Verboj transiraj kaj netransiraj. En E la transira uzebleco de la verboj estas pli larĝa ol en la naciaj lingvoj ĝenerale. Ekz. la verboj sidi, kuŝi, iri ktp. estas uzeblaj transire (mi sidas seĝon, li kuŝas liton, ni iris longan vojon). Tamen, kelkaj verboj estas uzataj nur netransire, precipe la verboj kun -igi, ĉe kiu oni evitas eĉ la akuzativon uzatan anstataŭ prepozicio; oni neniam diras: mi kutimiĝis ion, mi sciiĝis ion, kvankam oni povas diri: mi ekkutimis ion, mi eksciis ion. Aliflanke, la transiraj verboj estas uzeblaj nur transire (komenci, fini, turni, ŝanĝi ktp.): la netransira formo de ĉi tiuj estas farata kun -iĝi (komenciĝi, finiĝi, turniĝi, ŝanĝiĝi ktp). Kompreneble la komplemento de la transiraj verboj povas esti nur subkomprenata; ekz.: ni komencu; kial vi ne skribas? li ne scias legi. — KALOCSAY.

Verbotempoj de dependaj propozicioj. En la propozicioj subjektaj, objektaj, predikativaj, epitetaj, se ili estas ekspilikaj (t. e. enkondukitaj per KE), la verbotempoj estas relativaj, t. e. la estanta tempo de la subprop-o respondas al la tempo de la ĉefprop-o, la estinta tempo signas antaŭtempecon, la estonta tempo posttempecon rilate al ĝi. Ekzemple: Mi vidis, ke li falas (estas falanta). Mi vidis, ke li falis (estas falinta). Mi vidis, ke li falos (estas falonta). Same estas en la dependaj demandoj: Mi ne sciis, kie li estas (en la tempo de mia nescio).

En la subpropozicioj rilataj (enkondukitaj per relativoj — KIU, KIO, KIA la tempoj estas absolutaj, t. e. montras, sen rilato al la ĉefprop-a tempo, tiun tempon, kiam la subprop-a ago okazas. Same estas en la adjektaj subprop-oj, se ilin enkondukas relativo, aŭ speciala konjunkcio: Li ĉeestis, kiam ŝi mortis. Mi ne renkontis tiun, kiu alportis la leteron. Mi faris, kion mi povis.

La diferencon inter la du kazoj lumigu la jenaj ekzemploj: Kiam mi venis (absoluta tempo) en la ĉambron, mi vidis, ke li skribas (relativa tempo). Kiam vi demandis (abs. tempo) min, mi ne sciis, kiam mi estos (rel. tempo) preta. — KALOCSAY.

Verbotempoj Kompleksaj (malsimplaj, kunmetitaj). Ili formiĝas per la kunmeto de la aktivaj kaj pasivaj participoj kun la helpverbo esti. La pasivaj verboformoj estas formeblaj nur komplekse, la aktivaj VK servas por la pli preciza marko de la tempo. Sed ilia ofta uzo tropezigas la stilon; Kabe, la plej bona kfasika stilisto, ĉiam evitis ilin. Ĉi tiu evito estas ebla per la vortetoj nun, jam, tuj, antaŭe, per la sufikso ad, per la konjunkcioj antaŭ ol, post ol (post kiam). Ekz. Mi skribadis (estis skribanta) la leteron, kiam li envenis. Li jam foriris (estis foririnta), kiam mi alvenis. Antaŭ ol li mortis (kiam li estis mortonta), li faris testamenton. Post ol (kiam) mi finis (estis fininta) mian taskon, mi iros promeni.

v. Pasivaj participoj, Pluskvamperfekto, Sintakso. — KALOCSAY.

Verdaj Donkiĥotoj. De Baghy, 1933, 221 p. «La tre simpatia aŭtoro rakontas sur 174 paĝoj fragmenton el la vivo de Paŭlo Pal, kiu havis bonŝancon fariĝi el kutima terlaboristo — ulo de altaj sopiroj, laboranto por ideo. Specialan atenton meritas la alia parto de l’ verko, prezentanta karikaturojn de la «rondo familia». Ili majstre fotografas la vivon.» (T. H, Pola E-isto, 1933, p: 171.)

Verda Karto. Socio post 50 jaroj. Eisaburo, Isihara, el la japana trad. Jamanaka 1932, 184 p. «Imitaĵo de l’ samtendencaj eŭropaj romanoj, sed kun esprimiloj multe pli modestaj. La traduko ne estas malbona.» (Totsche, L.M. 1932, p. 96 )

Verda Kato. v. Francujo (p: 155).

Verda Parnaso. Poemoj de I.U. 1932, 126 p. Unua parto: penetraj observoj, doloraj krioj, kaj akraj satiroj, elŝprucintaj el la koro de l’ revoluciema junulo, vestitaj per sonorantaj rimoj. Dua parto: tradukoj de poemoj el la japana kaj ĉina lingvoj de diversaj epokoj. Stilo ĝenerale bona. MATUBA-K.

Verda stelo v. Insigno.

Verdkata Testamento. Originala poemaro de R. Schwartz, 1926, 126 p. «Kia lerteco en la versfarado, kia ĵonglado kun la vortoj, kiaj neatenditaj vortludoj! Ĉu mokataj estas abstinenco, ĉu virino, ĉu aliaj aktualaĵoj, ĉiam en perfektaj versoj senmanke ritmitaj kaj rimitaj, la aŭtoro ĉizis senĝene siajn juveletojn.» (G. 5. „E“, 1926, p. 136.)

Vermandere Gustave Charles, belgo­, negocisto. Nask. 5 sept. 1892 en Gent. E-isto de 1911, helpsekr. de la EG en Gent ĝis 1914. Transloĝiĝis al Antwerpen en 1921, ties UEA-del. de 1924. Sekr. de la A-a Komitato por Int. Komerca Lingvo. Sin okupas pri regula dissendo de E-e redaktitaj prospektoj, reklamitoj, prezaroj, katalogoj, gvidfolio, ĵurnaloj, ktp. al laŭfake elektitaj belgaj E-istoj. Kunfond. de BEI kaj la adm. Komitatano de la EG «Verda Stelo», de 1921.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги