de Provence, la Int. Teozofian Ligon, la Unuiĝon de E-istaj Virino.
Tieder (tider) Zsigmond, hungaro, ĵurnalisto, kunlaboranto de la laboristaj gazetoj «Nepszava» ktp., tiu de multaj enciklopedioj kaj aliaj sciencaj verkoj. Nask. 1887 en Budapest. Prez. de HESL dum 1927–1930. Verkis broŝuron, multajn artikolojn pri E por laboristaj gazetoj; redaktis «Antaŭen», faris kelkdek paroladojn en la sindikatoj.
Tiflisano, ps. de la georgiano Ciklari. Mortis ĉ. 1914 (?). Verkis «Tra la mondo per E», 1909–11, 32 p. Kunlaboris al «La Revuo».
Tihanyi (tihanji) Jozsef, hungaro, kolonelo en pens. E-isto de 1905 (rigardinte E-lernolibron en montrofenestro). Kursoj por oficiroj en Kaposvar, 1911–13. Prez. de Budapesta grupo de HES, 1929–30. (I. «H. Heroldo» 1933, n-ro 3.)
Timuŝ Miĥaelo, rumano, instr. E–iĝis en 1907. Kunlaboris je la organizo de l’ unua E-kongreso en R. Fond. de la Societo de la R. Instruistoj E-istaj «Homaro». Kunlaboris ĉe multaj E-gazetoj.
TLES — Tutmonda Ligo de E-istaj Senŝtatanoj. (v.)
Toki Zenmaro, japano, ĵurnalisto en Tokyô Asahi. Fama J poeto. Dir. de JEI. Nask. 8 jun. 1885 en Tôkyô–si. Vizitis domon kaj tombon de Z dum UK en Danzig kaj faris belan priskribon (J), montrante ĵurnalistan observemon kaj poetan sentemon. (E-a traduko en «La Revuo Orienta», 1929). Klopodas alprenigi latinajn literojn por J. lingvo kaj verkis: «J. Lingvon per Romazi, per Nipponsiki Romazi», 1929.
Tolnai Elek, hungaro, reprezentanto de petrolfabriko. Nask. 25 jan. 1893 en Budapest. Gvidis kursojn, ankaŭ por blinduloj. E-isto de 1914. Kas. de HES 1915–31; nun ĝia kontrolisto. Kunorganizinto de la UK en Budapest. En lia parencaro 9 E-istoj, inter ili lia edzino
Tolnai Pal, hungaro, komercisto; frato de la antaŭa. Nask. 23 aŭg. 1891 en Törökbalint. Kvinjara militkaptiteco en Siberio. E-isto de 1926. Ĉefsekr. de la UK en Budapest kaj de HES en 1928–29. Prez. de la budapesta grupo de HES, komitatano de UEA. Kursoj, ankaŭ por blinduloj. Lia edzino Rózsi Göndör estas aktiva E-isto kiu gvidis kursojn, tradukis novelojn. (l. «H. Heroldo», 1930, n-ro 5.)