Tolstoj Lev Nikolajeviĉ, grafo, fama rusa verkisto. Nask. en 1828, mortis en 1910. Estis unu el la unuaj eminentaj patronoj de E. Jam 16 sept. 1889, respondante al V. Majnov, T skribis: «Mi opinias la ellernon de komuna eŭropa lingvo (t. e. int. lingvo E) afero urĝe necesa… Mi laŭpove penos disvastigi tiun lingvon kaj, kio estas la ĉefa, konvinkigi ĉiujn pri ĝia neceso.» 27 apr. 1894 T. skribis la famajn frazojn: «Mi konstante opiniis, ke ne ekzistas pli kristana scienco, ol la lingvoscienco, la scienco, kiu ebligas interrilaton kaj solidarecon kun la plej granda nombro da homoj. Mi multfoje vidis, ke homoj malamike interrilatis nur sekve de la mekanika baro kontraŭ la reciproka komprenado. Tiamaniere la ellerno de E kaj ĝia propagando estas sendube kristana agado, akcelanta la estigon de l’ Regno Dia — la agado, kiu prezentas la ĉefan kaj solan mision de homa vivo». Tiu ĉi favora rilato de T. al E ludis gravan rolon por E: la vortoj de T. estis vaste uzitaj por prop. de E. Sed samtempe kun la nomo de T. estas ligita ankaŭ unu tragedia momento en historio de la juna E-movado. En 1895 pro la artikolo de T. «Prudento aŭ kredo» la rusa car-cenzuro malpermesis importon de la sola tiama E-gazeto «La E-usto» en Ruslandon, kaj pro tio la movado suferis gravan krizon. 17 aŭg. 1909 T. denove esprimis sin favore por E sendinte al J. Eydelnanth (Franc.) la nenie ĝis tiam eldonitan «Raporton pri paco», por ke ĝi aperu unue en E (aperis en Int. Socia Revuo). Nelonge antaŭ sia morto T. denove eldiris 24 febr. 1910 sian fidelan simpation por E. Sub influo de T. la tolstojana eldonejo «Posrednik» (Peranto) eldonis multajn rusajn lernolibrojn de E kaj eĉ specialan serion de lit. verkoj sub titolo «Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj» 1912–16. El la verkoj de T. aperis en E traduko de multaj malgrandaj rakontoj, el kiuj la pli ampleksaj estas: «Sieĝo de Sebastopolo», «Kaŭkaza militkaptito», «Du maljunuloj», «Unu animo en ĉiuj», «Tri mortoj», «La morto de Ivan Iljiĉ», k.a. Estas tradukitaj, sed ankoraŭ ne eldonitaj la romanoj «Milito kaj paco», parte «Anna Karenina», «Renaskiĝo», k.a. — NEKRASOV.
Tomac Stanislav, serbo. Mortis en 1932 en Argentino. Verkis antaŭ la elmigrado post milito lernolibron, gvidis kursojn.
Tomán János, hungaro, arkitekto. Nask. 29 aŭg 1900 en Arad (nun en Rumanujo). E-isto de 1920. Li instruis, organizis, propagandis, en 1927–8 estis prez. de HESL. Li kompilis E-H kaj H-E vortarojn, (536 p.) verkis gramatikojn.
Tooguu Tojosato, japano, kuracisto. Nask. 13 okt. 1894 en Tôkyo-si, mortis 24 jun. 1927 en Odawava; multe tradukis novelojn: Ariŝima: «Deklaracio», 1924; literatureseon: Ariŝima «Senbedaŭre Amo rabas», 1931. «E kurso por kuracisto», 1927.
Torbäj (turbjer) Thorsten, svedo, instruisto en Göteborg. Nask. 13 dec. 1893 en Marshand. E-isto de 1929. Prez. de S. Instruista EF de 1932; Reprezentanto en S. por «Int. Pedagogia Revuo». Kunlaboranto de S-E Gazetara Informo-Servo.
Torii Atuzirô, japano, instr. en blindula lernejo de Kyôto. Kunfond. de J. Asocio de Blindaj E-istoj, 1928. Verkis en brajla alfabeto kursolibron, 1923 kaj E-J Vortaron. — (Kuw.)
Török Peter, hungaro, gimn. prof.. Nask. 23 jan. 1857 en Hajduböszormeny, mortis 28 nov. 1929 en Debrecen. Tre diversflanka, krom E li: okupiĝis pri mineralogio, botaniko kaj entomologio. E-isto de 1907. L.K. Estis gvidanto de la E-movado en Debrecen. Verkis lernolibrojn, (la, E-Sintakso int-e premiita), bonan E-H vortaron kaj porĉiaman kalendaron. En manuskripto kelkaj gravaj verkoj. (1. «H Heroldo» 1929. B. n-ro 6.)
Toschi (toski) Umberto, italo, d-ro. kaj prof. de ekonomia geografio, instruas en komerca lernejo de Bologna. Nask. 10 jun. 1897 en Dozza Imolese (Bologna). E-isto de 1912. Sekr. de 7-a itala E-kongreso, 1920, de IEF, 1923–25, de Int. Konferenco por Komuna Komerca Lingvo, Venezia 1924; ktp.
Tóth (tot) Vince, d-ro de la juro, hungaro, polickapitano. Nask. 22 jul. 1894 en Sümeg. E-isto de 1910. Kelkjara laboro por E ĉe la polico, eĉ kurso. Gvidis la HEI, aranĝis la administracion de L.M. en 1924–26, kunlaboris por la aperigo de «La Tragedio de l’ Homo» (Madách), tradukis la «Kriminologion» de Vámbéry.