Turkujo. La unuaj konataj E-istoj estis Michel A. Arama en Saloniko, S. Kedam en Istanbul (1901), Mehmed Cevdet bej en Aidin, A. Khatenessian en Kerassunda. Solon Orfanidis kaj Kakobo Gueron fondis dec. 1909 E-grupetojn kaj 1910 estas fondita en Istanbul grupeto, titolita T. E-Asocio, kun 10 anoj. Ankaŭ en Smirna fondiĝis grupo kun helpo de la greka s-ano E. Misailidis. Movadeton oni rimarkis samtempe en Nazli. (la greka s-ano Johano Sapoundzoglou kaj Sidki effendi). Grandan servon faris por la E-movado d-ro Anakreon Al. Stamatiadis, kiu vivis en Istanbul 1913–25. Li fondis en 1920 tie E-Asocion «Bizantio» kaj en 1921 samnoman gazeton, sume aperis ĝis jul. 1924 18 n-roj kun 480 paĝoj. En tiu tempo la E-ejo estis tute vasta etaĝo de domego en la centro de Pera, Str. Sakiz-Agats, Agha Dzami № 8. lukse meblita. La luprezojn oni pagis krom la kotizoj per la enspezoj de tekoncertoj, aranĝitaj duonmonate, ekskursoj, la preskostojn de la gazeto pagis krom la abonantoj grupo de entuziasmaj E-istoj. La registaro montriĝis favora, nur ĝi postulis, ke la stampo de la asocio portu ankaŭ turkajn literojn. Poste la magistratoj malpermesis la asocian E-istan agadon, kaj nur 25. apr.1927 oni oficiale permesis la fondon de TEA. Lastatempe la gazetaro estas pli favora. En 1931 UEA-del. en 4 lokoj.

Rimarko. La artikolon tralegis I.M. Krestanov. (Bulgario) — STAMATIADIS.

Türn Johannes, estono, poŝtoficisto. Nask. 27 majo 1899 en Tartu. Eksa ŝakmajstro de Estonujo, estrarano de EAE, EIE, prez. de «Espero» en Tallinn. Kurso en Parnu. Posedanto de la supera diplomo.

Turno. ps. de L. Dreher. (v.)

Tur-Strato 4. Romano originale de H. Weinhengst. 1934, 174 p. «Profunda realismo, objektiva rakontmaniero pri la sorto de la falinto de l’vivo, montro de materiala kaj anima mizero.» Flua, facila lingvo.

Turzó Peter, hungaro, fervojoficisto. Nask. 7 jun. 1870 en Privigye (nun en Ĉeĥosl.), mortis 7 jun. 1934 en Gödöllö. En 1919 E-ista ano de la propaganda servo de la kontraŭrevolucia registaro en Szeged. Fine de la mondmilito fondis la gazeton «H. E-isto», eldonis kaj red. ĝin dum 1918–23. Unu el la ĉefaj revivigantoj de la H. E-movado post la milito.

Tuschinski Anna, germanino (aŭ polino?). Nask. 4 dec. 1841. Pioniro de E en Danzig de 1907, plej agema membro de la loka societo. Dum la XIX UK oni nomis ŝin «E Patrineto».

Tutmonda Asocio Kolektanta. v. Kotektado.

Tutmonda Biblioteko je la memoro de Tolstoj, trad. Kabanov kaj Ŝarapova. 1912, 9 kajeroj entute 280 p. Religia kaj filozofia enhavo.

Tutmonda Esperanta Junulara Asocio v. Junularo.

Tutmonda Espero. Kvankam TE nomiĝis organo de la kataluna E-istaro kaj eĉ de jan. 1909 ĝis la apero de «Kataluna E-isto» en apr. 1910 mem havis la subtitolon «Kataluna E-isto», ĝi enhavis tiom da modelaj tradukoj kaj originaloj de bonaj literaturaĵoj, ke ĝi ankaŭ estis multe legata en eksterlando, tio estis la kaŭzo, ke ĝi de julio 1910 ankoraŭ aperis nur en E, kaj ke ĝi malaperis tuj je la komenco de la milito. TE tute regule aperis de jan. 1908-majo junio 1914, IV-+12–16 p. 24×17. Paĝonombro: 1908:­12×IV+192; 1910: 10×IV+160;1911; 9×IV+136; 1912: 9×IV+108; 1913: 10×IV+ 120; 1914: 5×IV+60. Eld. Societo Espero Kataluna. Red. E. Halabader, M. Casas, Frederik-Pujula Y Vallos. — P. TARNOW.

Tutmonda Intersteno. Monata gazeto por la disvastigo de la Intersteno (v.) Aperas de 1930, 21×15 cm. Red. Fr. Graser, Frankfurt.

Tutmonda Jarlibro E-ista. v. Jarlibroj.

Tutmonda Kolektanto. Kvaronjara gazeto, organo de TAK. Aperas de 1930. 23×15 cm. Red. d-ro J. Takács, Nagymaros, Hung. v. Kolektado.

Tutmonda Ligo de E-istaj Senŝtatanoj. (TLES). Int. organizo de anarkistaj E-istoj, fondita en 1924. Eldonis organon «Libera Laboristo», aperinta neregule. (v. Laborista movado.) — BRUIN

Tutmonda Polica Ligo. v. Polico.

Twombly (tŭombli) John Fogg, usonano. Nask. 2 febr. 1870 en Sanghai (Ĉinujo). Fondinto de EG en Boston (unua en Usono) kaj prez., 1905. Kunfondinto de Amerika EA, 1905, sekr. 1905–08. Red. de. «Amerika E-ista Revuo», 1907–08.

<p>U</p>

UABE: Universala Asocio de Blindaj E-istoj v. Blinduloj.

Ucunomija Haĵime, japano, metodisma pastro. Nask. 3 nov 1906 en Ehime-ken. Studanto de Bibliaj vortoj en E; artikoloj en «La Revuo Orienta», 1929–30.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги