Vallienne (valjen) Henri, franco, d-ro, kuracisto. Nask. 19 nov. 1854 en Saumur, mortis 1 dec. 1908 en Malakoff (apud Paris). Estis, laŭ la atesto de Bourlet «alt-kreska, fortika, larĝŝulfra viro kun sufiĉe longaj haroj kaj harbo, griznigraj, akrevidantaj okuloj, severa mieno. En tiu korpo de mezepoka kavaliro batis plej sent­ema kaj bona koro, en tiu kapo de kaperisto loĝis cerbo de altpensema scienrulo.» — Kvankam kuracisto, V. multe interesiĝis pri literaturo; li estis jam publikiginta volumon da poemoj, en franca lingvo, (ĉe Dentu), kiam li ekkonis E-n en 1903. La literaturaj kvalitoj de E entuziasmigis lin, kaj tuj li ekuzis ĝin por tradukado de granda verko: «Eneido», de Virgilio: la du unuaj kantoj, laŭverse tradukitaj aperis en 1904. Al la rip­roĉo, ke li pli bone farus propagandante la lingvon, li respondadis: «Certe antaŭ ĉio ni devas konigi la utilecon praktikan de E, sed ĝi nur tiam triumfos kaj venkos, kiam ĝi estos literatura!» Kaj pri tiu punkto, li plene konsentis kiel Z, kiu skribis en 1895. «Kiam la konstanta kreskado de nia literaturo iom post iom… malaperigos ĉiun dubon pri la vivipoveco de nia lingvo, tiam, vole–nevole… la registaroj devos aliĝi al ni.» En Aprilo 1905 kruela kormalsano atakis kaj preskaŭ mortigis lin; post la krizo, li ne plu povis eliri el sia ĉambro, nek forlasi sian apog­seĝon. Sed tiun kompatindan situacion li profitis por akceli sian E-an laboron; en 1906, li publikigis la plenan tradukon de «Eneido», en 1907 la originalan romanon «Kastelo de Prelongo», en 1908 alian «Ĉu Li?» kaj samjare la tradukon de la novelo de Prévost «Manon». Intertempe, li redaktis prop. broŝuron en E kaj franca «Por kaj kontraŭ E», li tradukis «Paco kaj Milito» de Richet kaj verkis eseon pri «Evolucio de la Religia Ideo». Krome li kontribuis al «La Revuo», «La E-isto», «Scienca Revuo», «Med. Revuo», «Espero Katolika», L.I., kie lasttempe li aperigis longan artikolon pri «Eneo kaj la Romana Cerbeco». Je sia morto, li lasis la tradukon de novelo de Musset «Margot», publikigita kiel felie­tono en la «Franca E-isto» (1909) kaj la sekvantajn, ĝis nun nepublikigitajn tradukojn: «Kaprico» unuakta komedio, kaj «Oni neniam pri io devas ĵuri», triakta komedio, ambaŭ de Musset; «Aventuroj de Telemako» de Fenelon, kaj «La Metamorfozoj» de Ovidio, laŭverse tradukitaj. — Tiu agemo klarigas, ke, en 1908, ĉe la konkurso organizita de La Revuo «Kiu estas la plej bona esperantista stilisto?», li atingis la duan lokon, — malproksime — sed 1a unua post Kabe. — El tiu abunda produkto, kio restas? Ne tre multe. Ni devas konfesi, ke lia stilo havas nek la vervon, nek eĉ ĉiam la korektecon, kiuj konvenus al granda verkisto. Tipa reprezentanto de la malnova bur­ĝa klerulo, li bone scipovis la latinan kaj francan: sed lia nesciado pri la fremdaj lingvoj faligis lin tro ofte en francismojn neakcepteblajn. Lia traduko de Eneido estas misformita per malbona ritma sento: dum Kofman intermetis trokeojn meze de la daktiloj, V., por konservi la idealan skemon de la antikva heksametro, uzis nur daktilojn: sed li ne konsciis, ke pro la konstruo de nia lingvo, tiuj ŝajnaj daktiloj prezentas reale nur monotonan serion da 5 anapestoj — monstra verso, kia ekzistas en neniu lingvo. — V. estis la unua, kiu skribis originalajn romanojn en E; antaŭ li ekzistis ja kelkaj noveloj, sed dikaj verkoj da 450–500 paĝoj neniam estis ankoraŭ skribitaj. Verdire la enhavo de liaj romanoj ne estas tre alt­inspira. Ili apartenas al la plej malbona speco de l’ felietona literaturo, kun krimoj, incendio, misteroj, nobelino senvirgigita (Kastelo de Prelongo), aŭ ident-konfuzoj pro ĝemela simileco, forkuroj, juĝista eraro, duobla kaj paradokse senkulpa adulto (Ĉu Li?) — ĉio plena je neatenditaĵoj, sena je la plej elementara psikologio, kaj tie aŭ tie spicita de sensotiklaj aludoj. La sola neordinaraĵo estas la pecoj, kie la aŭtoro malkaŝas sian profesion per disertoj pri medicino. La stilo estas simpla, iom gazeta: evidentiĝas en tiuj libroj nesufiĉa ellernado de la lingvo, supraĵa asimilo de la spitito de E. Malgravigas la kulpecon de V. la fakto, ke el la Z–aj tradukoj ekzistis nur Hamleto kaj la Fundamenta Krestomatio, kaj bonaj lingvaj studoj ankoraŭ mankis. Krome, kia ajn estas la valoro de la felietona literaturo, estis siatempe utila propagando montri, ke ankaŭ por tio E taŭgas; li efektive pruvis, ke la artefarita lingvo sufiĉas por esprimi ĉiujn ideojn kaj priskribi ĉiujn incidentojn de la ĉiutaga vivo — kaj havas sufiĉan logon por instigi la leganton ĝis la 500a paĝo. Tial, en la E-a literaturo, la verkaro de V. konservas, se ne artecan, almenaŭ historian valoron. — G. WARINGHIEN.

Noto de M.C. Butler. Mi taksas la literaturan valoron de V. iom pli alte, ol G.W. Mi tre malmulte rimarkas ĉe li francismojn neakcepteblajn. Pli ol iu ajn alia verkinto en E li sukcesis verki librojn simplajn kaj interesajn, kvankam la temoj ne estas indaj je lia talento. La tradukon de Eneido mi trovis bonega.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги