Vanverts (vanver) Julien, franco, d–ro, kuracisto, prof. de la Univ. en Lille. Nask. 10 nov. 1870. Multaj verkoj pri ĥirurgio kaj ginekologio.Vicprez. de SFPE, eksprez. de TEKA. Kursoj kaj konferencoj pri E. Ĉefred. de «Int. Med. Revuo.»
Vaona Attilio, italo, advokato, prokuristo. Nask. 20 sept. 1880 en Zevio (Verona). Ampleksa socia kaj kultura agado: konsilanto kaj deputita membro de la komunumo Zevio ktp. E-isto de 1911, kiam kunfondis E Asocion en Verona. Prez. de l’ komitato de la tria nacia kongreso. Prez. de IEF en 1922–24. Kunorganizinto de la komerca konferenco en Venezia, 1923. Delegito ĉe la Ĝeneva Konferenco por la enkonduko de E en lernejoj. Multaj kursoj kaj paroladoj en diversaj italaj urboj. Verkis prop. broŝuron kaj artikolojn.
Varankin Vladimir, ruso, docento de la okcidenteŭropa historio, dir. de Moskva Ped. Instituto por fremdaj lingvoj. Nask. 12 nov. 1902 en N. Novgorod (nun Gorkij). E-isto de 1919. Prez. de la lab. ES en N.N. 1920–21, membro de CK SEU de 1921. Partoprenis la 19-an UK. Ano de Lingva Komisiono de SEU, L.K. de 1929. Ĉefred. de la «Rusa E-isto», 1920–21. Aŭtoro de «Teorio de E», 1929. Kunaŭtoro de lernolibro, 1930. Verkis originalan romanon «Metropoliteno», 1933 200 p.
Varnomoj. «Taŭga fabrikmarko, nomo por iu artiklo aŭ varo, influas notinde la disvastigon kaj aĉeton. Ne malofte la nomo de tia varo anstataŭas la nomon de l’ objekto mem… La nuna tempo impresplena kaj plena je sensacioj ankaŭ kaŭzis la multe pli grandan zorgon por elekto de impresa varnomo… Estas fakto, ke E povus liveri multajn tre trafajn vortojn por tiaj varnomoj. La simpleco de la lingvokonstruo permesas tujan komprenon de amaso da vortoj, eĉ ne lerninte la lingvon. Tion jam ekkonis spertaj reklamistoj, E-istoj aŭ ne, kaj uzis tiun eblecon… Tre ofte estas uzataj la vortoj „Espero“, „Esperanto“… Pli grava estas la nomoj simple elektitaj el E pro belsoneco aŭ praktiko.» Jen kelkaj ekzemploj: Alpa, Alta, Arda, Belsona, Blanka, Briko, Eterna, Forta, Mirinda, Mortis. (Laŭ la artikolo en UEA–Jarlibro 1931, p: 57–60.)
Varsovio. v. Warszawa.
Vasta Franz, aŭstro-germano, oficisto. Nask. 6 aŭg. 1894 en Wien. E-isto fariĝis en rusa militkaptiteco en 1919. Bibl. 1924–27, kaj de tiam sekr. de «Danubio». Wien. Multe varbadis ankaŭ per lumbild- kaj aliaj paroladoj.
Vaughan (von) Rupert Falkland, (ps. «I.K.»; Verdavalo), brito, metalurgiisto. Nask. 5 jul. 1878 en Singapore, Malajaj Kolonioj. E-isto de 1905. Fondis unu el la unuaj E–grupoj en Hindujo en Kolar, 1906, kaj tie fondis kaj red. La Pioniro ĝis sia foriro el H. en 1907. Del. de UEA en Totok (Celebes), Tokyo, Osaka, kaj nun en Sandakan, Norda Borneo. Artikoloj kaj rakontoj pri orientaj landoj aperis en HDE.
Vegetarano. Jam de 1908 la «Unuiĝo de E-istaj Vegetaranoj» eldonis specialajn cirkulerojn, kiuj fine fariĝis V., eld. de O. Bünemann en Milano. Pro la mondmilito povis nur ankoraŭ aperi 1-a n-ro de sept.-nov. 1914 en Milano kaj oni transdonis la red. al f-ino van Rees en Utreĥt. De okt. 1920 O.B. — tiam en Hamburg — reprenis la red. kaj eld. Ĝi regule aperis ĝis 1925 kaj en 1926 (IXa jaro) estis enpresata en «Libero» Sofia). De jan. 1927 — apr. 1933 O.B. denove prenis sur sin la eld. kaj poste donis ĝin al Jonescu Capatana en Bucuresti, 4–8 p. 29×23. — P. TARNOW.
Vegetarismo. Jam de la komenco de la E movado partoprenadis en ĝi multaj vegetaranoj, ankaŭ grafo Leo Totstoj, kiu donis fortan moralan subtenon al E, estis fervora vegetarano laŭ etikaj principoj. «La Fundamenta Krestomatio» enhavas du impresajn artikolojn pri V, el kiuj «La Hejmo de la Metiisto» estas tre konata. — Dum la UK en Dresden, 16 aŭg. 1908, laŭ iniciato de René Ladevèze el Agen (mort. en 1913), estis fondata Int. Unuiĝo de E-istaj Vegetaranoj, kiu kelkajn jarojn poste plisimpligis sian nomon al Vegetara Ligo E-ista (VLE). Tolstoj, per speciala skriba konfirmo, akceptis ĝian hon. prez.-econ. Administranto kaj animo de VLE estis Ladevèze, tiutempe en Hamburg. La ligo eldonis flugfoliojn en E pri V kaj en tri naciaj lingvoj pri E. Oskar Bünemann en jul. 1914 ekeldonis modestan dumonatan bultenon «Vegetarano» kiel ligilon inter la membroj kaj prop-ilon inter E–istoj por V, inter vegetarano por E. Tiutempe Rudolf Rajczy en Budapest estis kasisto kaj J.A. Gill en Tunbridge, Anglujo, sekr. de la ligo. Jam dum la 4-a Int. Vegetarana Kongreso en Hago, 1910, E ludis gravan rolon. Kelkaj parolis E-e, i.a. Gill (La du verdaj aferoj) kaj s-ino Van der Vet-Dirksen (Kio devas aparteni al la tuta homaro). Pro la milito la redaktanto en Milano devis transdoni en majo 1915a sian laboron al f-ino