UŜE (mallongigo de la nomo: Unuiĝintaj ŝtatoj de Eŭropo). Paralele kun la Paneŭropa-movado (v.) estiĝis kaj evoluiĝis (longtempe ne publike) la U E-ideo kaj fariĝis la UŜE–programo. La ĉefdiferencoj inter la Paneŭropa- kaj USE-programo estas: a) La estonta mondpotenco dividiĝas — laŭ la Paneŭropa programo — je 5 partoj (USA, Britujo, Paneŭropo, Japanujo, USSR), dume tiu laŭ la UŜE-programo dividiĝas nur je 2 partoj: je la okcidenta hemisfero, gvidata jam nun de USA, kaj je la orienta hemisfero, gvidota de UŜE; b) al UŜE devos aparteni — laŭ diversaj geopolitikaj kaj sociaj kaŭzoj — ankaŭ Britujo kaj Rusujo; c) la Paneŭropa-movado, kiel oficialan lingvon por la Paneŭropa-Unio, proponas la anglan, dume laŭ la UŜE-programo E estas destinita fariĝi la oficiala helplingvo en UŜE. Por forte kaj daŭre kunligi la eŭropajn ŝtatojn, la UŜE-programo proponas komunajn armeon, dogan- kaj eksterpolitikon kaj unuecan valuton. Taktiko: tondi por tuta Eŭropo ekonomipolitikan organizaĵon (UŜE-partion), kiu havas la taskon parlamentsisteme realigi la UŜE-programon. Laŭ la gvidantoj de UŜE la E-istoj estas destinataj fariĝi la iniciatoroj kaj la ekigantoj de la UE-movado. Organo: UŜE­EĤO, Eldonejo: «Libro», Timiŝoara I., Rumanujo. Fakliteraturo: Joset Zauner: «Der Weg zur Europa-Partei (Der Ausweg UŜE)», (La vojo al la Eŭropo-Partio, La elvojo UŜE); la sama: L’ Eŭropanismo.»

Laŭ J. ZAUNER

UŜE-EĤO. Gazeto por propagandi inter E-istoj realigon de UŜE (v.) Fondinto, eld. kaj red. Josef Zauner, Timiŝoara, Str. 1 Lonoviĉi, Rumanujo. Unua n-ro. jan. 1930. aperis 4 n-roj entute kun 24 pagoj, formato 24×32 cm. De jan. 1931 ĝis jul. 1933 8 n-roj kun 32 paĝoj, 32×48 cm. Vigla redaktado, interesaj artikoloj kaj lertaj ilustraĵoj pri la eŭropa problemo kaj por prop. de UŜE.

Utrechta Esperantisto. Gazeto ap­erinta monate, fondita de UER pro malapero de la nacia gazeto «Holanda E-isto». La 1-a n-ro aperis 1 sept. 1925, la lasta (112-a) en jan. 1934. Presita komence hektografe, poste ciklostile. Kvankam kluborgano, UE estis sendata al la ĉefaj ned. E-istoj. Red. G.J. Degenkamp; adm. f-ino J.W. Woutersen, poste H.J. Korthals. — (G.J.D.)

<p>V</p>

Vagabonda Klubo, E-ista estis asocio de E-istaj pentristoj, literaturistoj kaj aliaj artistoj, fondita en Skotlando en 1906 de f-ino C. Oxenford. Post la eksplodo de la mondmilito ĝi ne plu funkciis. La «Ĉefvagabondo» en 1914 estis J.M. Warden. Ĝia organo estis «La Vagabondo» (v).

Vagabondo kaj Sinjorino. Romano de W. Kloepffer, trad. el la germana L. Goppel, 1931 204 p. «Tute nuntempaj, postmilitaj aventuroj, eble ne tre kredeblaj, sed tre variaj, neatenditaj. Amuza distra legaĵo, korekta flua stilo.» (G.S., „E“, 1932, p :105.)

Vaghinak Sarkissian, perso. Mortis en 1931. E-isto de 1911. Multe prop-is la lingvon en Tabriz, Teheran kaj Sultanabad.

Vaher Villem, estono, lernejestro. Nask. 21 jan. 1873 en Otepä. Aŭtoro de la unua E-lernolibro por estonoj (1893) kaj de konversacia lernolibro (1930). Prez. de EAE de 1922, dir. de EIE de 1925. Gvidis kursojn kaj de 1927 regule semajne paroladis en la radiostacio Tallinn en E.

Vahtkerl Johannes, estono, poŝtisto. Nask. 4 jan. 1886 en Raukla. E–iĝis 1908. Sekr. de la ES en Tartu 1914–15 kaj prez. 1915–16. Propagandas ĉefe sur poŝtista kampo. Multaj tradukoj el E en la estona gazetaro, artikoloj en E-gazetoj. Trad. prisportan broŝuron el la estona.

Valkov D.D., ruso. Mortis 4 jun. 1910. Estis prez. de ES «Espero» en Peterburgo. Verkis ŝlosilon por rusoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги