Maria van Rees en Utrecht, kiu kondukis la aferojn ĝis fino de 1916. Tiam la ligo ĉesis funkcii. En 1920, dum la UK en Hago, V ludis gravan rolon, multaj el la kongresanoj, i.a. ges-roj Isbrücker, sidis ĉe la vegetara sekcio de la tablo. VLE havis fakkunsidon kaj decidis la pluan eldonon de la bulteno. Post cirkulero dissendita antaŭ la kongreso, aperis en okt. 1920 sub red. de Bünemann, kun gvida artikolo de la liga prez., J.W. Sevenhuijsen (mort. 10 febr 1923), la unua postmilita n-ro de la «Vegetarano», kiu nun aperas en sia 16a jarkolekto. La enhavo rilatas ne nur al V, sed al la tuta vivreformo kaj al la radikala pacifismo. De 1927 ĝis 1932 la gazeto samtempe estis oficiala organo de la ne-E-ista asocio Int. Vegetara Unio, kiu ĉesigis tiun aranĝon pro financaj motivoj. De okt. 1921a ĝis fino de 1926 ĝi enhavis specialan fakon «Movado por ĉasta vivo», sub. red. de Daniel Roskes, Hago. Dum 1926 la bulteno aperis en la kadro de la revuo «Libero» presita en Sofia, sed tiu aranĝo ne estis kontentiga. La administradon de la ligo kaj ĝia organo prizorgas Ion Ionescu Kapatzana, en Bucuresti, Rumanujo, kaj lin helpas landaj sekr.-oj. Kelkaj el ili kiel s-inoj Noll, Dresen, Royer, Blaise kaj Roskes–Dirksen ktp., jam de multaj jaroj laboradas por VLE, kies celoj estas: disvastigi E-n inter vegetaranoj kaj V-on inter E-istoj, antaŭenpuŝi la int. solidarecan vegetaran movadon. — OSKAR BÜNEMANN.

Vejtcler A.L., ruso, d-ro. Mortis en 1913. E-isto de 1895. Estis fervora propagandisto en Rostov sur Don, del. de UEA kaj prez. de Rostova Filio de Ruslanda LE. Trifoje penis malfermi en la urbo memstaran ES-n sed la loka guberniestro ne permesis tion. Tradukis el Bunin, Dostojevskij, Gogol, Korolenko k.a.

Velniĉ T., kroato, d-ro, monako en Dubrovnik. Verkis en 1924 prop. broŝuron.

Velten (felten) Michael, germano, rektoro de popollernejo en Essen. Nask 18 jan. 1841 en Elberfeld, mortis 19 jul. 1928 en Dresden-Laubegast. E-istiĝis antaŭ la kvara UK kaj vigle laboris. Verkoj: «Elementa lernolibro de E»; «Kompleta gramatiko»; «Tabelo-vortoj de Z»; «Leksikono de germanaj parolturnoj».

Venezuelo, Suda Ameriko. Pioniro estis George O. Messerl en Porlamar, kie en 1909 estis fondata EG «Progreso». En 1906 gazeto de Caracas «El Dominical» havis E-fakon, red. de li. En 1910 en San Cristobal aperis gazeto «Anda Lumo». Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 3 lokoj, UEA-del. en 1933 estis en Caracas. I. ŜIRJAEV.

Verax (veraks) Charles, (ps. Karlo Verks), franco, fotografisto. Nask. 28 febr.. 1873 en Paris. E-iĝis en 1902. Per longa kunlaborado en Int. Scienca Revuo li akiris kompetentecon pri teknika terminaro, kaj fariĝis specialisto en tiu afero. Fondis kaj redaktis «Foto-revuo» (1906–1909). Fondis «Scienca Gazeto» (1912–1914). Verkis: «Elementa Fotografa Optiko», 1906. «Vocabulaire français-E des termes… en photograhie», 1907. «Vocabulaire technique et technologique français-E», 1908. «Enciklopedia Vortareto E-a kun franca traduko kaj difinoj en E» 1910. (Tiuj du «vortaretoj» fakte estas gravaj kaj fundamentaj verkoj por studo de teknikaj vortoj). L.K. de 1909. Dir. de la Komisiono por teknika lingvo 1911.

Verbigo Senpera. Karakteriza eco de l’ E-a vortfarado; ĝi igas superflua specialajn verbigajn sufiksojn.

La senco de l’ formita senpera verbo estas:

l. ĉe substantivoj signifantaj ilon: agi per…; ekz. marteli: agi per martelo. Kelkfoje: funkcii kiel…, ekz. la koro martelis;

2. ĉe substantivoj signifantaj personon: funkcii kiel… ekz. reĝi, gasti, tajlori;

3. ĉe substantivoj signifantaj materialon: provizi per… ekz. arĝenti, ori, sukeri, olei. En ĉi tiu senco oni uzas ankaŭ um: aerumi, ventumi, kaj jen la teknika lingvo la sufikson iz: najlizi, ŝtonizi;

4. ĉe kelkaj substantivoj: fari agon karakterizatan per… , ekz. ondi, ŝaŭmi, ordi ;

5. ĉe prepozicioj esti… ; ekz.: ĉirkaŭi: esti ĉirkaŭ…

6. ĉe adjektivoj: esti -a, impresi -e; ekz. nigri, blanki, simili, egali, avari pravi, utili, rapidi, furiozi, ebli, indi, sani, inklini. En la poezio pli kaj pli vastiĝas la uzo de tiaj adjektivo-verboj; ekz. sobri, prudenti, honesti, juni, preti, pali, modesti, forti, alii (Grabowski), certi, malboni, antikvi, delikati ktp. Kiel lasta konsekvenco de ĉi tiu verbigo aperas en la poezio ankaŭ la verbigo de participoj ekz. ĉe Grabowski: laŭdatu, nomatis, malpermesitas, ĉe aliaj: vidintus, nas­kitus ktp. Z provizore malkonsilis ĉi tiujn formojn, dirante, ke ili estus ĝustaj nur, se la finaĵo as havus la sencon de estas, kiun ĝi ankoraŭ ne havas, sed verŝajne iam havos. Nu, tiu ĉi profetajo realiĝis kiel montras la supra serio de adjektivo-verboj, en kiuj as signifas estas. Sed aliflanke oni devas akcenti, ke la particip­verboj, pro sia troa koncizeco, iom malfaciligas la komprenon, do oni devas nepre ŝpari pri ilia uzo kaj ĝin rezervi por la poezio.

KALOCSAY.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги