Totsche (toĉe) Lajos, hungaro, ŝtatoficisto financministeria. Nask. 1902 en Budapest. E-istiĝis en 1919, kiam jam aperis en «Hungara E-isto» lia unua noveltraduko. Gvidis kelkajn kursojn. Red. de L M. Verkoj: «De paĝo al paĝo» (1932), tradukoj en la «Hungara Antologio» (1933), traduko de «Vojaĝo en Faremidon» de Karinthy, recenzoj, observoj kaj poemo en L.M. En «De paĝo al paĝo» li kritike pristudis niajn ĉefajn verkistojn postmilitajn. Liaj kriterioj rifuzis la legolibran tradicion de niaj recenzistoj, kies kritikado estis plie lingva, ol literatura. Jam estas tempo taksi serioze la verajn valorojn de nia literaturo, kaj la kritiko mem estu literatura formo: tia estis lia principa sinteno kaj ĝi enhavis ankaŭ lian pretendon, ke nia literaturo jam liveras taŭgan materialon por kultureca kritiko. Lia skizaro certe pravigis tiun pretendon kaj krome starigis sian aŭtoron kaploke de nia eta kritikista elito. Verŝajne lia inspiro al kritika laboro venis el lia funde lirika naturo, kiu «verŝus sangon por poemo», ĉar liaj studoj estas mem literaturaj pecoj, kiuj memorigas pri la diro de Anatole France, ke «la bona kritikisto estas tiu, kiu rakontas la aventurojn de sia propra animo inter la majstroverkoj.» Kunlaboranto de la Enciklopedio. — W.B. JOHNSON.
Trakt. (Teatro kaj Radio Aktoroj). Artista sekcio de la «Kulturklubo», (loka EG) en Brno, Ĉeĥoslovakujo. Ĝiaj anoj konsistas nur el artistoj kantistoj, verkistoj, aktoroj de la Landa Teatro. Fondintoj:
Tra la Esperanta Literaturo. Kompilis
Tra La Mondo. Tutmonda ilustrita Revuo E-ista kun aktualaj, ĝeneralinteresaj, artaj, sportaj, modaj, sciencaj, edukadaj, junulaj ktp. artikoloj, demonstritaj per multaj bonaj bildoj. De julio 1905-dec. 1908 aperis 4 vol. kun 196, 212, 192 96 p. kaj multaj kovrilpaĝoj kaj pli ol 90 bildoj, 29×22. La eldonistoj (red. Capé–Montrosier; presejo: A.I. Witteryck) ĉesigis la eldonon de tiu ĝis tiam plej bela E-a gazeto pro «pripensita kaj intencita kontraŭtenado» de la E-istoj kaj la E-a gazetoj. BIL ne mencias la ĉefkunlaboranton: f-ino Osenford. — P. TARNOW.
Tra la Mondo. Int. legolibro. Unua parto, por komencantoj, tria eld. 1925, 96 p. «Lerte redaktita kolekto de proverboj, aforismoj kaj sentencoj, fabloj, fabeloj kaj rakontoj; interesaĵoj el la vivo kaj sciencoj; ŝercaĵoj, amuzaĵoj kaj kantoj kun notoj.» («British E-ist», 1921, nov.) Dua parto, por progresintoj, 1922, 144 p. «Ambaŭ volumoj formas krestomation de neordinara intereso kaj valoro». (E, 1922 nov)
Tramoj. Specialaj kursoj por tramistoj okazis en multaj grandurboj. En Wien la direkcio de la urbotramoj deĵorigis ankaŭ E-e parolantajn konduktorojn dum foiroj ktp., unue en 1927, kaj ili portis rubandon kun E-a surskribo. Rimarkinda progreso estas konstatebla ankaŭ inter la tramistoj en Stockholm, Budapest, ktp.
Trans la Fabeloceano. Novelo originale verkitaj de
«Tra Sovaĝa Kamĉatko». Verkis
Travivaĵo de Ro Ŝo. Originale de
Tredgold Robert Ralph, anglo, solicitoro. Nask. 3 dec. 1878 en Lee. Kasisto de BEA, 1931. Tradukis himnojn por «Himnaro Esperanta».
Tri Angloj Alilande. Romaneto, originale de